|
Vorto de la nova prezidanto de ELB
|
|
Karaj kunbatalantoj!
Dum la lasta jarĉefkunveno vi elektis min prezidanto de ELB. Akceptu mian dankon por via konfido. Kiel vi scias, mi havas multajn taskojn, tamen mi promesas dediĉi grandan parton de mia restanta tempo al mia nova ofico, kaj mi tre urĝe petas vin kunhelpi kaj kunagadi laŭ viaj provo kaj bontrovo.
Gravaj taskoj estos en tiu ĉi jaro:
- La renovigo de la Esperanto-domo Einbecker Straße 36
- Tre gravaj, laŭ mi, estas la informa sistemo kaj informaj servoj ene de la Ligo kaj de EABB, ekz-e listo de niaj membroj kaj de niaj kunlaborantaj amikoj. Tiun liston mi volas disponigi al ĉiuj niaj membroj. En ĝi estu kontaktinformoj, por ke membroj povu facile kaj rapide kontakti membrojn.
- "Fosi la sulkon en la publiko." Ni bezonas komisiiton pri inteligenta informa laboro.
Peter Kühnel, prezidanto de ELB
|
|
Elektorezultoj de Jarĉefkunveno de ELB
|
|
Dum la jarĉefkunveno de ELB komence de Februaro estis elektitaj la jenaj personoj:
Prezidanto: Peter Kühnel
Sekretario: Johann Pachter
Kasisto: Ulrich Wilke
Pliaj estraranoj: Fritz Wollenberg, Robert Weemeyer, Monika Ludewig
Kasrevizoroj: Ulrich Bungenstock, Helmut Krone
Plendkomisiono: Wera Blanke, d-ro Rohde, Peter Bäß
|
|
Reinaŭguro de nia Esperanto-domo
|
|
Komence de Septembro 2005 fajrego detruis la tegmenton de nia Esperanto-domo en la Berlina kvartalo Lichtenberg, Einbecker Straße 36. La akvo de la fajrobrigado malsekigis la murojn de la domo. Ĉiuj loĝantoj devis forlasi la domon. Ankaŭ la Esperanto-oficejo devis esti translokigita.
Intertempe du teretaĝaj ĉambroj estas restaŭritaj, tiel ke oni povas tie denove renkontiĝi kaj refunkciigi la oficejon. La du ĉambroj troviĝas unu apud la alia. En la muron inter la ĉambroj estis konstruita larĝa truo por du-ala pordo, tiel ke oni povu uzi ambaŭ ĉambrojn kune por pli grandaj aranĝoj. La oficeja ĉambro estos sub respondeco de GEJ, la renkontiĝoĉambro sub respondeco de ELB.
Sabaton, la 25an de Marto 2006 la Esperanto-oficejo estis retranslokigita al nia Esperanto-domo. Kunhelpis multaj, sed ni danku unuavice al la organizanto kaj stiranto de la ŝarĝaŭto, Robert Weemeyer. Ekde la 30a de Marto Ĵaŭda Rondo denove okazas en nia Esperanto-domo kaj ekde la 31a ankaŭ la renkontiĝoj de BSE.
Estas planite, dum Majo starigi en la renkontiĝosalono ankaŭ la librokolekton de Espoteko, kiu depost la pasintjara transloĝiĝo de Ina Tautorat kuŝas enkeste apud Berlino en vilaĝo Schenkenhorst. Tiam denove eblos prunti librojn el la kolekto.
La pliaj restaŭroplanoj por nia Esperantodomo konsideras du alternativojn: aŭ a) konstruon de plialtigita tegmento, tiel ke la subtegmento estu utiligebla kiel plena etaĝo aŭ b) kroma aldono de unu etaĝo al la domo. Kiu el la du alternativoj estos realigita, dependas interalie de la decido de la konstruoficejo de la distrikto Lichtenberg-Hohenschönhausen. La Informilo raportos.
Sebastian Hartwig
|
|
11a Lubuŝa Esperanto-renkontiĝo en Junio
|
|
La Lubuŝa Internacia Esperanto-renkontiĝo estas la ĉefa jararanĝo de la grupo de esperantistoj el lubuŝa regiono en Pollando. Ĝi estas aranĝata por ĉiuj aĝogrupoj kaj celas trankvilan renkontiĝon de esperantistoj por ludi, babili kaj ripozi. La ĝisnuna nombro de partoprenantoj variis inter 30 kaj 100, ĉefe el Pollando kaj Germanujo. Ĉi-jare la organizantoj atendas gastojn ankaŭ el Ĉeĥujo kaj Slovakujo.
En tiu ĉi jaro la renkontiĝo okazos de vendredo, 16a de Junio ĝis dimanĉo, 18a de Junio en la urbo Góra, kiu troviĝas proksimume mezvoje inter la urboj Posen kaj Breslau. Tie ekzistas juna Esperanto-grupo, kiu tenas kontakton kun la Esperantogrupo en la ĝemelurbo de Góra, Herzberg am Harz. La programo ofertos interalie lingvan trejnadon, promenadon kaj rondon ĉe fajro.
La aranĝo, inkluzive de loĝado en 3-litaj aŭ 4-litaj ĉambroj kaj en ambaŭ tagoj po tri manĝoj, kostos 80 zlotojn (proks. 20 eŭrojn). Ekzistas senpaga amasloĝejo.
La limdato por aliĝoj estas la 20a de Majo. Aliĝilon kaj pliajn informojn bv. peti de s-ano Andrzej Kiszkiel, akis2@tlen.pl.
|
|
Nekrologo
|
|
La 4-an de Aprilo mortis Max Pfuhl, multjara membro de Berlina Esperanto-Ligo, en la aĝo de 83 jaroj. La lastan jaron de sia vivo li devis pasigi en fleghejmo, preskaŭ paralizite kuŝante en la lito. Fervora esperantisto, li tamen pro serioza malsano neniam povis vere praktiki la lingvon, kiun li profunde studis kaj konis. Elstara estis lia scio pri lingvistiko, precipe etimologio. Lia ampleksa Esperanto-libraro estas konservita kaj eniros la Espotekon.
Gerd Bussing
|
|
Serĉata: portempa laboro por studentino
|
|
Sophie, 20-jaraĝa filino de aktiva franca esperantisto, studentino de germanistiko, anglistiko kaj komunikadscienco, serĉas iun ajn portempan laboron en Berlin por pliperfektiĝi en la germana lingvo.
Kun ofertoj aŭ proponoj bv. turni vin al:
Gerd Bussing
Knobelsdorffstr. 29/31
14059 Berlin
tel. 030 3441276
retpoŝto: karpunina@aol.com
|
|
De Multi-Kulti al Danziger 50
|
|
Kulturverein Prenzlauer Berg inaŭguros novan domon por siaj aranĝoj. Ankaŭ la Esperanto-grupo, kiu ĝis nun renkontiĝis en kafejo Multi-Kulti, translokiĝos al tiu nova renkontiĝejo, kiu troviĝas en Danziger Straße 50, proksime al la metrostacio Eberswalder Straße kaj al la tramlinio M 10, haltejo Husemannstraße. La majaj aranĝoj jam okazos en la domo Danziger 50, kvankam la festa inaŭguro okazos nur komence de Junio. Vizitu la retpaĝon de la aranĝa domo: www.danziger50.de.
|
21a Berlina Esperanto-Ekskurso: De Bülowstraße al Winterfeldtplatz
|
|
Kelkaj temoj kaj vidindaĵoj: Bülowstraße (Bülow-strato), la alta fervojo (metrolinio), Werner von Siemens kaj la komencoj de Esperanto en Berlino, Apostelkirche (Apostola Preĝejo), la Esperanto-butiko ĉe Apostelkirche kaj Hermann Tautorat kun siaj novaj impulsoj por la Esperanto-Ligo Berlin en la 70aj jaroj, Nollendorfplatz (Nollendorf-placo), Erwin Piscator kaj lia scenejo, Winterfeldtplatz (Winterfeldt-placo) kaj ĝia ĉirkaŭo - scenejo de la Raymond-Schwartz-romano "Kiel akvo de l' rivero"
|
|
Naskiĝtago
|
|
La Ligo kore gratulas al sia membro Herta Krüger, kiu povos festi sian 75an naskiĝtagon je la 27a de Majo.
|
|