Urboj   Grupoj   Homoj   Kursoj   Adresoj   Ligoj   Gastlibro  

 
  Esperanto Informilo Berlino - Brandenburgio

 


 
Tabelo de ekzistantaj informiloj kaj kalendaroj
 
monato
jaro
janfebmaraprmajjunjulaŭgsepoktnovdec
2008inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2007inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2006inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2005inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2004inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2003inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2002inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2001inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
2000inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
1999inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
1998inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
inf
kal
1997          inf
kal
inf
kal

inf = Berlina Informilo
kal = Berlina Kalendaro

Esperanto Informilo - Februaro 2008
redakta limdato por BI Marto 2008: 22a de Februaro
 
59a jaro       Berlino - Brandenburgio       (625) 2/2008

Enhavo

Membrokunveno 2008 de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio

Tempo: 16a de februaro, 14a 30h
Loko: Gemeindehaus der evangelischen Kirche Zum Heilsbronnen Heilbronner Straße 20, 10799 Berlin-Schöneberg (proksime al la metrostacio Bayerischer Platz)
 
Programo:
 

14:00Alveno de la gastoj
! En la preĝejo paralele okazas ekumena diservo kun pastro Peter Bäß !
14:30Komenco de membrokunveno
Tagordo:
  1. Raporto de la estraro
  2. Kasa raporto
  3. Raportoj el la grupoj
  4. Diskuto pri la raportoj
     
    - Mallonga muzika interludo -
     
  5. Prezento de propono pri la membrokotizoj kaj de planoj por la estonta agado
  6. Diskuto
  7. Voĉdono pri la kotizoj, laŭbezone pri pliaj proponoj
16:30Promenado en la ĉirkaŭaĵo de Bayerischer Platz, samtempe interne prezento de humuraĵoj (F. Wollenberg / H. Moser)
17:15Koncerto: Stephan Schneider kantas kaj gitarludas.

supren


Bayerischer Platz - el la historio de placo

La ĉi-jara membrokunveno donas okazon por promene konatiĝi kun placo kies historio komencis kiam Schöneberg ankoraŭ estis memstara urbo ekster la limoj de Berlino. Unue la nomo de la placo estis nura litero; Y. Poste ĝi ricevis la nomon Bayrischer Platz omaĝe al la tiama reĝolando Bavario.
 
En la jaro 1908 laŭ plano de Fritz Enke en la mezo de la placo okazis la aranĝo de pentrinde bela parketo kun gazonaj areoj, florbedoj, arboj, heĝoj, fontanoj kaj lignaj benkoj. Ekde 1909 oni skribas Bayerischer Platz. La randon de la placo formas konstruaĵoj en historiisma stilo. Ili ekestis laŭ komisio de asocio por evoluigo de konstruterenoj, kies nomo estis Berlinische Bodengesellschaft. Je la unua de decembro 1910 la placo ricevis metrostacion kun la sama nomo.
 
Ĉe la placo kaj en ties proksima ĉirkaŭaĵo vivis multaj artistoj kaj intelektuloj. Bayerischer Platz 1 estis la adreso de Erich Fromm. En distanco de nur kelkaj paŝoj loĝis Gottfried Benn (Bozener Straße 20), Eduard Bernstein (Bozener Straße 18), kaj Arno Holz (Stübbenstraße 5). Ankaŭ Albert Einstein hejmis proksime. Granda estis la nombro de judaj loĝantoj. Unu el ili, Benedikt Lachmann, en 1919, fondis la librovendejon Buchladen Bayerischer Platz. Inter liaj klientoj estis Einstein, Benn kaj Curt Riess. Post per- sekutado kaj deporto Lachmann mortis 1942 en la pola urbo Lodz. La librovendejo ankoraŭ ekzistas. Bombadoj kaj incendioj de la Dua Monda Milito dezertigis la parkaĵon kaj ankaŭ multajn el la konstruaĵoj ĉirkaŭ la placo.
 
En februaro de la jaro 1945 du aviadilaj bomboj, trafante la metrostacion dum tie haltis du trajnoj, mortigis 63 homojn. Poste la stacio fakte ne plu estis subtera - ĝi restis preskaŭ tute sen kovraĵo! Post forigo de la ruboj sur la areo de la placo staris nenio krom gazetkiosko. 1956 okazis rektigo de Grunewaldstraße. Ekde tiam la strato distranĉas la sudan parton de la placo. Por ebligi tion okazis malkonstruo de pavilono kon-dukanta al la stacio. Anstataŭis ĝin komplete aliforma enirejo.
 
Fine en 1971 ekestis la nuna senornama konstruaĵo kiel aliro al la tiam nova kruciĝo de la linioj U4 kaj U7. Ili ligas la placon rekte kun la kvartaloj Spandau, Charlotten-burg, Wilmersdorf kaj Neukölln. Kontraste la norda enirejo transvivis ĉiujn ŝanĝojn en la formo de 1910. La postmilitaj breĉoj en la konstruaĵaro de la placo repleniĝis en la jaroj 1956 ĝis 1958. La parkaranĝon de la placo oni re- konstruis en tre simpligita formo kun akvobaseno kaj kvar fontanoj.

supren


Renkontiĝoj de unu ĝis sepdeko da jaroj

Plej impresa dum la Novjara Renkontiĝo (NR) estas eble la granda kvanto de infanoj kaj junuloj ĝis 16 jaroj. Ĉi-foje, al la 6-a NR, organizita de EsperantoLand, venis 56 da ili, kiuj dividiĝis en diversajn laŭaĝajn subgrupojn - estis la rondo de 14- ĝis 16-jaruloj, plejparte denaskaj, estis grupo laŭaĝe iomete sub tiu, kiu vagadis tra la domo ĉiutage produktante kelkminutan filmeton, estis teatra grupo, kiu fine surscenigis teatraĵon kaj estis pliaj grupoj de infanoj, kiuj manlaboris, kreis bestojn, pentris, desegnis, dancis, aŭskultis fablojn, parto-prenis en safaria luda posttagmezo, konkursis tablotenise, ludadis aŭ ekskursis al naĝejo. Ĉio ĉi sub la sperta gvidado de Christoph kaj Ines Frank, kiuj kun deko da helpantoj aranĝis tion. Se juĝi laŭ la vizaĝoj ĝojaj dume (kaj larmetaj fine), la semajno multe plaĉis al la infanaro kaj junularo.
 
Sed, infanoj kaj junuloj de tiu aĝo ne venas solaj - ĉeestis inter la entute 139 partoprenantoj el 13 landoj ankaŭ okdeko da plenkreskuloj, sufiĉe por ĝui interesajn interparolojn kaj povi bone amuziĝi. Al tio kontribuas certe ankaŭ la fakto, ke NR estas bele internacia kaj germanoj jam delonge estas malplimulto: tri kvaronoj de la partoprenantoj venas el eksterlando, de Ottawa en Kanado ĝis Novosibirsk en Siberio, de Norvegio ĝis Hispanio; el pluraj landoj venis po kelkaj, dudeko ĝis trideko el la najbaraj landoj Belgio, Francio kaj - bela surprizo - 19 homoj el Svislando, kie Esperanto ŝajne iom reviviĝas.
 
Ĉi-jare okazis Magia Vespero, en kiu ok sorĉistoj prezentis diversajn magiaĵojn, ĵongladon, kreis balonajn bestojn, estis alivestitaj kiel gigantoj kaj fine kovris la scenejon kaj grandan parton de la salono per (artefarita) neĝo - je la grandega amuziĝo de la infanaro. (Jes, ankaŭ polvosuĉiloj povas efiki magie...) En alia vespero JoMo bele koncertis por ni kaj entuziasmigis la aŭskult-antaron. Krome estis Luda, Teatra, Muzika kaj Internacia Vesperoj kaj kompreneble kiel kulmino la Silvestra Festo en pluraj salonoj de unu el niaj domoj.
 
Okazis interalie prelegoj pri Vikipedio, Linukso kaj pri la nova eŭropa referenc-kadro pri lingvoj, lumbildprelegoj pri mondvojaĝo kaj pri Japanio, diskuto pri trafika politiko, kurso pri tridimensia desegnado kaj pri Salsa-dancado, rondo por malstreĉiĝemuloj kaj por Jogo-ŝatantoj - kaj kompreneble lingvaj kursoj kaj konversaciaj rondoj. Ni ekskursis al pluraj najbaraj urboj kaj vilaĝoj, jen piede, jen aŭte aŭ trajne, por viziti regionan muzeon, bierfarejon, malnovan urboparton, kastelruinon kaj monakejon aŭ simple ĝui la naturon kaj arbaron. Dumtage kaj vespere funkciis la kafejo, kiun sperte gvidis Helmut Klünder kun helpo de Gunter Neue kaj Danka Leyk.
 
Pri la renkontiĝo aperis diversaj artikoloj en la regiona gazetaro, antaŭe kaj dume. Krome la germana novaĵagentejo dpa estis tiom afabla publikigi artikolon, el kio rezultis krom kelkaj regionaj represoj ankaŭ intervjueto en la tutgermana gazeto Süddeutsche Zeitung aperanta en Munkeno.
 
Agrable pasis semajno. Feliĉe jam prepariĝas la postaj renkontiĝoj por EsperantoLandanoj - la 5a SOMERE de la 1a ĝis la 17a de aŭgusto kaj la 7a NR fine de 2008, verŝajne en Frankfurto/Majno.

Lu Wunsch-Rolshoven
www.esperantoland.org/de/

supren


Bjalistokanoj per multaj iniciatoj preparas Universalan Kongreson

Promesplenaj informoj atingas nin el la urbo de la 94-a UK. Tadeusz Truskolaski, la urbestro de Bjalistoko, jam multe aktivis, por ke en la jaro 2009 la Universala Kongreso okazu ĝuste en tiu urbo kie antaŭ 150 jaroj naskiĝis Ludoviko Lazaro Zamenhof.
 
Jam en la lasta somero la urbestraro oficiale alvokis al kampanjo por kolekti subskribojn favore al la kongreso. Poste Tadeusz Truskolaski veturis al la Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo. Tie, alparolante en Esperanto, li invitis la kongreson al Bjalistoko kaj promesis, ke la urbo vaste apogos la organizajn laborojn.
En decembro 2007 startis ampleksa informa kampanjo pri Bjalistoko kiel Urbo de Esperanto. Tiam, lige kun la 8-aj Bjalistokaj Esperanto-tagoj, d-ro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de Ludoviko Lazaro, iĝis honora civitano de Bjalistoko.
 
Nun oni preparas la plej intensan fazon de la informa kampanjo, kiu ekos en julio. Okazos interalie surstrataj eventoj, renkontiĝoj, estos afiŝoj kaj tendo de toleremo sur centra placo de la urbo.
Septembre 400.000 legantoj, de la landa eldono de Gazeta Wyborcza ricevos kompaktan diskon. En luda formo ĝi instruos Esperanto kaj prezentos ankaŭ nian movadon al la pola publiko. La urbo Bjalistoko pagos la informan kampanjon kaj la eldonon de la disko el sia buĝeto.
 
Laŭ la planoj en julio 2009, ĝustatempe por la Universala Kongreso de Esperanto, okazos malfermo de nova Esperanto-centro en Bjalistoko. Jure ĝi estos urba institucio, kio signifas, ke la urbo daŭre financos ĝin. Lige al tio Ela Karczewska, kiu prezidas la Bjalistokan Esperanto-Societon, turnas sin al vi per la sekva mesaĝo:
 
La urbo Bjalistoko alprenis decidon proprakoste renovigi la historian konstruaĵon ĉe la strato Warszawska 15 kaj destini ĝin por la sidejo de Esperanto-Centro je la nomo de Ludoviko Zamenhof.
 
Laŭ la plano la objekto iĝu preta kaj ekipita ĝis la 25-a de julio 2009.
 
La Esperanto-Centro konsistos el tri fakoj:

  1. Zamenhof-Muzeo
  2. Eduka kaj Kultura Centro
  3. Centro pri Esploroj de Kultura kaj Lingva Komunikado
Por Zamenhof-Muzeo ni serĉas memoraĵojn rekte aŭ nerekte ligitajn kun d-ro Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto.
La memoraĵojn-eksponaĵojn eblas transdoni senpage aŭ pruntedoni por difinita periodo.
Ĉiujn ricevitajn eksponaĵojn eblos rigardi antaŭ la malfermo de la unua muzea ekspozicio en la retejo de la Esperanto-Centro kune kun informo pri ilia deveno. Sekve ili fariĝos elementoj de la virtuala Zamenhof-Muzeo-galerio Memoraĵoj proksimaj al la koro.
 
Ni konscias, ke pro teknikaj kialoj ne ĉiuj eksponaĵoj povos troviĝi en la konstruaĵo ĉe la strato Warszawska 15.
 
Kiel unuaj, sian kontribuaĵon por la kreota Zamenhof-Muzeo anoncis Barbara Pietrzak, la Ĝenerala Sekretario de UEA kaj Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA.
 
Ni alvokas posedantojn de ĉi-specaj memoraĵoj, pretajn disponigi ilin al la Centro, kontakti la Bjalistokan Esperanto-Societon, por ke la grupo laboranta pri la unua ekspozicio povu prilabori ilin kaj la gastoj de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko ilin admiru.

Kontaktu nin uzante la adreson:
esperanto.bialystok@interia.pl
Antaŭdankante
Ela Karczewska
Prezidantino de Bjalistoka Esperanto-Societo

supren


Claude Piron 1931 - 2008

La 22-an de januaro mortis en sia hejmo en Gland pro koratako Claude Piron, svisa interpretisto, psikoterapiisto, aŭtoro kaj esperantisto.


 
Claude Piron
 
Claude Piron naskiĝis 1931 en la belga urbo Namur. Estante lernejano li komencis lerni Esperanton en la jaro 1942. Ekde la kvindekaj jaroj li estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, kie li kunfondis kaj prezidis Esperantoklubon. Poste li laboris por Monda Organizaĵo pri Sano, krom en Ĝenevo ankaŭ en diversaj lokoj de Azio kaj Afriko.
Trejnita kiel psiko-analizisto kaj psiko-terapiisto, li komencis praktiki en 1969. De 1973 ĝis emeritiĝo en 1994 Piron instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de la Universitato de Ĝenevo.
Poste lia ĉefa aktiveco apud psikoterapia praktikado estis profesie trejni junajn specialistojn de sia fako. Li ofte prelegis pri psikologiaj problemoj, ĉefe en rilato kun la spirita vivo kaj (malpli ofte) pri internacia komunikado kaj Esperanto.
 
Jam frue Piron ekverkis en Esperanto subskribante siajn beletraĵojn per la plumnomo Johán Valano. En la jaroj 1954-1956 li gajnis premiojn en la poezia branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA. En 1977 aperis lia poemaro Malmalice.
 
Komencante per Ĉu vi kuiras ĉine? li publikigis inter 1976 kaj 1986 kvin krimromanojn. Al la populareco de lia prozo kontribuas vigla rakontado kaj facila sed esprimiva lingvaĵo. Lia fantasta romano Tien (1997) impresas ne unuavice literature, sed precipe per aŭdace intima kaj emociiga traktado de psikologiaj kaj filozofiaj demandoj.
 
Apud la krimromanoj lia (inter esperantistoj) plej konata libroforma verko estas la eseo La bona lingvo. En ĝi Piron prilumas interalie la specifajn rilatojn inter lingvo-strukturaj kaj neŭro-psikologiaj kondiĉoj, kiuj laŭ li ebligas al Esperanto-parolanto esprimadon pli senĝenan kaj liberan ol dum uzo de alia lingvo. Kontraste al etnalingva medio, kie dum lingvolernado kaj -praktikado necesas apliki cerban energion por kontraŭi la biologie programitan tendencon al analogia ĝeneraligo, en Esperanto oni povas plenafide sekvi ĝin.
 
Piron emfaze alvokis al efika eluzo de la vortokrea potencialo de nia lingvo kaj al evito de pruntoj el aliaj, se ne ekzistas neceso nepra. En la jaroj 1979 - 1988 li membris en la Akademio de Esperanto.
 
En multaj eseoj, artikoloj kaj prelegoj kaj en pluraj lingvoj Piron pledis por justa kaj efika internacia komunikado pere de Esperanto. Tiukampe lia plej grava postlasaĵo estas la libro Le défi des langues (La lingva defio) el la jaro 1994.
 
Mi bezonus almenau tri paralelajn vivojn por fari ĉion, kion mi devus fari, li iam plendis kaj fakte estis agema kaj iniciatema ĝis la fino. Ekde kelkaj semajnoj furoras en la interreto liaj filmitaj prelegoj.

supren


Gratulo


 

 

 

supren


supren


supren



  Retdezajno: Beate Mielke