|
Proponoj kaj kandidatoj por jarĉefkunveno
|
|
Bonvolu jam nun pripensi proponojn kaj estrarkandidatojn por la sekvonta jarĉefkunveno de Esperanto-Ligo Berlin la 5an de Februaro.
La fondo de EABB lastjare elvokis kelkajn diskutojn kaj proponojn por ŝanĝoj en ELB, pri kiuj ni devas decidi.
Unu grava propono estas unuecigi aŭ modifi la membrokotizojn de ambaŭ organizaĵoj kaj la diversajn manierojn de financado.
Ni dum la pasinta jaro travivis kelkajn ŝanĝojn en la vivo de ELB, kies sekvoj estas senteblaj kaj diskutendaj dum nia kunveno.
Mi petas ĉiujn aktivulojn, estrojn de organizaĵoj, grupoj, projektoj ktp. de ELB aŭ kun rilatoj al ELB kontribui al niaj raportoj kaj diskutoj dum la jarĉefkunveno.
Pripensu ankaŭ, ĉu vi aŭ iu alia pretas fariĝi kandidato por la nova estraro de ELB. Mi mem jesis transpreni la prezidantecon en la pasinta jaro, sed dezirus transdoni ĝin nun al nova prezidanto por povi pli koncentriĝi ankaŭ al miaj aliaj Esperanto-okupoj.
Fritz Wollenberg (prez. de ELB)
|
|
Mikaelo Bronŝtejn kantos en Berlino!
|
|
Mikaelo Bronŝtejn, la populara esperanta kantisto (Amitaj, amataj, amotaj k. c.), poeto, romanverkisto (Legendoj pri SEJM; Oni ne pafas en Jamburgo k. c.) kaj tradukisto (Pikniko ĉe vojrando k. c.) el Ruslando kantos kaj rakontos lundon, la 16an de Januaro, ek de la 19a h30 en la junulara domo Regenbogenhaus (Kadiner Straße 9, 10243 Berlin, proksime de metrostacio Frankfurter Tor).
La modesta enirprezo de 2 eŭroj subtenas la financadon de lia restado en Berlino.
|
|
Ekskursu de Fischerinsel al Schlossplatz
|
|
Dimanĉon, la 15an de Januaro okazos la 17a Berlina Esperanto-ekskurso.
Kelkaj temoj kaj vidindaĵoj: Fischerkietz iam kaj hodiaŭ, Otto Nagel kaj lia adiaŭo de Fischerkietz, mezepoka Cölln ĉirkaŭ Petriplatz kaj Petropreĝejo, legendoj kaj historietoj pri Brüderstraße kaj la monaĥejo de la dominikanoj, Nicolaidomo - Nicolai, Mendelssohn, Lessing, "Nathan la saĝulo" en Esperanto, Wilhelm Raabe kaj Sperlingsgasse, Breite Straße kun ĝia historio. La orientberlina Esperantoorganizaĵo en Kulturligo kaj ĝiaj aranĝoj en Urba Biblioteko kaj Ribbeckdomo.
Renkontiĝejo: je la 14a horo ĉe metrostacio Märkisches Museum (Linio 2), elirejo al Fischerinsel.
|
|
Kunveno de instruistoj-ekzamenistoj
|
|
Merkredon, la 18an de Januaro 2006 en BerO, Salzwedeler Straße 4, je la 19a h30 okazos kunveno de Berlinaj Esperanto-instruistoj kaj ekzamena komisiono de ELB.
Invitataj estas ĉiuj, kiuj deziras instrui aŭ ekzameni, havas spertojn en tio, nun gvidas kurson aŭ apartenas al la ekzamena komisiono de Esperanto-Ligo Berlin.
|
|
Bonetosa, multprogramera Zamenhoffesto en Potsdam
|
|
Malgraŭ lastminuta ŝanĝo de la aranĝloko kaj diversaj malfacilaĵoj en la informado, la 10an de Decembro berlinaj kaj brandenburgiaj esperantistoj, danke al la senlaca engaĝiĝo de Peter Kühnel kaj Detlef Hofmann, komune povis festi sian ĉi-jaran Zamenhoffeston en Potsdam, en kvartalo kun la kurioza nomo "Im Schlaatz". Venis proksimume trideko da festemuloj, inter ili kvin gesamideanoj el Pollando.
Post enkondukaj vortoj la prezidantoj Fritz Wollenberg kaj Ronald Schindler, la kunvenintoj varmigis sin per kafo, dum gaja harmonika ludado de Hartmut Mittag ekvarmigis la animojn.
En sia festparolado prof. Christoph Knabe, kiu venis kun siaj du denaske Esperanton parolantaj filoj, pozitive pritaksis la evoluon de la internacia lingvo Esperanto ekde la unua kongreso en Bulonjo-ĉe-maro en 1905, reliefigante i. a. la lastatempe kreskantan partoprenon en junularaj internaciaj renkontiĝoj kaj la viglan agadon de esperantistoj en la interreto.
Kulmino de la aranĝo estis sendube la elpaŝo de la multkapa kaj multvoĉa Hans-Beimler-ĥoro el la eklezia komunumo de nia eksprezidanto, pastoro Peter Bäß. Per sia altnivela, profesieca kantarto ĝi konkeris la korojn de la aŭskultantoj, des pli, ĉar ĝi kantis ankaŭ esperantlingve. Eksonis tondraj, entuziasmaj aplaŭdoj.
Fininte sian prezentadon, la kantistoj miksis sin inter la festantojn - la ampleksa vestiblo donis la necesan spacon - kaj kunmanĝis la bongustaĵojn, preparitajn de la diligentaj manoj de s-ino Margret Lampe kaj ŝiaj helpantoj.
Ne sufiĉis jam la muzikado: kvaropo kun gitarludanta Peter Bäß ĝuigis la festantojn per lule orelplaĉaj klezmeraj melodioj.
Ne rompante la bonan etoson, Fritz Wollenberg optimisme raportis pri la stato de la "jubilea libro" kaj ĝia certe baldaŭa apero. Sur televida ekrano li vidigis multajn fotojn el la libro kaj komentis ilin.
Gravajn informojn pri la estonteco de la Esperanto-domo en Berlin-Lichtenberg, kiu post la incendio nun estas restaŭrata, la kunvenintoj povis aŭdi el la buŝo de Peter Kühnel. Notindas, ke la damaĝo kaj perdo de materialoj ne estas tiel granda kiel oni devis timi kaj ke la domo jam baldaŭ estos denove uzebla.
Wolf Krüger el Eisenhüttenstadt, prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, sperte raportis pri la nuna stato de Esperanto en la radio kaj la aŭskultebleco de la diversaj sendostacioj.
Laste, sed ne lastsignife, Gerhard Hirschmann el Magdeburg konatigis la ĉeestantojn kun tutmonda asocio, kies agado havas multajn tuŝpunktojn kun la streboj de la esperantistoj, nome la Asocio de Mondcivitanoj. Pluraj demandoj montris la intereson de la ĉeestantoj pri la temo.
Je la fino la ankoraŭ restintoj kuniĝis al komuna vespermanĝo kaj daŭrigis siajn konversaciojn ĝis la malfrua vespero.
Dum la tuta tago funkciis improvizita librostando.
Gerd Bussing
|
|
Kurso por komencantoj
|
|
De la 10a ĝis la 11a de Decembro okazis esperanto-kurso por komencantoj en BerO. La instruistoj estis Robert Weemeyer kaj mi (Luisa Rund). Paul Ebermann ĉeestis kiel helpanto.
BerO nun havas balailon, ĉar ni aĉetis ĝin por la antaŭa purigado!
Entute venis kvin lernantoj. Kelkajn el ili allogis Robert anstataŭigante Peter Kühnel dum ties kurso ĉe la universitato, aliaj ekinteresiĝis pri esperanto ĉe Expolingua. Du amikoj, kiuj partoprenis, ŝatus krei esperanto-laborgrupon en sia lernejo, tio estus bona afero kaj ni volonte helpos al ili.
Ni uzis la lernolibron Tesi, la testudo, interrompante per esperantligvaj kantoj, konversaci-ekzercoj, ekzercoj el Esperanto als Ratespaß kaj oftaj ŝercoj kaj ridado.
Je la una tago nia projekciilo eligis fumegon; je la dua tago ni tial ne plu havis la kuraĝon uzi ĝin. (Supozeble estis nur senkonsekvenca trovarmiĝo.) Ni konstatis, ke posedi ian tabulon aŭ flipchart-on por BerO estus tre utile.
Mi juĝas la kurson sukcesa, la partoprenantoj lernemis kaj multe demandis. La etoso estis ĝuinda kaj agrabla. Mi nun pli bone kapablas instrui kaj volonte liberigos Roberton de tiu tasko. :)
Luisa Rund
|
|
Naskiĝtago
|
|
La Ligo kore gratulas al sia membro Hans Böttcher, kiu povos festi sian 70an naskiĝtagon je la 17a de Januaro.
|
|