|
Michendorf invitis kaj 8 festemuloj venis
|
|
Ĉifoje nur eta grupo de ok personoj kunvenis je la 6-a de septembro por amuziĝi, manĝi kunportitajn aferojn kiel kukon kaj viandon dum la vespermanĝo, kaj ĉefe por uzi Esperanton dum babilado. Entute mankis niaj polaj amikoj kaj ni tre esperas, ke ili revenu sekvontjare.
Kutimaĵoj ree estis la ludado per tabloteniso kaj la preparado de manĝaĵoj. Nia ĉefkuiristo fariĝis Thomas Würfel, kiu unuafoje partoprenis en la somera festo. Li cetere klarigis al la miranta ĉeestantaro, ke li lernis la internacian lingvon per la "Dua Vivo". Por la kulinaraj ĝuoj tamen pli gravis la lerteco, per kiu li preparis diversajn bongustaĵojn sur la rostkrado. Mi supozas, ke ĉiu sufiĉe satiĝis. Bedaŭrinde multaj samideanoj devis vojaĝi hejmen samvespere kaj mi ne scias, kiu restis dumnokte. Sed estis anoncita speciala programero rilate al erotika literaturo en kandela lumo, kiu estu la daŭrigi de la pasinta somera festo.
Specialan dankon al la ĉeforganizinto Peter.
Kvankam nur en eta rondo, ĝi ree estis bela aranĝo. Ek al la sekvonta fojo! Bedaŭrinda afero estis la forpaso de la luanto de Esperanto-domo. Se iu konas homon, kiu ŝatus loĝi en tiu domo, bv. kontakti la asocieton Esperanto-domo Michendorf r.a.
Ronald Schindler
|
|
Ĉefkunvenode Esperanto-Junularo Berlin
|
|
Nome de la estraro mi invitas ĉiujn membrojn de Esperanto-Junularo Berlin (tio estas ĉiuj membroj de Germana Esperanto-Junularo loĝantaj en Berlino) al nia ĉi-jara ĉefkunveno.
Ĝi okazos vendredon, la 7-an de Novembro, ekde 19-a horo en la Berlina oficejo de GEJ, Einbecker Straße 36, 10317 Berlin.
Provizora tagordo:
- bonvenigo kaj voĉdono pri tagordo
- Raporto de la estraro
- baloto pri nova estraro
- baloto de kasrevizoroj
- planado de agado
- diversaĵoj
La kunsido estos publika.
Mi petas la membrojn pripensi kandidatiĝojn por la sekva estraro - kaze de demandoj mi estas je via dispono.
Tuj poste okazos la ĉefkunveno de Esperanto-Junularo Brandenburgio-Berlino.
Paul Ebermann, prezidanto
|
Ĉefkunveno de Esperanto-Junularo
Brandenburgio-Berlino
|
|
Nome de la estraro mi kore invitas ĉiujn membrojn al la ĉefkunveno de Esperanto-Junularo Brandenburgio-Berlino (tio estas ĉiuj membroj de Germana Esperanto-Junularo loĝantaj en Berlino aŭ Brandenburgio) la 7-an de Novembro ekde la 20-a horo en la Berlina Oficejo de GEJ, Einbecker Straße 30, 10317 Berlin.
Jen la provizora tagordo:
- malfermo, kontrolo de voĉdonrajto kaj decidokapablo
- baloto pri kunvenestro kaj protokolanto
- decido pri tagordo
- konfirmo de la lasta protokolo
- raporto de la estraro
- raporto pri la kaso
- diskuto pri la raportoj
- baloto pri nova estraro
- baloto pri revizora komisiono
- planado de agado kaj financoj
- diversaĵoj
Mi petas la membrojn pripensi kandidatiĝojn por la sekva estraro - kaze de demandoj mi estas je via dispono.
Paul Ebermann, estrarano
|
Baldaŭ aperos: La Asocio Skizoj kaj studoj pri la historio de UEA
|
|
Sub tiu ĉi titolo d-ro Ziko van Dijk pretigis la unuan histori-science bazitan superrigardon super la historio de UEA. La aŭtoro esploris grandan kvanton de gravaj dokumentoj kaj en la Centra Oficejo kaj en aliaj instancoj. Kie Van Dijk traktas konfliktajn aferojn, la leganto ekscias la argumentojn de ambaŭ flankoj.
La 304-paĝa libro aperos post kelkaj monatojkaj kostos 24 eŭrojn. Kiu mendos ĝin antaŭ la 1-a de februaro 2009, ricevos dekprocentan rabaton do pagos € 21,60 eŭrojn (plus la realaj sendokostoj, minimume 3,00 eŭroj). Mendoj: FEL, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen aŭ retbutiko@fel.esperanto.be.
|
|
Babilas bonhumora zamenhofano ...
|
|
Se oni havas tempon kaj ne scias, kion fari, oni foriras en Esperantan societon. Okazas, ke survoje oni renkontas samideaninon, ankaŭ rapidantan en la societon, kaj tiam oni iras ... promeni kun ŝi.
En alia okazo oni eniras la societon. Tie ĉiam estas multaj ... gazetoj kaj malmultaj homoj. La gazetoj kuŝas sur la tablo, legataj de neniu esperantisto; okazas, ke venas neesperantisto kaj scivole trarigardas ilin, sed de kiam Dio kreis la mondon ne okazis ankoraŭ, ke iu esperantisto tralegis tutan gazeton ĝis fino.
Do, veninte en la societon, oni ĉirkaŭrigardas la dormemajn sam-ideanojn kaj vekas ilin per "bonan vesperon" (cetere pli ĝuste estus diri "bonan nokton"), poste oni etendas al ĉiu la manon. Kiam ĉi tiu manetendado estas finita, oni staras unu momenton, pripensante, kaj poste oni iras al la muro kaj legas, ke la regna kuratoro de lernejoj permesis al la societo malfermi kursojn de Esperanto, sed kondiĉe, ke la lernantoj estu ne malpli ol 50-jaraĝaj.
Traleginte la permeson oni oscedas kaj diras: "tamen ion ni faras" kaj aliras al ĉiuj, etendas la manon kaj diras "bonan nokton !". Veninte hejmen oni pensas : "Tamen hodiaŭ mi laboris por la bono de la homaro! Malmultaj estas estas tiaj homoj, kiuj laboras tiel sindoneme kiel mi."
Jakobo Ŝapiro (1914)
verkisto, ĵurnalisto, bjalistokano, martiro
kaj fine sed ne malgrave judo kaj senlace diligenta organizanto kadre de la Esperanto-movado; ĉio ĉi estis Jakobo Ŝapiro (naskita la 29-an de oktobro 1897) el kies plumo fontis Babiladoj de bonhumora zamen-hofano, libreto parte redonita supre.
"Esperanto estis lia unua amatino", ŝercis Izrael Lejzerowicz kaj fakte Jakobo jam kiel 15-jarulo gvidis Esperanto-kursojn por gimnazianoj. Ekde 1919 li estis UEA-delegito por la bjalistoka regiono kaj ekde 1928 por tuta Pollando. Kiam malmultajn tagojn post la atako al Sovetunio germanoj okupis bjalistokon, ili kaptis en la stratoj 5000 judajn virojn kaj pafmortigis ilin sur kampo ekster la urbo. Inter la murditoj estis Jakobo Ŝapiro kaj pluraj el liaj parencoj. Finfine la holokaŭston transvivis nur unu familiano.
Ekde la 12-a de julio 1991 memoras pri Ŝapiro kaj lia martira morto tabulo ĉe la iama familia domo. "De tiu tempo ĉiujare la bjalistokaj esperantistoj en la datreveno de lia morto okazigas solenaĵojn sub la slogano Tagoj de Ŝapiro" skribas Zofia Banet-Fornalowa. Ŝia libro La Pereintoj In Memoriam donas pli da detaloj el la vivo de li kaj de aliaj, kiuj restu en nia komuna memoro.
|
Arabaj Maksimoj el la sepa jarcento, atribuataj al Imamo Ali
|
|
Ne hontu doni malmulton: nenio estas malpli ol ĝi.
Movi rokojn estas pli facile,ol komprenigi tiun, kiu ne volas kompreni.
Promeso estas vizaĝo, kaj la plenumo estas ĝia belo.
Se vi ne scias de kie vi venis, vi ne scias kien vi iros.
La plej granda fanfarono estas ... ne fanfaroni.
Donu al viaj infanoj edukon alian ol tiun, kiun vi mem ricevis,ĉar ili estas naskitaj por alia tempo ol estis la via.
Fliki kion vi maltrafis pro via silento estas pli facile ol fliki kion vi mistrafis per via parolo.
Ne malestimu la malgrandon - ĝi povas kreski, nek la malmulton - ĝi povas plimultiĝi.
Tiu, kiu ne povas fidi, ne povas esti fidinda.
La tempo estas du tagoj:
unu estas por vi kaj unu kontraŭ vi.
Se estas via tago, ne estu aroga kaj
se ne estas via tago, ne malesperu!
La distanco inter la vero kaj la malvero estas larĝa kvar fingrojn.
La vero estas diri "mi vidis" kaj la malvero estas diri "mi aŭdis".
Espero estas kunulo, kiu, se ĝi ne kondukos vin al la celo, certe ĝojigos vin survoje.
Laŭ la traduko de Husen Al Amili
|
|
Alia rigardo al la UK en Roterdamo
|
|
Ĉiuj aferoj havas plurajn flankojn kaj oni ĉiam havas diversajn eblecojn rigardi kaj prijuĝi ilin. La kongreso en Roterdamo laŭ mi ne estis pli malbona ol la plej multaj aliaj kongresoj kiujn mi vizitis.
Jes, la hotelo kiun mi, same kiel ankaŭ la aŭtoroj de la artikolo en la pasinta Esperanto-Informilo, mendis, estis katastrofa. Sed mi memoras, ke en 1999, kiam por la kongreso en Berlino, estis urĝe bezonataj tre malmultekostaj ĉambroj, mi siatempe kiel LKKano vizitis por kontrolrigardo hotelon en iu malantaŭa korto kaj oni montris al mi unu ĉambron. Laŭ tiu vizito mi poste tamen rekomendis la hotelon, esperante ke ankaŭ la aliaj ĉambroj estas en ordo. Estas ĉiam risko preni malmultekostajn hotelojn centre de granda urbo.
Komence ankaŭ mi havis problemojn en Roterdamo; devis per taksio veturi al la kongresejo kaj plendi ĉe la giĉeto de la loĝiga servo. Tie iu tuj telefonis kun la hotelo kaj la problemo estis solvita.
Mi scias ke ĝuste la loĝiga servo en la unua tago de UK estas ĉiam superŝutita per amaso da problemoj, ekzemple venas multaj homoj, kiuj en la lasta momento ankoraŭ bezonas tranoktejon. Tio estas vere ege nervostreĉa situacio. Laŭ mi kompreneblas, se la homoj ĉe la giĉeto ne povas resti ĉiam afablaj. Kaj oni devas konsideri, ke dum tiu semajnfino samtempe okazis alia granda evento en Roterdamo. Apenaŭ haveblis pliaj hotelĉambroj tiam.
Pri la kongresejo mem: ke la granda salono, kiu devus servi principe por ĉiuj kongresanoj dum la grandaj aranĝoj, ne sufiĉis por ĉiuj, estas bedaŭrinda. Sed tio estas problemo, kiun UKoj jam en multaj urboj same havis. Ĉu la larĝega halo en Florenco estis pli bona solvo, mi pridubas.
La gardistoj en Roterdamo ja estis speciale severaj kaj malagrablaj. Sed, se ĉe la balo oni ne plu sukcesis eniri komence, oni tamen povis iomete atendi ĝis la unuaj forlasis la salonon kaj tiam eblis eniri kaj ankaŭ vere danci. Almenaŭ mi faris tiel. Cetere rilate al la enirado al la kongresejo en Berlino siatempe eĉ la tiama prezidanto de UEA, Kep Enderby, havis problemojn eniri pro manko de la ŝildeto, kion li eĉ menciis indignite dum la solena fermo.
Mi partoprenis multajn bonajn, interesajn, altkvalitajn kunvenojn, prelegojn, diskutojn. Ke foje io okazis en ĉambro tro malgranda, tia antaŭa mistakso pri la partopreno en planita prezentado okazas jen kaj jen en ĉiu UK. Ke nenio estis planita rilate al centjara jubileo de UEA ne ĝustas. Estis du grandaj kaj bone preparitaj kunvenoj, unu kiu traktis ĉefe ĝian historion, alia okupiĝanta pri ĝia estonto.
Speciale bona aranĝo estis laŭ mi la kleriga lundo, do klerigejo por esperantistoj, kiun oni laŭ mi ankoraŭ devus intensivigi dum sekvontaj UKoj. Temoj estis: "kiel traduki" ekz. oficialan tekston por EU, "kiel argumenti por E-o", "Agado en lokaj grupoj", "produkti informilon", ekzerci aktivan kontraŭrasisman agadon en kunveno "Interkulturo"; jen nur kelkaj el la riĉa oferto.
La vesperoj estis same bonaj aŭ malbonaj kiel en aliaj jaroj. Ke bona teatra prezentado mankis, ne ŝuldiĝas al LKK nek al UEA, sed estas manko de la Esperanto-movado ĝenerale, do de ni ĉiuj, ke ne ekzistas alte evoluinta teatra Esperanto-kulturo.
En pli fruaj jaroj iam ekzistis enketiloj kun demandoj pri la kontenteco rilate al la unuopaj eroj kaj la tuto, kiun oni bonvolis plenigi je la fino. Se estus io tia ankaŭ ĉifoje, ni povus pli bone prijuĝi la kontentecon de la plimulto de la kongresanoj.
Mi ĉiukaze entute estis kontenta. Iuj unuopaj problemoj kaj mankoj en tiaj grandaj aranĝoj certe ĉiam estas. Sed tio ne malhelpis al mi ĝui tion, kio estis. Dum unu semajno komplete naĝi - kiel fiŝo en akvo - en Esperantujo, pro tio ĉefe mi vizitas UKon.
En la vestiblo de la kongresejo, fotis Kalle Kniiväli.
Ina Tautorat
|
|