|
Japanaj impresoj
|
|
La centro de Jokohamo, fotis Minato Mirai, Wikipedia
De la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto mi ĉeestis en la japana urbo Jokohamo la Universalan Kongreson de Esperanto, kies temo estis "Okcidento en Oriento - akcepto kaj rezisto". Antaŭe mi partoprenis tre interesan antaŭkongresan vojaĝon. Per shinkansen-trajno ni atingis nian unuan celon, la urbon Hiroŝimo. Tie ni vizitis la Pacmemor-parkon. En la parko troviĝas monumentoj, kiuj memorigas pri la viktimoj de la atombombo kaj Pacmemoriga Muzeo. Apude staras la konata Atombombita Kupoldomo.Vespere ni iris al okonomiyaki-restoracieto. Okonomiyaki, tre bongusta manĝaĵo, estas krespo-forma miksaĵo el brasiko kaj aldone laŭ mendo porkaĵo, sepio, ovo, nudelo, rostita sur varmega ferplato antaŭ niaj okuloj.
La duan tagon ni vizitis la insulon Miyajima. La montojn de la insulo kovras praarbaro, ĉar oni ne permesas haki arbojn tie. Sur la insulo situas la ŝintoa sanktejo Itsukushima.
Foto de Dan Smith, Wikipedia
Ĝi estas unu el la tri plej belaj vidindaĵoj de Japanio. Konstruita en la jaro 593, ĝi estis rekonstruita en 1168. En la jaro 1996 Unesko metis ĝin en la liston de kulturaj heredaĵoj de la homaro. Posttagmeze ni veturis al Kurashiki. Vespere oni organizis por ni koncerteton de kibukaku-kibi-muziko. Ses muzikistoj ludis malnovajn instrumentojn kaj tri virinoj dancis. Ĵaŭde ni ekskursis al la parko Korakuen proksime de Kurashiki. Tie ni promenis unu horon kaj la japana televido filmis nin. Kune kun ni estis lernantinoj, kiuj lernas Esperanton. Ili gvidis tra la parko. Posttagmeze ni vizitis la Himeji-kastelon. Ĝi estis konstruita antaŭ 400 jaroj kaj oni tre bone konservas la originan formon. Pro tio ankaŭ ĝi estas en la Unesko-listo.
Vespere ni veturis al Kyoto.Tie la stacidomo estas tre moderna. Ni iris supren en la "Ĉielan Ĝardenon". De tie oni havas bonan superrigardon al la urbo. Vespere tre bele. Vendrede ni vizitis la Kinkakuji-templon (Ora Templo), Ginkakuji-templon (Ar-ĝenta Templo) kaj Kiyomizu- templon. Intertempe ni lunĉis japanastile. La Ora Templo verŝajne estas la plej multe fotita vidindaĵo en tuta Japanio.
La Ora Templo (Kinkakuji-Templo), fotis Bridgecross, Wikipedia
Sekvis la kongresa semajno, kiu okazis laŭ la kutima programskemo. En unu el la entute 8 prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato parolis prof. Amri Wandel pri la temo "Orienta astronomio: gasto-steloj en la galaksia fervojo". Estis tre interese. Dum artaj aranĝoj mi vidis la teatraĵon "Galileo", aŭskultis maribon kaj "Mozart Ensemble Orchestra". Kompreneble ankaŭ okazis nacia kaj internacia vesperoj. Mi ankaŭ aŭskultis koncerton de Asorti. Tiu grupo el Litovio festis ĉi-jare sian 15-jariĝon.
Lunde mi ekskursis al Tokio. Nia unua celo estis la 243-metrojn altaj ĝemelturoj kiuj kun apudaj kon-struaĵoj formas la sidejon de la metropola registaro. Ni veturis al la 45-a etaĝo. De tie oni havas belan vidon al la urbego. Poste ni vidis la duoblan ponton ĉe la imperiestra palaco. Ĝi estas la ĉefa enirejo al la palaco kaj malfermiĝas nur en tre gravaj okazoj. Ni promenis en la aĉet-strato Nakamise, kie abundas japanaj suveniroj. Tuj malantaŭ tiu strato troviĝas Sensoji-templo (Asakusa Kannon).
Merkrede mi ekskursis al la monto Fuĵi. Ni veturis buse ĝis la tiel nomata kvina nivelo, je 2305 metroj. Ni tre bone vidis la pinton.
Monto Fuĵi kun shinkansen-trajno, foto de Swollib, Wikipedia
Dum la sekvaj tagoj mi interalie aŭskultis prelegojn pri hajko kaj sorobano. Tiu ĉi lasta estis speciale interesa. "Soroban" estas la japana vorto por abako. Post malgranda enkonduko infanoj prezentis fulmrapidan kalkuladon de multaj ciferoj en la maniero de "sorobaneca mensa kalkulado". Tio tre impresis nin. Ili solvis 30 taskojn en 1 minuto kaj 20 sekundoj...(ekzemple 9761 x 73).
Sorobano montranta la nombron 1234567890
Mi provis ankaŭ kaligrafion, sed mankis al mi la ĝusta penikstreko... Kompreneble mi partoprenis en la kata rondo. Tie interalie oni rakontis pri kato Oscar en flegejo en Usono. Ankaŭ en la gazetoj de Germanio oni povis legi pri tiu kato. Oscar vizitas nur homojn, kiuj mortos baldaŭ.
La kongreso elektis novan estraron de UEA. Nia nova prezidanto nun estas Probal Dasgupta. En speciala aranĝo oni memoris pri William Auld. Ankaŭ okazis aŭkcio kiun sprite kaj amuze gvidis Humphrey Tonkin. Dum la ferma ceremonio apartan atenton vekis la urbestro de Bjalistoko, Tadeusz Truskolaski, kiu parolante en bona Esperanto bonvenigis la kongresanojn al la jubilea Universala Kongreso en Bjalistoko en la jaro 2009.
Kiu jam partoprenis en iu Universala Kongreso scias, ke ofte estas malfacile decidi inter pluraj aranĝoj...Tamen restis tempo por rigardi Jokohamon.
Christiane Altrogge
Monto Fuĵi
estas la plej bela kaj alta monto de Japanio. Tiu ĉi konusa vulkano (nun "dormanta") elstaras 3776 metrojn super la marnivelo kaj estas grava celo de pilgrimantoj kaj turistoj. Jam multajn jarcentojn la beleco kaj ĉarmo de tiu ĉi simbola monto estas temo favorata de poetoj kaj pentristoj. Rimarkinda estas la biologia riĉeco sur la deklivoj de la monto. Oni trovas proksimume 1300 planto-speciojn kaj ĉirkaŭ 200 birdo-speciojn.
Sorobano
estas kalkulilo, kiu konsistas el kadro kun multaj paralelaj vertikalaj stangetoj, kiuj portas po kvin ŝoveblajn globetojn. Movante ilin per kelkaj fingroj de unu mano oni adicias, subtrahas, multobligas kaj dividas. Sorobano trejnas la kunlaboron de mano kaj menso. Lertaj sorobanistoj adicias multe pli rapide ol eblas per uzo de ciferoj.
Ŝintoo
signifas laŭvorte "La ojo de la dioj". Ĝi estas la pratradicia kulto de la japana popolo. Ŝintoistoj montras pian respekton al multaj sanktaj spiritoj aŭ diecaj estaĵoj. De antikva tempo oni vidis ilin en naturobjektoj (suno, luno, montoj, riveroj, arboj, rokoj) kaj naturfenomenoj ( ne nur vento, pluvo, tondro ktp. sed ankaŭ fekundeco, kreskado, fruktado...).
Krome oni adoras ankaŭ mitologiajn diojn, ekzemple la Sundiinon, prapatrojn kaj homojn kiuj en artoj aŭ metioj, per virtoj aŭ heroaĵoj, elstare kontribuis al la evoluo de la kulturo. Apud ŝintoo oni uzas ankaŭ la samsignifan vorton ŝintoismo. La templo Itsukushima staras sur fostoj super la akvo antaŭ la insulo. Tial ĝi ŝajnas ŝvebi, kio plifortigas la impreson de sankteco.
Laŭ T. Nakamura Enciklopedieto Japana
|
|
Belartaj Konkursoj
|
|
Denove sukcesa en Belartaj Konkursoj estis Lena Karpunina kiu per la rakonto "La botoj" gajnis la duan premion en la branĉo prozo. La unuan premion la ĵurio aljuĝis al Tim Westover el Usono pro "Ruĝvela ŝipo". La trian premion ricevis la svedo Sten Johansson pro "Frotvundo". Partoprenis 24 verkoj de 13 aŭtoroj el 11 landoj.
Jam pli frue en tiu ĉi jaro aperis la dua rakonto-kolekto de Karpunina sub la titolo "Neokazinta amo".
Do gratulon kaj ĉiam fekundan plumon ankaŭ estonte!
|
|
Ino Kolbe rememoras
|
|
- Artikolego kaj la sekvo -
Ino Kolbe (* 1914) el Leipzig, la filino de Reinhold Voigt (1885-1969), kiu en 1911 fondis la Germanan Laboristan Esperanto-Asocion (GLEA) en Leipzig, estas verŝajne la sola ankoraŭ vivanta veteranino de GLEA.
En 1996 ŝi publikigis en la germana lingvo libron pri GLEA kaj poste manuskripte sian biografion. Ekde tiam ŝi kelkfoje aperis en regionaj gazetoj, estis intervjuita de lokaj radio-stacioj kaj de la saksa kaj tutgermana televidostacioj. Ŝia vivo kaj elementoj de la historio de Esperanto (aparte GLEA) estis temo de simpatia grandformata ilustrita artikolego. Ĝi aperis en "Der Tagesspiegel" (29-a de julio 2007, paĝo 7) kaj rezultigis inviton al "Kreativhaus", multkultura centro en la mezo de Berlin (regiono Fischer-Insel).
La aranĝo okazis posttagmeze, la 22 an de septembro 2007. Laŭ la demandoj kaj instigo de la diskutgvidanto, s-ro Axel Klappoth, Ino Kolbe suverene kaj vigle respondis demandojn, rememoris pri historiaj epizodoj, ne forgesis la precizajn datojn, kaj prezentis al la 25 ĉeestantaj gastoj, kiom Esperanto kaj ŝia multflanka agado tenas vigla la spiriton; en aĝo de 83 jaroj ŝi vizitadis komputilan kurson (!) kaj aktuale frekventas sporto-studion (Fitness-Center).
La iama profesia korektistino de Brockhaus-eldonejo Leipzig korektis pli ol 40 esperantajn kaj germanajn publicaĵojn pri Esperanto-temoj.
La diskutgvidanto kaj la ĉeestantoj zorgis pri tio, ke ankaŭ la nuntempo kaj estonteco de Esperanto estis temo. Ekspozicio kun materialo parte historia, parte nuntempa, ilustris la impresan posttagmezon.
La libro de Ino Kolbe ("Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig [Westsachsen]", Leipzig 1996, 64+135 p. + fotoj kaj dokumentoj) ankoraŭ haveblas kontraŭ 5 EUR ĉe
Detlev Blanke dblanke.gil@snafu.de
|
|
Libro pri lingvo-politiko kaj lingvo-kulturo
|
|
pritraktas ankaŭ Esperanton
En aŭgusto 2007 en prestiĝa eldonejo aperis jena verko:
Detlev Blanke/Jürgen Scharnhorst (Eld.): Sprachenpolitik und Sprachkultur. Frankfurt/Main - Berlin - Bern - Brŭelles - New York - Oxford - Wien: Peter Lang.
Internationaler Verlag der Wissenschaften, 280 p. (kun tabeloj, grafikaĵoj kaj unu lingva mapo), ISBN 978-3-631-55592-7
La libro pritraktas lingvo-politikajn problemojn de jenaj lingvoj: franca, hispana, itala (ĉiujn tri traktas prof. Johannes Klare), nederlanda (Wim Jansen), ĉeĥa (d-ro Vít Dovalil), la angla en Germanio (d-ro Rudolf-Josef Fischer), la angla kompare al Esperanto (d-rino Sabine Fiedler) kaj Esperanto (d-ro Detlev Blanke) Krome enestas kontribuoj de prof. Gerhard Stickel (iama prezidanto de la Instituto por Germana Lingvo, Mannheim) pri eŭropa lingvo-politiko kaj de d-ro Jürgen Scharnhorst pri lingvo-kulturo.
Pri Esperanto temas jenaj du ĉapitroj:
Sabine Fiedler: Lingua-franca-Kommunikation: Eine verglei-chende Studie Englisch-Esperanto.
Detlev Blanke: Sprachenpolitische Aspekte internationaler Plan-sprachen - Unter besonderer Berücksichtigung des Esperanto (kun jenaj aldonaĵoj: Unesko-Rezolucio pri Esperanto de 1985 [Sofio], Konkluda Dokumento de la IV-a Nitobe-Simpozio en Vilno 2005 en la germana kun paralela teksto en Esperanto).
Krom la du menciitaj aŭtoroj ankaŭ Rudolf Fischer kaj Wim Jansen estas esperantistoj; Jürgen Scharnhorst, konata lingvisto, estas simpatianto de Esperanto.
La libro estas mendebla en ĉiu librovendejo. La konata eldonejo jam publikigis kelkajn librojn pri interlingvistikaj temoj kaj Esperanto (vidu www.peterlang.de, serĉu "Interlinguistik", "Esperanto")
Al interesatoj mi pretas sendi la du artikolojn pri Esperanto.
Detlev Blanke
|
|
Invito al Finsterwalde
|
|
La 6-an de oktobro je la dekdua horo en la restoracio Jeverstübchen, Langer Damm 13 en Finsterwalde post komuna manĝo okazos estrarkunsido de EABB / ELB.
Bonvenaj estos ĉiuj Esperanto-amikoj, ne nur estraranoj. Kontribuu per proponoj, kritikoj, informiĝu pri aktualaĵoj kaj / aŭ kunĝuu malgrandan kadran programon! Ni rigardos la urbon kaj estintan subĉielan karbominejon.
Oni antaŭvidas ĉeeston de italaj gastoj.
|
|
Mesaĝo el Irano
|
|
Mi estas irana esperantisto kaj deziras korespondi kun germanaj esperantistoj pri jenaj temoj:
libroj, etnologio, vojaĝoj, klasika muziko, arto kaj ...
Mia retpoŝta addreso estas
noei_hassan@yahoo.com Hassan Noei Book shop Heidemarie Namajoo Str. Rasht
Gillan
|
|