|
Kulturdomo kun Esperanto-surskribo
|
|
Danziger 50 malfermita
La 3an de Junio 2006 okazis la malfermo de la nova domo de la Kulturunuiĝo Prenzlaŭer Berg e. V solene kaj publike atentate. Ĝia prezidanto en salutparolado karakterizis la nun en la domo komenciĝantan kulturan vivon, al kiu ja ankaŭ apartenas la Esperanto-aranĝoj. Salutojn de la distrikta urbestro transdonis la urba konsilistino por junularo, lernejoj kaj sporto omaĝinte la gravecon de la projekto en la distrikto. La arkitektino, sinjorino Lampen laborinta ekde 1999 pri la renovigo de la domo klarigis la strebojn ligi monumentan protekton kun novaj aranĝideoj. La Danziger 50 estis unu el la lastaj konstruaĵoj de la fama arkitekto Hermann Blankenstein.
Malgraŭ pluvado kelkaj junuloj (el la grupo de Junaj Humanistoj) malsuprengrimpis ĉe la fasado de la domo por malkovri la surskribon en Esperanto En Prenclova Monto al Apolono kaj al la Muzoj. Paroladeto kaj aplaŭdo de la publiko akompanis la eventon.
Poste dum la tuta tago en la diversaj salonoj de la domo prezentis sin la grupoj kaj projektoj agantaj ĉi tie. Trairis la domon oficialuloj kaj publiko prefere el Prenzlaŭer Berg.
Dank' al Monika Ludewig, Christiane Altrogge kaj Angelika Dürre la de mi preparita Esperanto-stando ĉiam funkciis.
Bonŝanco estis, ke la iraka Esperantisto Husain Al Amily partoprenis la tutan aranĝon kaj parolis kun multaj gastoj. Berlinanoj el ambaŭ urbopartoj ja konas lin.
Kvankam Husain Al-Amily timis la laŭtan muzikon, li restis ne nur dum la koncerto de la junula rokbando Joulie, sed ankaŭ poste interparolis tre vigle en kelkaj lingvoj kun multaj homoj.
Dank' al Christiane Altrogge, Angelika Dürre kaj ŝia edzo ni nun havas vidbendan filmon pri la tuta evento inkluzive intervjuon kun Hussain Al-Amiliy (publikigotan en la Septembra Informilo) kaj la koncerto de Joulie.
La rokbando prezentis du kantojn en Esperanto (vidu en interreto: www.joulie.de.vu) kaj allogis kelkajn el iliaj junulaj anoj.
Fritz Wollenberg
|
|
11-a Lubuŝa Internacia Esperanto-Renkontiĝo
|
|
- Góra (Guhrau) - 2006
Ankaŭ dum tiu ĉi jaro okazis alloga kaj interesa internacia renkontiĝo (23a ĝis 25a de Junio), sed ĉi-foje ne apud la pitoreska lago de S&322;awa (Schlawa/Schlesiersee) sed en la urbo de unika ekzemplo por la Esperanto-movado. Certe ĉiu jam eksciis ion pri la kunlaborado de la ĝemelurboj Herzberg en Harc-montaro kaj Góra (Guhrau), kiuj decidis uzi Esperanton kiel pontlingvon por la agado. Tiu afero plejparte regis la impresojn pri la aranĝo kaj pro tio ankaŭ ree partoprenis geesperantistoj el Herzberg.
Oni tranoktis en plurpersonaj ĉambroj en internulejo meze de la urbo. La "kongresejo" estis la Esperanto-Klubo de Góra (Guhrau), rekte en la sporta centro.
Ree estis preparita tre varia kaj interesega programo. Kulminoj estis la akcepto ĉe la urbestro de Góra (Guhrau) kun sekva kradrostado. (Bedaŭrinde mi ne povis ĉeesti.) Sed ankaŭ dum la sabato nin atendis plenŝtopita tago, speciale menciindaj estis la vizito de abelbredejo, persona ĉiĉeronado tra la urbocentro de Góra (Guhrau), sinprezentado de la Esperanto-gelernantoj, ĉeesto dum la festo de Sankta Johano kaj ankaŭ la fermanta babilado ĝis noktomezo. Je la 25a de Junio ni bedaŭrindege ĉiuj ree devis adiaŭi kaj hejmenvojaĝi. Antaŭ tio ni ankoraŭ havis la ŝancon pruvi nian konon pri diversaj lingvaj aspektoj enkadre de pli-malpli malfacilaj ekzercoj.
Partoprenintoj venis el Hungario, Germanio kaj Pollando. Kiel ano de EABB ĉeestis nur mi. Entute partoprenis ĉ. 40 personoj.
La renkontiĝo ree fariĝis grava sukceso kaj ĉiu deziris daŭrigon dum la sekva jaro. Specialan dankon al la ĉeforganizintoj Teresa, Bo&380;ena kaj Andreo.
Je la sekva fojo (2007), kiel al mi sekrete diris la prezidantino de la Lubuŝa filio de Pola Esperanto-Asocio, oni renkontiĝos en la iam tre tradicia loko por Esperanto-aranĝoj, nome en Lubniewice (Königswalde) ĉe Gorzów (Landsberg an der Warthe).
Ronald Schindler (prez. EABB)
|
|
Esperanto-ekskurso
|
|
De Strausberger Platz al la Fabela Puto
Dimanĉon, la 20an de Aŭgusto, Fritz Wollenberg invitas al la 23a Berlina Esperanto-ekskurso.
Renkontiĝo: Je la 14a h ĉe metrostacio Strausberger Platz, elirejo en direkto Alexanderplatz dekstren.
Kelkaj temoj kaj vidindaĵoj: Rubofervojo, Stalin-aleo kaj Mont Klamott (Monto de ŝtonoj) en Friedrichshain, Esperanto-tradukoj el GDR-a literaturo (ekz-e F. C. Weiskopf), Landsberga Pordego, Lenin-placo, Placo de Unuiĝintaj Nacioj - enirejo al Friedrichshain en paso de l' tempo, Lenné kaj Meyer - la parkaranĝistoj, Reĝa jubileo kaj revolucio - Monumenta placo kaj Tombejo de Martaj Mortintoj, Kanono-monto, Muelejo-monto, Tilio-monto, Monumento de en Hispanio Batalintoj - Ludwig Renn kiel prezidanto de la Internacia Asocio de Proletaraj Esperanto-verkistoj, Pacsonoriloj, Nagasako, Hiroŝimo - Esperanto kaj la pacmovado, la Fabela Puto de Hoffmann kaj la fabelaj skulpturoj de Taschner - ĉu ili baldaŭ nove pompos? La popola parko hodiaŭ kaj ĝia perspektivo.
Fritz Wollenberg
|
|
Fermebla skribotablo
|
|
Aĉeteblas fermebla skribotablo el pina ligno, 106 cm larĝa, 50 cm profunda, 114 cm alta. Alteco de la skriboplato: 77 cm. Prezo: 20 € inkluzive de liverado ene de Berlino. Tel.: Peter Kühnel, 0177 4919019 aŭ Johann Pachter, 0170 9568923.
|
|
"La Bato", 2a eldono
|
|
Eldoniĝis antaŭnelonge ĉe la Moskva eldonejo Impeto dua, reviziita eldono de la libro La Bato de Lena Karpunina kun tri novaj rakontoj. Interesitoj povas aĉeti ĝin kontraŭ 10 € de Christiane Altrogge, tel.: 030 64197473, caltrogge@t-online.de
|
|