Urboj   Grupoj   Homoj   Kursoj   Adresoj   Ligoj   Gastlibro  

 
  Esperanto Informilo Berlino - Brandenburgio

 


 
Tabelo de ekzistantaj informiloj kaj kalendaroj
 
monato
jaro
janfebmaraprmajjunjulaŭgsepoktnovdec
2008inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2007inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2006inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2005inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2004inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2003inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2002inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2001inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2000inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
1999inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
1998inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
1997          inf
kal
inf
kal

inf = Berlina Informilo
kal = Berlina Kalendaro

Esperanto Informilo - Aprilo 2008
redakta limdato por BI Majo 2008: 22a de Aprilo
 
59a jaro       Berlino - Brandenburgio       (627) 4/2008

Enhavo

Esperanto-parolantoj, altabliĝu!

Esperanto plenbushe
 
Invito al buŝa praktikado
 
Ekde septembro 2004 ekzistas en Berlino Esperanta babilrondo specife dediĉita al samtempa uzado de du ĉefaj funkcioj buŝaj: kiel esprimilo de ideoj kaj opinioj kaj ĝuilo de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Ĝi do celas Esperanto-parolantojn kiuj ŝatas babiladi en leĝera, amikeca etoso ĉirkaŭ tablo provizita je frandindaĵoj, malkovrante kuir-artojn el diversaj landoj. En tiu ĉi grupo oni parolu laŭte nur Esperanton, flustre kun siaj najbaroj - kaj pli laŭte kun la kelneraro! - oni rajtas uzi ankaŭ la germanan aŭ iun ajn alian lingvon. Tiaj renkontoj povas havi utilan kromefikon: mirigi kaj interesigi ĉirkaŭulojn pri Esperanto. Ni kuniĝas ĉiumonate la lastan vendredon je la 20a horo, en ĉiufoje alia restoracio laŭ konsilo de partoprenantoj. La unuan fojon, en Septembro 2004, ni renkontiĝis en azia vegetara restoracio, poste sekvis i.a. greka, germana, tajlanda, japana, barata, vjetnama, ĉina. Espereble tiu invito tiklos vian intereson kaj apetiton kaj ni povos renkontiĝi multnombre por evidentigi ke eblas paroli Esperanton ankaŭ… plenbuŝe. Ni atendas vin la 25-an de aprilo ek de la 20-a horo en la meksika restoracio Cancún, Kaiserdamm 24, 14057 Berlin. Pro rezervo de tablo partoprenemuloj bonvolu anonci sin ĉe mi, prefere retpoŝte aŭ telefone (vidu sub Kontaktoj).

Philippe Beaudonnet

supren


Prezento de Varankin-romano en urba biblioteko de Neukölln

Okaze de la Tago de la Libro kaj de la proksima datreveno de Berliner Blutmai prezentos Roland Schnell la 23-an de aprilo 18:00 la romanon Metropoliteno de Vladimir Varankin, legos partojn de sia traduko kaj informos pri pliaj libroj kaj pri ligoj inter Esperanto kaj Neukölln. La ejo en Stadtbibliothek Neukölln ofertas 70 sidlokojn; esperantistoj plus amikoj do estas tre bonvenaj, aparte tiuj, kiuj pretas voĉlegi iom. Loko: Karl-Marx-Str. 66, Neukölln Arcaden/Eingang Post (per lifto ĝis park-platformo 4) per la metrolinio U7 ĝis Rathaus Neukölln aŭ la buso 104
 
El la romano de Vladimir Varankin:
 
La 1-an de majo 1929
 
...
 
La policprezidanto, socialdemokrato Zergiebel, malpermesis kiajn ajn demonstraciojn la unuan de majo. Malgraŭ tio senfina torento de demonstrantoj fluas tra la stratoj, kantante "Internacion". Ŝajne, tuta Berlino eliris sub la ruĝajn standardojn. Jen iras dekdujara knabo en mallonga pantaloneto kaj blua maristforma ĉemizeto. Apud li estas sesdekjara maljunulo en ĉifita jako; junaj knabinoj en malkaraj ĉapeloj; maljunaj laboristinoj en flikitaj paltoj.
 
Mirinde varma tago! Ĉu ne la suno ekbruligis la purpurajn flagojn, dependantajn el la fenestroj de ĉiuj kvin etaĝoj, renkontinte al la demonstrantoj?
 
Berta paŝas apud Otto kaj Erich. Ĉiuj ili estas vestitaj hodiaŭ "civitane", sed havas - viroj sur la ĉapoj, kaj Berta sur la brusto - la ruĝan insignon kun levita pugno.
 
...
 
Ĉe la stratangulo la demonstracio renkontas ekscititan homamason. Oni diras, ke el najbaraj stratoj estas senditaj grandaj taĉmentoj de la polico.
 
La demonstrantoj ekkantas "Internacion", sed ne sukcesas fini eĉ la unuan strofon. Centoj da ŝupoj en brile ŝmiritaj botoj kaj verdaj uniformoj engalopas el la proksima strateto. Neniu averto. La bastonetoj senprokraste falas sur la kapojn. Aŭdiĝas neimagebla kriego. La viroj sendas malbenojn kaj blasfemojn. La virinoj ploras. La infanoj falas meze de la vojo kaj ploregas. En diversaj anguloj de la strato krakas la revolveraj pafoj.
 
Otto laŭte krias: - For Zergiebel! For la perfidulojn! Vivu la komunismo!
 
Super li ekpendas la bastono, sed lerte sin elturninte, li elglitas kaj la bastono falas sur kapon de lia najbaro. Kaptinte Bertan je la brako, Otto malaperas en la homamaso.
Vespero, la unuan de majo. En Neŭkeln estas konstruataj barikadoj. Grupo da laboristoj, estrata de Erich, elruligas el korto panveturigilon kaj renversas ĝin sur la pavimo.
 
...
 
- Rapidu, kamaradoj, rapidu!
La laboristoj surstratigas barelojn, trabojn, kestojn, tabulojn. Ĉio ĉi estas metata deflanke kaj desupre al la renversita veturigilo.
La alia grupo samtempe rompas la pavimon kaj fosas tranĉeon. El ĉi tie la batalantoj ne facile estas elbateblaj.
 
...
 
Kiam Berta estis revenanta la barikadon, portante sub la ŝalo kelke da boteloj [...] ruĝvanga policano vokis ŝin per la fingro.
- Kion vi havas, belulino, sub la ŝalo? Ĉu ne kartoĉojn?
Berta faris la plej mirigitan mienon.
- Mein Herr! Kiel vi povas pensi? Al la mastro venis gastoj. Mi estis en la bierejo.
Kaj ŝi montris la botelojn. La policisto ĉagrenite kraĉis trans la maldekstra brako.
La duan de majo kaj nokte al la tria ankoraŭ oni batalas kaj la laboristoj anstataŭ la perditaj barikadoj, konstruas la novajn. Neŭkeln estas la sieĝata fortikaĵo. Miloj da policanoj, armitaj laŭ la plej lastaj postuloj de la militscienco per fusiloj kaj grenadoj faras ofensivon kontraŭ la laborista urbo. En la aero zumas aeroplanoj kaj blankaj reflektoroj lumigas la defendantajn sin stratojn. La kirasaŭtomobiloj minace montras maŝinpafilojn kaj plumba pluvo superverŝas la ribelantajn kvartalojn.
Erich fariĝis specialisto en fako de l' barikadoj. Otto - en fako de l' tegmentoj kaj mansardoj. Kun lerteco de l' kato glitas li sur kornicoj kaj glata fersupraĵo inter kamentuboj kaj mansardaj fenestroj.
 
...
 
Sed de post la tria mateno, la laboristoj ne plu pafas. La batalo estas malsukcesa. La malamiko estas pli forta. Perdante la edzinon kaj kamaradojn elvide, transkurante de unu tegmento al la alia, Otto, blasfemante, ĵetas sian revolveron en kamentubon. Oni devas sin savi.
 
El la traduko de Roland Schnell:
 
1. Mai 1929
 
...
 
Der sozialdemokratische Polizei-präsident Zörgiebel hatte alle Demonstrationen zum 1. Mai verboten. Trotzdem ergießt sich ein nicht enden wollender Strom von Demonstranten die "Internatio-nale" singend durch die Straßen. Es scheint, als ob sich ganz Berlin unter roten Fahnen auf den Weg gemacht hätte. Hier ein zehnjähriger Bub im Matrosenanzug mit kurzen Hosen. Neben ihm ein sechzigjähriger Alter mit einer zerknitterten Jacke; junge Mädchen mit billigen Hüten; alte Arbeiterinnen in geflickten Mänteln.
Es ist ein phantastisch warmer Tag. Als ob die Sonne die purpurnen Fahnen zum Glühen bringen würde, die aus allen Fenstern der fünfstöckigen Häuser hängen und die Demonstranten grüßen.
Berta geht neben Otto und Erich. Sie sind heute "zivil" gekleidet, aber sie haben, die Männer an den Hüten, Berta an der Brust, die roten Abzeichen mit der erhobenen Faust.
 
...
 
An der Ecke trifft die Demon-stration auf eine aufgeregte Men- schenmenge. Es wird berichtet, dass in die Nebenstraßen eine größere Abteilung Polizei eingerückt sei. Die Demonstranten stimmen die "Internationale" an, aber sie bringen die erste Strophe nicht zu Ende. Hunderte Schupos in grünen Uniformen und mit glänzenden Stiefeln kommen aus einer nahegelegenen Straße gerannt. Ohne Warnung. Die Schlagstöcke gehen auf die Köpfe nieder. Ein schrecklicher Schrei ist zu hören. Männer fluchen, Frauen weinen. Die Kinder fallen auf die Straße und plärren. Aus verschiedenen Richtungen hört man Schüsse krachen.
Otto schreit: "Nieder mit Zörgiebel! Weg mit den Verrätern! Es lebe der Kommunismus!"
Über ihm droht ein Schlagstock, aber er wendet sich geschickt ab und der Schlag trifft den Kopf seines Nachbarn. Berta am Arm fassend verschwindet Otto in der Menschen-menge. Der Abend des 1. Mai. In Neukölln werden Barrikaden gebaut. Eine Gruppe von Arbeitern, angeführt von Erich, rollt einen Brotkarren heran und kippt ihn seitlich aufs Pflaster.
 
...
 
"Schnell, Genossen, schnell!" Die Arbeiter bringen Fässer herbei, Balken, Kisten, Bretter. Alles wird neben und auf dem Karren aufgeschichtet. Die andere Gruppe reißt das Pflaster auf und legt einen Graben an. Von hier sind die Kämpfer nicht mehr so leicht zu vertreiben.
 
...
 
Als Berta mit ein paar Flaschen Bier unter einem Tuch zur Barrikade zurückkommt […] ruft sie ein rot-wangiger Polizist zu sich
"Na meine Schöne, was hast Du unter dem Tuch. Patronen?"
Berta macht ein unschuldiges Gesicht.
"Mein Herr, was Sie nur denken? Mein Herr hat Gäste. Ich bringe das Bier". Sie zeigt die Flaschen. Der Polizist spuckte verächtlich über die linke Schulter.
Am 2. Mai und in der Nacht zum 3. Mai wird noch gekämpft und die Arbeiter haben als Ersatz für die verlorenen Barrikaden neue gebaut. Neukölln ist eine belagerte Festung. Tausende von Polizisten, nach den neuesten Erkenntnissen der Kriegs-wissenschaft mit Gewehren und Granaten bewaffnet, greifen die Stadt der Arbeiter an. In der Luft brummen Flugzeuge und beleuchten mit Scheinwerfern die Verteidiger in den Straßen. Die Panzerwagen zeigen drohend ihre Maschinengewehre und ein bleierner Regen ergießt sich über den rebellischen Bezirk. Erich entwickelt sich zum Spezialisten für den Barrikadenbau, Otto glänzt im Bereich von Dächern und Mansarden. Mit der Gewandtheit einer Katze gleitet er zwischen den Schornsteinen und den Fenstern der Mansarden über die Giebel.
 
...
 
Aber nach dem dritten Morgen schießen die Arbeiter nicht mehr. Der Kampf ist verloren. Der Feind schießt stärker. Nachdem er seine Frau und die Genossen aus den Augen verloren hat, wirft Otto, während er von einem Dach zum anderen rennt, fluchend seinen Revolver in einen Schornstein. Man muss sich in Sicherheit bringen.

supren


Warum sprechen Sie nicht einfach Englisch?

Was ist Esperanto genau?
Wieviele sprechen es?
Wodurch unterscheidet sich Esperanto von anderen Sprachen?
Sind irgendwelche Ideen damit verbunden?
Ist es Ihr Hobby?
 
Tiujn kaj similajn demandojn parto- prenantoj en roloj de ĵurnalistoj dum ludita intervjuo direktis al aliaj partoprenantoj en roloj de inform-antoj pri Esperanto. Komence mankis volontuloj, kiuj estis pretaj aktori en por ni nekutima rolo: pensi kaj demandi kiel ĵurnalisto, kiu preparu informriĉan, realisman, do eble ankaŭ kritikan, raporton pri nekonata lingvo.
 
Temas pri seminario pri publikaj rilatoj, kiun organizis REVELO (t. e. Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo). Ĝi okazis la 23-an de februaro en la kulturdomo Grend. La celo estis prepari nin por kontaktoj kun ĵurnalistoj.
 
Gvidis tiun seminarion d-ro. Ziko van Dijk, germano vivanta en Nederlando, la aŭtoro de Esperanto sen mito kaj Informado praktike.
 
Ni estis ok partoprenantoj: sep el Ruhr-regiono, unu el Berlin. Por doni almenaŭ unu ekzemplon el la seminario: Certe ankaŭ vi jam spertis, ke unu el la plej oftaj demandoj kutime estas: Kiom da homoj parolas Esperanton? Ziko van Dijk rekomendis al ni, respondi sen doni nombron.
 
Essen apartenas al la kvin plej grandaj germanaj urboj. Ĝi havas la plej altan urbodomon (107 m, ne vidinda). Se oni serĉas sufiĉe longe, oni trovas ankaŭ romantikajn lokojn. Petra, kiu organizis la seminarion, gvidis nin tre kompleze al unu el ili: la norda kurbo de la rivero Ruro (Ruhr).
 
La urbo havas belajn parkojn: La parko Kruppwald situas apud Baldeney-lago (larĝa parto de Ruro); en ĝi staras la fama vilao Hügel, nun ne plu loĝejo, sed muzeo. En alia bela kaj fama parko, nome Gruga-parko, troviĝas granda ekspoziciejo, zoologia kaj botanika ĝardenoj, halo, panorama turo.
 
La malplej fama, sed la plej amuza muzeo estas Phänomania Erfahrungsfeld (spertokampo). Temas pri fizika muzeo apartega: optikaj, akustikaj, geometrie paradoksaj eksponaĵoj, ĉiuj tuŝeblaj, krom la granda gongo: ĝin laŭ deziro sonigas gardistino; rava travivaĵo. La "spertokampo" situas ĉe la angulo de la stratoj Am Handwerkerpark (n-roj 8..10) kaj Dornbuschhegge, 1,2 km sudoriente de la stacidomo Essen - Katernberg Süd.
 
La urbo posedas ankaŭ plurajn teatrojn kaj modernan operejon. La retejo www.Essen.de enhavas kalendaron de aktualaj artaj aranĝoj. Kaj en la jaro 2010 Essen estos Kultura Ĉefurbo de Eŭropo.

Ulrich Wilke

supren


Saluto el Brazilo

El la bieno-lernejo Bona Espero kiu estis en la centro de la atento de la lasta numero atingas nin la sekva tre afabla reago:
 
Kun emocio ni legis vian informilon, kiu tiel multe parolas pri nia Institucio Bona Espero.
 
Ni kore dankas pro tia detala priskribo, ankaŭ danke al Wera kaj Detlev [Blanke]. Estis por ni bonesperanoj ne nur honoro sed vera plezuro kunvivi kun ili en nia bieno kaj mia saŭdado pri Berlino kreskis de tago al tago.
 
En la artikolo pri Eva Hoffman la rememoro pri la Verdaj Paseroj estis kortuŝa, ĉar mi ja estis unu el tiuj paseroj kaj malproksimen flugis ĝis Brazilo...!
 
Kun 25 aliaj verdaj paseroj en 1951 mi povis sperti mian unuan Universalan Kongreson de UEA en Munkeno, kie ni diligente kantis niajn kanzonojn, kelkaj en la traduko de Karl Vanselow.
 
Kuraĝe en 1950 Ester Grosser kaj mi, du naivaj knabinoj, trajnveturis aventure al la germana nacia kongreso en Mainz kaj....feliĉe ne perdiĝis survoje.
 
Same en mia unua "Esperanto-nesto" en Berlino, (postaj en Italio kaj Brazilo) mi havis la feliĉon koni Edmondo Privat, Beaucaire, Jean Forge kaj aliajn eminentulojn, sed kiel eta pasero tiam ne komprenis.
 
Mia demando al via redakcio:
Ĉu el tiuj 25 paseroj en la gloraj kvindekaj jaroj ankoraŭ kelkaj fidele aktivas en nia movado???

Kun samideanaj salutoj
Ursula Grattapaglia

supren


Donacoj por Espoteko

Konvenas al la supra demando, ke eblas kaj endas mencii jam en ĉi numero unu iaman verdan paseron. Erika Milanowski, nia longa-tempa membro, transdonis antaŭ nelonge 196 Esperanto-librojn al la biblioteko de nia asocio. La libroj estas en tre bona stato. Kolektis kaj precize listigis ilin ŝia edzo. Günter Milanowski, aktiva Esperantisto dum multaj jaroj, forpasis en decembro 2002. Li interalie dum multaj jaroj bindis por Espoteko la jarkolektojn de la revuoj Esperanto kaj El Popola Ĉinio.
 
Alia samideanino, kiu petis ne nomi ŝin, donacis al la biblioteko 100 libro-apogilojn. Ili fakte solvas urĝan problemon; ja inter la libroj de Espoteko estas multaj malnovaj kaj binditaj kartone aŭ eĉ nur papere. Tial ilia ĝisnuna, nestabila aranĝo minacis iom post iom damaĝi ilin kaj estis krome tre malavantaĝa por uzo kaj aspekto.

supren



  Retdezajno: Beate Mielke