Naskiĝtaga festo de Esperanto en Berlino la 2-an de aŭgusto
|
|
En la semajno post la UK en Rotterdam Esperanto-Ligo Berlin invitas al jam tradicia aranĝo. Ĉi-jare per la ĉeesto de la ĵurnalisto kaj dokumentada filmisto Roman Dobrzynski la aranĝo fariĝos speciale alloga eble ankaŭ por eksterlandaj geamikoj. En la ekspozicia salono de la Pola Instituto en Berlin li prezentos sian libron "La Zamenhofstrato". Michael Scherm, instruisto el Neu-Ulm prezentos sian tradukon de la verko en la germanan, unu el jam 20 tradukoj de la libro ekde la apero de la pola versio en 2003. "La lingvokreinto Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj lia Esperanto en la hodiaŭa mondo" estas la temo de nia festo. Per la aranĝo ni lanĉos en Berlin la atentigon pri la sekvontjara UK en Bjalistoko dediĉota al la 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof.
En aŭgusto antaŭ 100 jaroj (de la 23-a ĝis la 25-a de aŭgusto 1908) Zamenhof vizitis Berlinon post la Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno. Li interalie parolis antaŭ larĝa publiko en la tutplena Civitana Salono de la Berlina Urbodomo kaj estis akceptita de la prusa ministro pri religiaj, instruadaj kaj medicinaj aferoj (Kultusminister) d-ro Holle.
La 2-an de aŭgusto 2008 la partoprenantoj renkontiĝos unue je la 14-a horo en Esperanto-Kulturdomo en Einbecker Straße 36 proksime de la stacidomo Berlin-Lichtenberg. La domo estas sidejo de Esperanto-Ligo Berlin r. A., de Germana Esperanto-Junularo kaj estonte de Germana Esperanto-Asocio. Estos rigardeblaj la valora kaj fama Espoteko (kolekto de libroj, gazetoj kaj dokumentoj), kunvenejo de Ĵaŭda Rondo kaj la domo.
Je 14:15 ni ĝuos koncerton en proksima parko, kie ni en tiu tago volas lanĉi la proponon doni al ĝi en 2009 la nomon Zamenhofpark. Alexander Danko, konata muzikisto kaj esperantisto el Rostov, akordionos kaj ankaŭ aliaj muzikantoj kontribuos per sia arto.
Dum unuhora veturado per historia tramo de Lichtenberg (angulo Siegfriedstraße/Frankfurter Allee) al Hackescher Markt tra la oriento de la ĉefurbo ni informos pri Esperanto en Berlino en pasinteco kaj nuntempo aparte pri eventoj de la postkongreso en 1908 kaj la tiama restado de Zamenhof en Berlino.
Ni memorigas per tio ankaŭ pri la duhora granda tramveturado kun 6 elektraj vagonoj, kiu en 1908 finiĝis ĉe Alexander-placo.
Nia tramo alvenos ĉe la stacidomo Hackescher Markt kaj ni iros al la domo Burgstraße 27, la sidejo de Pola Instituto, kiu kompleze subtenas nin. Tie okazos la prezento de la libro "La Zamenhofstrato".
En ĝi Roman Dobrzynski per intervjuoj kun Louis Christophe Zaleski-Zamenhof (nepo de la lingvoiniciatinto) ofertas aŭtentikan enrigardon en la vivon kaj sorton de la familio Zamenhof, en la evoluon de la internacia Esperanto-movado kaj en la sorton de la ideoj de Zamenhof en la hodiaŭa mondo el la vidpunkto de Zaleski-Zamenhof. Do vi havos la eblecon konatiĝi kun Roman Dobrzynski, Michael Scherm kaj virtuale ankaŭ kun Louis Christophe Zaleski-Zamenhof. La Pola Instituto de Berlino diskonigos la aranĝon en sia programo. Laŭ la lingvokonoj de la publiko ni okazigos la aranĝon en Esperanto kaj en la germana lingvo. Post fino de la aranĝo je la 19-a horo interesatoj daŭrigos la kunestadon en la restoracio Mansy, Oranienburger Straße 14.
La partoprenkotizon (14 eŭrojn) bonvolu pagi al Esperanto-Ligo Berlin, kontonumero 70550102 ĉe Postbank Berlin, banka kodo 10010010.
Partoprenantoj bonvolu anonci sin ĝis la 15-a de julio 2008 ĉe Esperanto-Ligo Berlin, Einbecker Straße 36, 10317 Berlin, tel. 030-55 15 70 16, fakso: 55 15 70 17, poŝtelefono: 0177 4919019 (Peter Kühnel); aŭ per reta mesaĝo al: peter.kuehnel@esperanto.de.
Fritz Wollenberg
|
|
Ĉiuĵaude kunvenas la grupo de Prenzlau
|
|
Nia grupo ekfunkciis jam en la jaro 1989, kvankam tiam en alia konsisto. Baldaŭ sekvis tempo de gravaj sociaj ŝanĝiĝoj; ĉiu devis lukti por sia ekonomia ekzisto. Tamen ni restis en kontakto.
Antaŭ proksimume tri jaroj mi denove kunvokis la restintajn esperantistojn. Helpe de inform-kampanjo, ekzemple per artikoloj en Prenzlauer Zeitung, ni klopodis varbi pliajn membrojn. Finfine tiel aliĝis du homoj kaj ni estis sume ses personoj. Bedaŭrinde mortis unu membro en la pasinta jaro.
Nia grupo regule renkontiĝas ĵaŭde en privata loĝejo. Somere ni foje kunvenas en ĝardeno, iam ankaŭ por kradorostado. Se iu ne povas ĉeesti renkontiĝon, tio ne kreas problemon, ĉar niaj kunvenoj ja okazas regule.
Estinte instruistino pri lingvoj (la rusa kaj angla), mi strebas aranĝi niajn kunvenojn laŭeble variaj.
Je la komenco mi ĉiam peras informojn el Esperantujo, el diversaj gazetoj kaj miaj multaj E-renkontiĝoj. Sekvas diskuto pri politiko, speciale pri aktualaj okazaĵoj en nia urbo. En ĉiu renkontiĝo dum minimume triono de la tempo ni parolas en kaj pri Esperanto.
En la komenca tempo ni uzis la poŝ-lernolibron de Till Dahlenburg. Tiel la du novuloj inter ni ĉiam havis ĉemane materialon por lerni kaj ripeti. Nuntempe ni ofte legas novelojn kaj rakontojn el la ĵurnalo "La Ondo de Esperanto". Se dum unu posttagmezo ni legis kaj tradukis unu-du paĝojn de la formato A4 kaj klarigis kelkajn gramatikajn problemojn, tiam ni estas elĉerpitaj kaj plene kontentaj.
Lastatempe ni variigas la kutiman programon tiel, ke ni unue aŭskultas unu ĝis tri mallongajn rakontojn en Esperanto, poste ni la tekstojn po unu denove aŭskultas, legas kaj fine tradukas. Se post tio ni denove aŭskultas la rakontojn, ni komprenas ĉion.
La uzeblan materialon pliriĉigas interalie partopreno en konkursoj. La kompakta disko "40 ĉinaj idiomaĵaj rakontoj" kun tekstlibreto estis mia premio en konkurso de Ĉina Radio Internacia en Pekino. Temis pri la 4-a rango. Ankaŭ unuan kaj duan rangon mi jam atingis.
Ni kunlaboras kun la kluboj en Neubrandenburg kaj Stralsund. Alterne ni invitas unu la alian. Je la 4-a de junio 2008 denove invitas la grupo de Prenzlau. Ni renkontiĝos je la 15-a horo proksime de la urbo en la restoracio "Am Kap" apud la lago Uckersee. (Vojo: de la kruciĝo de la federaciaj stratoj B198/Baustraße kaj B109/Vincentstraße sur B109 0,7 km okcidenten, en la direkto al Berlino, maldekstren al Uckerpromenade tuj poste denove maldekstren por resti sur la sama strato kaj 2,1 km plu ĝis n-ro 84 (tio estas la restoracio). Ni kore invitas ĉiujn Esperanto-amikojn.
Edeltraut Henning
PS.: Zamenhoftago alia ol kutima - Zamenhoftag einmal anders
Im vergangenen Jahr hatten wir uns zum Zamenhoftag etwas Besonderes ausgedacht. Familie Krenz aus unseren Reihen hat Verbindung zur Kontaktstelle für Suchtkranke und Menschen in Not -"Schutzhütte"- in Schwedt.
Sabine hat das Jahr über Sachen dafür gesammelt. Am Zamenhoftag trafen wir uns in gemütlicher Runde, gedachten unseres Begründers und verpackten die Sachen für Schwedt. Es wurde ein Riesenpaket.
Nach Weihnachten bekamen wir einen Brief, in dem u. a. stand: "Sie haben einen Volltreffer gelandet. Sie haben für uns genau das getan, wofür wir in diesen Tagen einfach keine Zeit hatten. Als ob Sie das geahnt hatten. Bitte grüßen Sie auch Ihre Sprachgruppe."
So ist in Schwedt Esperanto unter diesem Aspekt bekannt geworden.
|
|
1908 - decida jaro por Esperanto
|
|
En aŭgusto ni memorigos pri la plej grava publika elpaŝo de Zamenhof en Berlino, kiu okazis ĝuste antaŭ 100 jaroj. La jaro 1908 estis riĉa je eventoj indaj por memorigi. Mi volas atentigi pri kelkaj.
UEA estis fondita la 28-an de aprilo en 1908 kiel internacia organizaĵo de esperantistoj siatempe nur kun individuaj membroj. Ĉefaj celoj estis: "plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj kaj kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj" (Enciklopedio de Esperanto, Budapest 1979). Por tiu celo uzi Esperanton kaj resti neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco estis tiutempe formulitaj principoj. Hodiaŭ la mondvaste aganta organizaĵo, havas kaj individuajn kaj asociajn membrojn. Ankaŭ Esperanto-Ligo Berlin pere de GEA apartenas al ĝi.
La historiisto Ulrich Lins priskribis la centjaran evoluon de UEA en la revuo Esperanto de aprilo 2008. Kadre de la Kvara Universala Kongreso en Dresdeno (de la 16-a ĝis la 22-a de aŭgusto 1908), la unua en Germanio, okazis la fonda kunveno de UEA. Berlinaj gazetoj siatempe ĉiutage raportis pri la UK. Jam la 13-an de aŭgusto Berliner Lokalanzeiger raportis pri kunsido de la Lingva Komitato kaj kolekto de saksaj industriistoj por fondo de Saksa Esperanto-Instituto.
La Lingva Komitato entreprenis en 1908 decidan reformon. En 1905 ĝi estis formita kun 96 anoj kaj post paso de unu jaro la nombro estis 102. Koresponde kaj en la dresdena UK oni elektis 12-membran Akademion de Esperanto. Do ankaŭ tiu ĉi grava institucio de la internacia Esperanto-movado naskiĝis en 1908 kun la franca profesoro Cart kiel prezidanto (Korĵenkov: Historio de Esperanto, Kaliningrad 2005, p. 51).
La Saksa Esperanto-Instituto vere estis fondita dum la UK de d-ro Albert Schramm. La 12-an de novembro 1908 ĝi estis subigita al la Reĝa Saksa Ŝtata Ministerio por Internaj Aferoj, en 1922 ĝi transformiĝis al Esperanto-Instituto por la Germana Regno sub gvido de prof. Dietterle. La instituto faris gravan instruan kaj ekzamenan laboron. En 1936 ĝi devis dissolviĝi.
La ampleksa origine Reĝa Saksa Esperanto-Biblioteko venis en tiu jara al la Ŝtata Biblioteko en Berlino, kie ĝi ekzistas ankoraŭ hodiaŭ kiel Speciala Kolektaĵo Esperanto. Hodiaŭ laboras ĉe GEA Germana Esperanto Instituto sub gvido de la direktoro prof. Martin Haase.
La 15-an de aŭgusto 1908 Berliner Lokalanzeiger indikis pri la provludoj por Esperanto-enscenigo de "Ifigenio en Taŭrido" de Goethe en la Reĝa Operejo: "La kunludantoj jam montras mirindan scipovon de la lingvo kaj de la roloj […] ĉef-muzikdirektoro Schuch transprenas la penon ekzerci dum la ĉiutagaj provludoj la unuopajn muzikpecojn el la muziko de 'Ifigenio en Aŭlis' de Gluck por la enscenigo de Reicher."
La unua prezento de dramo en Esperanto fare de profesiaj aktoroj - elstara evento en la kultura historio de Esperanto - okazis la 19-an de aŭgusto 1908. Emanuel Reicher de Lessing-teatro en Berlino estis siatempe unu el la plej eminentaj aktoroj. Li venis kun kapablaj profesiaj gekolegoj.
La dramon Zamenhof tradukis dum mallonga tempo antaŭ la kongreso.
Alia novaĵo estis la Alta Protektanto. Gazetara artikolo la 17-an de aŭgusto informis, ke la Alta Protektanto de la UK estas la saksa reĝo Frederiko Aŭgusto la Tria, kiu "dankis pro la honoro kaj bonvenigis la partoprenantojn".
La Universala Kongreso de 1908 estis la unua kiun partoprenis registaraj reprezentantoj. Laŭ raporto de Berliner Morgenpost (de la 18-a de aŭgusto) "Zamenhof akcentis, ke tiu ĉi kongreso unuafoje estas subtenata de registaroj" kaj estis voĉlegita skribaĵo al Reicher, ke imperiestro Vilhelmo kontraŭe al sia antaŭa opinio (Esperanto uzeblas nur por [anoj de] romanaj lingvoj sed ne por germanoj), "nun venis al alia opinio kaj konvinkiĝis, ke Esperanto estas efektivigebla ĉie".
La 22-an de aŭgusto Berliner Morgenpost raportis eĉ pri telegramo de Vilhelmo la Dua al la UK. Cetere kelkajn jarojn poste en 1912, kiam en Berlino estis fondita Esperanto-gruparo Berlino la laboristaj grupoj eniris la komunan organizaĵon kun burĝaj grupoj nur sub la kondiĉo de "preterlaso de ĉiaj monarkiaj manifestacioj". (A. Sproeck: Antaŭen, 1/1914).
Entute la jaro 1908 estis ankaŭ jaro de stabiliĝo de Esperanto post la Ido-skismo. Ankaŭ kreo de organizaĵo, fondo de akademio kaj aliaj eventoj estis respondo al la tiel nomata Ido-krizo. Tamen en Berlino la movado perdis en decembro 1908 kelkajn gravajn membrojn (eĉ estraranojn) kiel d-ro Borgius kaj d-ro Liesche, kiu iĝis prezidanto de la Ido-organizaĵo "Unuiĝo por internacia helplingvo". La Berlina Grupo Esperantista en septembro elektis la geofizikiston Adolf Schmidt kaj la ĵurnaliston Jean Borel honoraj prezidantoj kaj la patent-advokaton Ludwig Schiff (1864-1939) nova prezidanto. La iama inĝeniero gvidis la berlinan Esperanto-organizaĵon dum multaj jaroj ĝis 1922. En aŭgusto 1908 aliĝis ankaŭ la legenda astronomo Wilhelm Förster al la Berlina Esperantista Grupo.
La impresa postkongresa aranĝo en Berlino kontribuis al plifortigo de la Esperanto-movado en la urbo.
La gazeto Vossische Zeitung de la 25-a de aŭgusto 1908 citis prof. Schmidt, kiu dum parolado en Urba Domo "esprimis sian esperon, ke ĉeestantoj nescipovantaj Esperanton per la aŭskultado de la nova lingvo fariĝu ĝiaj plej fervoraj lernantoj kaj subtenantoj". Zamenhof mem deziris al la berlinanoj, ke "Esperanto progresadu kaj ke Berlino baldaŭ estu en la unua vico de la esperanta movado".
Fritz Wollenberg
|
|
Pri movada historio kaj terminologio
|
|
Kelkajn ĉapitrojn el la kontraŭdiro-riĉa historio de la Esperanto-movado prilumas la freŝe aperinta 215-paĝa libro Esperanto-dviĵenie: fragmenty istorii de la aŭtoroj Oleg Krasnikov kaj Detlev Blanke, eldonita en 2008 en Moskvo de Impeto, ISBN 978-5-7161-0178-4.
In seinem Beitrag "Geschichte der Esperantisten-Vereinigung der Sowjetrepubliken" (in Esperanto bekannt als Sovetrespublikara Esperantista Unio, SEU) liefert Oleg Krasnikov (naskita en 1937) die erste umfassende Darstellung der Geschichte der SEU, von den viel versprechenden Anfängen über enorme Aktivitäten bis zur Verfolgung und faktischen Liquidierung durch Stalin (S. 7-114). Eine Esperanto-Übersetzung ist in Arbeit.
Die von Anatoli Sidorov ins Russische übersetzen Beiträge von Detlev Blanke (S. 115-215) behandeln die Geschichte der IPE (der 1932 in Berlin gegründeten und bis 1939 aktiven Internationale der Arbeiter-Esperantisten / Internacio de Proleta Esperantistaro) und den sowjetisch-deutschen Esperanto-Verlag EKRELO (Eldon-kooperativo de Revolucia Esperanto-Literaturo, 1930-1936). Der Band enthält auch die russische Übersetzung der in zweiter (korrigierter) Auflage erschienenen Broschüre "Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la 'alia flanko' " (New York: Mondial 2007, 64 S.). Bei diesem Text handelt es sich um einen Versuch, die Spezifika der Esperanto-Bewegung in den osteuropäischen Ländern bis 1990 darzustellen.
Die Beiträge über IPE und EKRELO sind bereits in anderen Veröffentlichungen erschienen:
Über IPE in: Detlev Blanke (Hrsg.): "Socipolitikaj Aspektoj de Esperanto de la Esperanto-movado". Budapest Hungara Esperanto-Asocio 1978 und 1986 (S. 50-62)
Über EKRELO in: Ino Kolbe: "Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig". Leipzig: Landesverband Sachsen des DEB, 1996 (Blanke in Teil II, S. 69-78).
Das Buch ist erhältlich über Dr. Schwanzers Esperanto-Buchversand (wolfgang.schwanzer@tiscalinet.de).
La terminologion en Esperanto kaj ĝian ellaboradon traktas Wera Blanke sur 153 paĝoj en la libro Esperanto - Terminologie und Terminologiearbeit. Ĝi aperis kun antaŭvortoj de Sabine Fiedler en New York ĉe Mondial, ISBN 978-1-59569-077-7.
Der Band enthält sieben Beiträge (davon zwei in Englisch) über weitgehend unbekannte plansprachliche Aspekte der Terminologiewissenschaft (u. a. die Rolle von Eugen Wüster und Ernest K. Drezen) sowie Ergebnisse terminologischer Aktivitäten in Esperanto.
Detlev Blanke
|
|
Radioelsendo pri Esperanto
|
|
Pentekostan lundon, la 12-an de majo (11:05 - 12:00) la radiostacio Deutschlandfunk prezentos teman elsendon sub la titolo "Amikejo, Ort der Freundschaft - Wie mit Esperanto Staat gemacht werden sollte". Parolos interalie Herbert Mayer (Österr. Nationalbibliothek) kaj Detlev Blanke.
Detlef Blanke
|
|