Esperanto-Kurs, Esperanto en dialogo, Lektion 6
Startseite     Lektion 5     Lektion 6     Übersetzungen zu Lektion 6     Grammatik zu Lektion 6     Lektion 7

Esperanto en dialogo

Lektion 6 / leciono ses


Die allgemeine Grammatik haben Sie in den ersten fünf Lektionen gelernt. Jetzt fehlen noch eine Reihe von wichtigen weiteren Affixen (im Esperanto: Bildungswörtern) und Funktionswörtern (Präpositionen, Konjunktionen, Tabellwörtern, usw.)

Da heutzutage besonders viele Studenten Esperanto lernen, ist es nicht verwunderlich, dass in dieser Lektion einiges aus dem Studentenalltag vorkommt.

Außerdem brauchen Sie Internet-Fachwörter, um im Netz mit anderen Esperanto-Lernenden und -Sprechenden zu plaudern. Ein Chat heißt z.B. "babilejo" (wörtlich: 'Plauderort').


<1.0> El mia vivo kiel studento

<1.1>
Saluton! Mia nomo estas Birgit. Hodiaŭ mi volas paroli al vi pri mia vivo kiel studento.
Mi havas familion, unu fraton kaj unu fratinon, sed ni loĝas dise.
Mi studas en la universitato de malproksima urbo.

<1.2> <-ad->
Kvankam mi ne krome laboras, mi havas sufiĉan monon por vivi, ĉar miaj gepatroj pagadas mian studon.

<1.3>
"Labori" signifas tie ĉi: "labori per la manoj", "permane labori", "manlabori", ĉar mi jes ja laboras:
Mi estas studento, do, mi laboras ja per la kapo.

<1.4> <-ik->
Mia ĉefa fako estas lingviko, ĉar mi volas iĝi lingvisto. Krome mi studas la Germanan kaj la Francan lingvojn.
Mi estas nun en la sepa semestro. La antaŭ-ekzamenon mi jam trapasis sukcese.

<1.5>
Ordinara labortago de mi pasas jene:
Matene, je la sepa horo, mia vekhorloĝo vekas min, frue, tro frue, pensas mi ĉiam.
Mi matenmanĝas nur malmulte, kutime nur iom da pano, kaj trinkas du tasojn da kafo.
Antaŭ ol forlasi la domon, mi kunpakas miajn kajerojn kaj librojn. Poste mi prenas mian biciklon kaj biciklas al lekciejo.

<1.6>
Kelkaj lekcioj estas tre interesaj, aliaj foje tro malfacilaj. Studi ne ĉiam estas plezuro, tion mi devas konfesi.
Dum la tagmeza paŭzo mi kutime restas en la universitato kaj tagmanĝas en la studenta manĝejo.

<1.7> <-end-> <-op-> <-um->
Posttagmeze mi prenas la liston kun farendaĵoj.
Unue mi iras al la universitata biblioteko por kolekti la legendajn librojn kaj kopias artikolojn.
Poste ni studentoj sidas ofte duopetriope kune por cerbumi pri iuj specialaĵoj el la lekcioj.

<1.8>
Fine mi iras hejmen por plulegi aŭ tajpi iom, antaŭ ol vespermanĝi.
Vespere mi devas ofte ankoraŭ multe lerni kaj skribi, foje ĝis malfrue en la nokto, ĉirkaŭ noktomezo.

Do, tia estas mia ĉiutago.


<2.0>
Demandu alian personon per la subaj demandoj:

<2.1>
Kio Birgit estas?

Ĉu la loĝ-urbo estas proksima?

Kiom da gefratoj havas ŝi?

La kioma infano estas ŝi laŭ-aĝe?

Ĉu ŝi havas sufiĉe da mono?

<2.2>
Kiun ĉefan fakon Birgit studas?

Kio ŝi nome volas iĝi?

En la kioma semestro estas ŝi?

Ĉu ŝi jam pasis tra la ekzameno?

<2.3>
Kio vekas la studentinon kutime?

Ĉu estas tiam matene, tagmezeposttagmeze?

Je la kioma horo la vekhorloĝo vekas Birgit?

Ĉu ŝi pensas, ke la horloĝo vekas ŝin je ĝusta tempo?

Kiom manĝas Birgit matene?

Kiom da tasoj de kafo trinkas Birgit?

<2.4>
Ĉu vi konas ŝian labortagon?

Per kio ŝi veturas al la lekcioj?

Kiaj estas la lekcioj foje?

Kion ŝi faras dum la tagmeza paŭzo?

Ĉu Birgit fine de la tago havas liberan vesperon?


<3.0> Konstruu demandon el la vortoj en la subaj linioj, kaj alia persono respondu ĝin:

<3.1> (Birgit, havi, profesio)

<3.2> (kial, havi, kromlaboro)

<3.3> (personoj, familio)

<3.4> (kiam, horloĝo, veki, Birgit)

<3.5> (manĝi)

<3.6> (tiam fari)

<3.7> (fakoj, studi)

<3.8> (kia, lekcio, universitato)

<3.9> (Birgit, tagmezo)


<4.0>
Demandu nun alian personon pri ties vivo: (Reagu al la respondo foje ŝerce per: "Domaĝe!")

<4.1>
Kiom da jaroj vi havas?

Ĉu vi flue parolas Esperanton?

Ĉu vi kutime estas ĝustatempa?

<4.2>
Je kioma horo vi vespere enlitiĝas?

Dum kiom da horoj vi dormas nokte?

Ĉu vi ŝatas legadi en la lito?

<4.3> <Satzattribut>
Ĉu vi manĝas viandon aŭ ĉu vi estas vegetarano?

Ĉu vi havadas margarinon anstataŭ butero sur via pano?

Ĉu vi ŝatas trinki kafon aŭ ĉu vi pli ŝatas teon?

Ĉu vi trinkas vian kafon nigra
aŭ ĉu vi prenas laktonsukeron por via kafo?

Ĉu vi trinkas vian teon dolĉasen sukero?

Ĉu vi ŝatas vinon pli ol bieron

<4.4>
Kion vi faras ekster via labortempo?

Ĉu la vivo estas por vi plezuro, eble malgraŭ kelkaj malbonaĵoj?


<5.0> Kiel tekstu la subaj frazoj komplete?

<5.1> Hieraŭ mi kuŝ... en mia lito kaj dorm..., kiam mult... tro fru... vekis mi... mia vekhorloĝo.

<5.2> Mi povis ankoraŭ long... pludormadi, sed ankaŭ studento estu ĝustatemp... .

<5.3> Tial mi ellitiĝis, vestis mi... kaj komencis matenmanĝ... .

<5.4> Mia matenmanĝo estis tre malriĉ... :

<5.5> Mi trinkis nur unu taso... da kafo... kaj manĝis iom da pano... sen buter... .

<5.6> Kelkaj el mia... kajero... kuŝis sur la tablo, sed kelk... alia... ankaŭ sur divers... seĝo... .

<5.7> Mi prenis la kajero... kaj miaj... libro... kaj iris el la ĉambro... ekster la domo... al mia... bicikl... .

<5.8> Sed ĝi est... difekt... .

<5.9> Mi tre malĝoj...is kaj pensis: "Tia bicikl...o! Mi est... vera malbonŝanc...o."

<5.10> Do, mi iris pied... al la universitato.

<5.11> En ties ĉefa domo estas la lekci...oj, en kiu... mi havas mia... lekcio... .

<5.12> Unue mi salutis miaj... kunstudento... .

<5.13> Post... mi aŭdis, kio... la lekciisto dir... al ni... .

<5.14> Tiu ĉi diris, ke ŝi baldaŭ ekzamen... ni... .

<5.15> Tio estis ŝoko...!

<5.16> Tial mi hodiaŭ komencis tre mult... studad... .

<5.17> Sed mi timas, ke malgraŭ tio... jam pov... est... tro malfru... .

<5.18> Ho, kial mi ne pli frue komenc... lerni?

<5.19> Ĉiam mi estas malĝustatemp...o!


<6.0> Klarigu jenajn vortojn per uzo en kompleta frazo:

<6.1> proksimulo (homo, proksima)

<6.2> urbano (homo, loĝi, urbo)

<6.3> lekciejo (ejo, aŭdi, lekcio)

<6.4> noktomezo (horo, mezo, nokto)

<6.5> geedziĝi (iĝi, edzo, edzino)

<6.6> senŝuulo (homo, sen, ŝuo)

<6.7> dormejo (ĉambro, dormi)

<6.8> paŭzeto (mallonga, tempo, ne, fari)

<6.9> vegetarano (homo, manĝi, viando)

<6.10> tasotenilo (ilo, per, oni, teni, taso)

<6.11> poste-ulo (homo, veni, post, oni)

<6.12> Kiomas? (kioma, horo)

<6.13> longharulineto (malgranda, virino, kun, longa, haro)

<6.14> pensadi (longa, aŭ, intensa)

<6.15> manĝemulo (homo, kutimi, multege, manĝi)

<6.16> malĝustatempemulo (homo, kutimi, ne, ĝusta, tempo)

<6.17> homaro (ĉiuj, homo, tero)

<6.18> scivolema (ema, voli, scii)


<7.0> Temo:
Kion Birgit faras dum sia libertempo

<7.1>
Birgit havas ankaŭ plurajn hobiojn.
Unu ligas ŝin kun ŝia profesio:
Ŝi helpas produkti specialajn universitatajn paĝojn en la Interreto.

<7.2> <-ec->
Temas pri scienca bulteno por studentoj de lingviko.
Por tio laboras pluraj redaktistoj, kies kunsidojn prezidas ĉefredaktisto.
Klare, ke Birgit ne estas la respondeca ĉefo, nur ordinara membro.

<7.3>
Jen kaj jen ŝi intervjuas aliajn studentojn.
Krome ŝi en skatolo kolektas kelkajn artikolojn el gazetoj kaj raportas pri ili en la scienca studenta bulteno.
Se studento, kiu legis ĝin, volas havi paperan version de certa numero, li povas elpresi ĝin el la Interreto.

<7.4> <Bindestrich>
Dum sia cetera libertempo ŝi ŝatas, kaj aŭskulti muzik-diskojn per poŝ-diskilo, kaj rigardi film-kasedojn,
foje ĝis malfrue en la nokto.
Volonte ŝi jen kaj jen ankaŭ iras al la teatrejo aŭ rigardas filmon en kinejo.
Precipe plaĉas al ŝi modernaj Francaj filmoj.
Plie ŝi ŝatas foti, sed ŝi ne estas vera artisto.
Nur sporto ne donas al ŝi plezuron.


<8.0>
Mariŝa, kisu min (Slovaka popolkanto)

<8.1>
1. ./. Ĉiuj knaboj kaj knabinoj amas sin,
nur neniu junuleto amas min. ./.

<8.2>
(rekantaĵo:)
./. Mariŝa, kisu min,
sen peto al patrin',
ŝi juna same faris,
pri kisoj ne avaris. ./.

<8.3> <-nj->
2. ./. Batas panjo, batas panjo, batas min,
ĉar mi amas, ĉar mi kisas, knabo, vin. ./.

<8.4>
3. ./. Sidas panjo, sidas panjo, sur kortet',
dum mi estas en kamero kun knabet'. ./.

<8.5>
fonto:
http://www.angelfire.com/ok/stenjo/maris3.html

<8.6>
Ludu la kanton nun kiel skeĉon.
(Se vi ne havas kunlernantojn: Domaĝe! Tiam vi povas nur legi la tekston.)

<8.7>
Mariŝa: Ho, neniu amas min. Ĉiuj miaj amikinoj havas amikon, kun kiu ili interkisas.
Nur mi konas neniun, kiu volas min kiel amikinon.
Sed ... ĉu tie ne venas beleta junulo?

Knabo (venas):
Saluton, Mariŝa. Ho, kiom bela vi estas!
Plaĉas al mi via vizaĝo. Mi pensas, ke mi amas vin.
Mi volas esti kun vi, mi volas resti kun vi, kaj kisi vin, kisi vian belegan vizaĝon, jes, kisadi, kisegi ĝin.

La aŭskultantoj kantas:
Mariŝa, kisu lin, / sen peto al patrin'.
Ŝi juna same faris, / pri kisoj ne avaris.

<8.8>
Mariŝa: (ne scias, kion fari)
(al la aŭskultantaro): Kion? Ĉu mi tuj kisu tiun knabon? Mi ne scias.
(al la knabo) Saluton, knabo mia. Dankon, ke vi diras, ke mi estas bela.
Sed tio estas tro, mi ne estas bela, eble beleta, jes, eble iom beleta.
Kaj ĉu tuj kisi min? Mi ne scias. Jen prenu unue mian manon. Ĉu tio ne sufiĉas?

Knabo (prenas ŝian manon kaj ekkisas ĝin):
Ho, mia kor'! Kia mano!
(Rigardas la manon pli proksime, mallaŭte al si)
Kia mano!!! Mi povas legi la monolinion. Ŝi ricevos multan monon. Nun mi pli amas ŝin!
(Laŭte al Mariŝa) Ne, la mono - mi volis diri: la mano ne sufiĉas al mi, mi volas vin tuta, sed unue mi volegas kisi vin!

La aŭskultantoj ripetas: Mariŝa, kisu lin ...

<8.9>
Panjo (alvenas, ekvidas ilin kaj ekkrias):
Ho, kion mi vidas? Li volas kisi Mariŝan. Tio ne eblas.
(al la knabo) For vian manon de mia filino!
(al la aŭskultantaro) Ho, mi konas la junajn virojn. Unue oni interkisas kaj poste oni havas la problemojn:
Neniun monon, neniun domon, neniun komputilon, sed bebon!

Knabo (kun timo): Kia ebla bopatrino!
Panjo (al Mariŝa):
Unu aferon mi diras al vi: Vi ne kisos tiun knabon ĉi tie, aŭ mi batos vin, ĉu vi komprenas?
(Ŝi foriras kaj restas dekstre, kie ŝi laboras en la korto)

<8.10> <-ĉj->
Mariŝa (al la knabo):
Mi ne komprenas panjon. Kiam ŝi estis juna, ŝi tute ne estis avara pri kisoj kaj multe kisadis la knabojn.
Mi scias tion de mia paĉjo.
Sed kion fari? Se ŝi diras, ke ŝi batos min, ŝi ankaŭ certe faros tion.

La aŭskultantoj kantas: Mariŝa, kisu lin ...
dum la knabo kantas: Mariŝa, kisu min ...

<8.11>
Knabo:
Sed ŝi diris, ke mi ne kisu vin ĉi tie. Ĉu ni ne povas iri en la domon por interkisi?
Mariŝa:
Bonege! Tio estas la solvo. Venu kun mi en mian kameron.
(Mariŝa kaj la knabo iras maldekstren)
Mariŝa (ridas):
Panjo estas nun en la korto, dum la knabo kaj mi estas en mia kamero kaj interkisas.
(Ŝi kaj la knabo ridas kaj ili forte interkisas.)

La aŭskultantoj kantas: Mariŝa, kisu lin ...

(Fino)


<9.0> Demandu aliajn pri la temo: Kion vi faras en via libertempo?
Se vi ne scias vorton, rigardu en vortaron.
En la Interreto estas ekzemple la Reta Vortaro. La ret-adreso estas: http://www.reta-vortaro.de/revo/

<9.1> Kiujn hobiojn vi havas?

<9.2> Kies muzikon vi ŝatas aŭskulti?

<9.3> Ĉu vi foje fotas per poŝ-fotilo?

<9.4> Kiom da sportejoj estas en via urbo?

<9.5> Ĉu vin interesas la foto-arto?

<9.6> Kiom ofte en la jaro vi iras al teatro?

<9.7> Kiaj filmoj plaĉas al vi?

<9.8> Kiam vi uzas poŝdiskilon?

<9.9> Kiun sporton vi ŝatas dum via libertempo?

<9.10> Kiel ofte vi sportas, ĉu ĉiutage?

<9.11> Ĉu vi emus kunludi en popola teatro?

<9.12> Kiun popolan arton vi konas?

<9.13> Kiom da muzik-diskoj vi havas?

<9.14> Kiujn filmkasedojn vi havas?

<9.15> Ĉu vi emus ankaŭ mem skribi libron?

<9.16> Kiun muzikiston vi ŝatas?

<9.17> Kiun muzikilon vi ludas?

<9.18> Kiel ofte vi aliras la Interreton?

<9.19> Kiuj paĝoj en la Interreto vin plej interesas?

<9.20> Por kiu gazeto aŭ bulteno vi jam skribis artikolon?

<9.21> Kiam vi skribas ankoraŭ permane?

<9.22> Kial vi lernas Esperanton?


<10.0>
Temo: Kiel oni salutas kiam dum la tago

Legu jenan tekston. Ĉu vi komprenas ĉion?

<10.1>
Kiel oni salutas matene? Kion oni diras?
Oni diras "Bonan matenon!"
Tio estas mallonga formo de "Mi deziras al vi bonan matenon!"

<10.2>
Kaj ĝis kiu horo oni diras "Bonan matenon!" kutime?
"Bonan matenon!" oni kutime diras ĝis la dek-dua horo, do, ĝis la tagmezo.

<10.3>
Kaj kion oni diras kutime post la tagmezo?
Post la tagmezo oni kutime diras "Bonan tagon!"

<10.4>
Kaj ĝis kiam oni diras "Bonan tagon!"?
"Bonan tagon!" oni kutime diras ĝis la dek-oka horo.

<10.5>
Kaj kion oni kutime diras poste?
Post la dek-oka horo oni kutime diras "Bonan vesperon!"

<10.6>
Kaj ĉu oni diras "Bonan vesperon!" ĝis la dudek-kvara horo, do, ĝis la noktomezo?
Jes, se oni ne iras en la liton ĝis tiam.
Nome, kiam oni volas dormi, oni diras "Bonan nokton!"

<10.7>
Kaj kion oni diras ekde la dudek-kvara horo? Ĉu "Bonan matenon?"
Tion mi ne scias, mi ĉiam dormas tiam. (ridas)

<11.0>
Titolo: Birgit korespondas en la Interreto

<11.1>
Birgit eksidas antaŭ la ekrano de la komputilo kaj ekigas programon por korespondado per retpoŝto.

<11.2>
Ŝi tajpas per la klavaro jenan retmesaĝon al sia amikino Anjo:

-------------------------------------------------------

<11.3>
Saluton, Anjo!
Mi dankas pro via lasta letero
kaj petas pardonon, ke mi tiel longe ne plu skribis,
sed mi ne plu memoris vian ret-adreson.

<11.4>
Krome mia retpoŝta kesto estis plena, eĉ plen-plena, bedaŭrinde ĉefe de trudmesaĝoj.

<11.5>
Mi havis ankaŭ problemon, eniri la babilejon de "www.lernu.net".
Mi ne ofte estas tie kaj ne plu memoris mian pasvorton.
Mi daŭre forgesas tiajn informojn.

<11.6>
Fine mi nun aktualigis mian retpaĝaron, precipe la ĉefpaĝon.

<11.7>
Vi volis ricevi bildon de mi. Mi ne havas belan koloran, sed nur nigra-blankan.
Mi skanis ĝin kaj jen sendas ĝin kiel alkroĉaĵon en la alkroĉejo.
Bv. elŝuti ĝin.

<11.8>
Atentu, kiam vi respondas, ke la temlinio de via mesaĝo ne restu malplena; alikaze mia trudmesaĝa filtrilo eble forviŝos vian tutan retpoŝtaĵon.

<11.9>
Mi devas nun ankoraŭ skribi tekston por la studenta forumo en la reto.
Do, korajn salutojn,
Birgit


<12.0>
Demandu kaj alia persono respondu:

<12.1>
Estas nun la 10a horo. Kion vi tiam kutime diras al alia persono?

<12.2>
Estas nun la 14a horo. Kion vi tiam kutime diras al alia persono?

<12.3>
Estas nun la 19a horo. Kion vi tiam kutime diras al alia persono?

<12.4>
Estas nun la 22a horo. Kion vi tiam kutime diras al alia persono?

<12.5>
Estas nun la 8a horo. Kion vi tiam kutime diras al alia persono?

<12.6>
Estas nun la 23a horo kaj vi iras dormi. Kion vi deziras?

<12.7>
Kiu estas la longa formo de: "Bonan matenon"! / "Bonan tagon!" / "Bonan vesperon!" / "Bonan nokton!" ?

<12.8>
Kiu estas la longa formo de: "Saluton!" / "Dankon!" / "Gratulon"! "Sanon!" ?

Formu pliajn similajn demandojn!

<13.0>
Interparolo: Legi ne estas laboro

<13.1>
Bonan tagon! Ĉu vi jam bone parolas Esperanton?
Bonan tagon! Ne bone, sed mi jam sukcese trapasis la unuajn lecionojn.
Ho, vi tamen jam flue parolas! Kaj kiu estas via profesio?
Mi estas studento.

<13.2>
Do, vi ne laboras. Bonŝanculo!
Mi jes ja laboras. Ĉu vi konas la vivon de studento?
Mi pensas, ke jes. Studentoj havas bonan vivon.
De kio vi scias tion?
Aŭskultu: Matene, kiam mi veturas al mia laborejo, mi vidas neniun studenton.
Ĉar ili estas en lekciejo kaj aŭskultas lekciojn.
Tio povas esti. Sed mi pensas, ke ili ankoraŭ dormas.
Kaj ĉu tio estas ĉio, kion vi scias pri la vivo de studento?
Ne, aŭskultu plu: Kiam mi veturas hejmen, posttagmeze, mi vidas multajn studentojn.
Bone, kaj kion ili faras?
Ili sidas proksime al la universitato kaj legas librojn, neniu el ili laboras.
Kaj kiu estas via profesio?

<13.3>
Mi estas redaktisto de gazeto.
Ho, bone. Kaj ĉu vi skribas la tutan tagon?
Ne, mi devas legi, multe legi.
Same kiel la studentoj. Do, vi ne laboras. Bonŝanculo!
Kion? Ho, mi komprenas. Tio estas ĝusta. Mi pensas, ke mi devas peti al vi pardonon.
Mi pardonas vin, estas jam en ordo.

Kaj nun ludu la interparolon mem!


Für das Sprachexamen auf dem Niveau B1 müssen Sie 15 Themen aus dem Alltag beherrschen und darüber reden bzw. einen kleinen Aufsatz schreiben können. Da die benötigten Wörter (Berufe, usw.) sehr individuell ausfallen, kann ein Lehrbuch nicht sämtliche Situationen berücksichtigen. Die in den folgenden Lektionen behandelten 15 Themen sind daher als Beispiele anzusehen. Überlegen Sie im Einzelfall, was bei Ihnen anders ist. Suchen Sie sich die von Ihnen benötigten speziellen Vokabeln aus einem Wörterbuch zusammen und verfassen Sie daraus Ihren Prüfungsdialog bzw. Ihren Aufsatz. Beachten Sie, dass Sie in einer Prüfung keine allzu persönlichen Dinge beantworten müssen; Sie können also auch beliebig von der Wahrheit abweichen. Es geht ja darum, Ihre Redegewandtheit zu überprüfen, nicht darum, Sie auszuhorchen.

<14.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 1: Personaj kaj familiaj indikoj

Lernu la necesajn novajn vortojn.
Poste kompletigu la ekzemplan dialogon per viaj personaj indikoj.

<14.1>
Bonan tagon, mi estas Maria Majer, la ekzamenanto.
Ĉu vi povas prezenti vin?
Volonte. Mia nomo estas ... .
{Wohnort, Alter}

Kaj ĉu vi havas familion?
Jes, ...
{Eltern, Geschwister, Großeltern}

Ĉu vi loĝas kun via familio?
Ne, ...
{Familie in einer anderen Stadt, weit/nicht weit}

Ĉu vi estas edz{in}o?
Ne, sed mi havas kor-amik{in}on (= feste Beziehung). {Wohnen aber nicht zusammen} /
Ne, mi vivas sola.

<14.2>
Kiun profesion vi havas?
Mi estas bibliotekisto en la universitato.
(Schlagen Sie Ihren Beruf in einem Wörterbuch nach.)

Bone. Ĉu vi volonte laboras?
{Meistens interessant, mal auch schwierig generell Arbeit Lebensfreude, liebe Bücher}

Kaj kion faras viaj gepatroj?
{Vater Lehrer, Mutter Ärztin, hat Berufspause und erzieht die jüngeren Geschwister des Prüflings}
(Überlegen Sie, was Sie antworten könnten!)

<14.3>
Ĉu vi foje havas feston en la familio?
 
Nu, jes. Necesaj novaj vortoj:
{Hochzeit von Onkel und Tante, Sommerfest der ganzen Familie, Weihnachten} Kristnasko

Ĉu via familio konas certajn tradiciojn?
 
Ne multajn.
{Am Muttertag kommen alle Kinder. Patrino-tago
Am Geburtstag, da ruft man an. naskiĝtago
Beim Sommerfest und an Weihnachten ist es ebenfalls Tradition, dass die ganze Familie zusammenkommt.}

Via raporto estis tre interesa. Koran dankon!
Ne dankinde. Mi tion volonte faris.

<15.0>
Ripetu jenajn afiksojn. Kontrolu, ĉu vi memoras kaj komprenas ĉiujn:
10 Prefiksoj:
bo-, ĉef-, dis-, ek-, fi-, ge-, mal-, mis-, pra-, re-
27 Sufiksoj:
-aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, -ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -et-, -ig-, -iĝ-, -il-, -in-, -ind-, -ist-, -nj-, -obl-, -on-, -op-, -uj-, -ul-, -um-

Vi konas pli da vortoj ol vi scias. Enmetu afiksojn en jenajn frazojn kaj ripetu la frazojn en la Germana lingvo.

<15.1>
Homo, kiu laboras per aŭ por Esperanto, estas Esperant{?}o.

<15.2>
Membro en Esperanto-kurso estas kurs{?}o, kaj la aliaj estas liaj samkurs{?}oj.

<15.3>
En granda domo povas esti pluraj loĝ{?}oj.

<15.4>
Gepatroj nur malfacile alkutim{?}as al la longa telefon{?}o de siaj {?}filoj.

<15.5>
Kiam oni komencas sidi, oni {?}sidas.

<15.6>
Zamenhof kurac{?}is multajn homojn. Komence li estis ĝenerala kurac{?}o, poste, pli speciale, okul{?}o.

<15.7>
Por pli bone povi teni varm{?}an tason en la mano, la taso havas kutime ten{?}on.

<15.8>
Tiu ĉi erar{?}o en mia teksto estas nur {?}tajp(aĵ)o.

<15.9>
Io legata estas leg{?}o, kaj io skribita estas skrib{?}o.

<15.10>
{?}donita feliĉo estas plur{?}a feliĉo.

<15.11>
La gepatroj de Ana vokas ŝin ĉiam nur A{?}o, dum Ana diras al ili "pa{?}o kaj pa{?}o".

<15.12>
Kiu ĉiam volas scii ĉiujn nov{?}ojn, estas tre scivol{?}a.

<15.13>
La aŭto veturis kun tro alta rapid{?}o.

<15.14>
La antaŭ-{?}oj de mia {?}familio ne estas miaj {?}-uloj.

<15.15>
Bonan tagon, {?}sinjoroj Majer! Pardonu, ke mi ne tuj {?}konis vin.

<15.16>
Mi ne dirus, ke tiu libro estas leg{?}a, sed ĝi certe estas leg{?}a.

<15.17>
Homo, kiu profesie veturas sur la maro, estas mar{?}o.

<15.18>
La vorto "kamarado" signifis origine "samkamer{?}"o aŭ "kamerkun{?}o".

<15.19>
Infano: "La supo ne bongustas. Mi ne volas manĝi ĝin."
Panjo: "{?}riĉaj infanoj en aliaj landoj ĝojus, se ili havus nur du{?}on de via supo."
Infano: "Mi ja same."

<15.20>
Mi demandis Katarinon, ĉu ŝi volas {?}i mia edz{?}o, sed tiu {?}ulino nur malbelsone rid{?}is.

<15.21>
Tiu teksto ne estas kompren{?}a, ĉu vi povas klar{?}i la enhavon al mi?

<15.22>
Afikso estas vort{?}o, sed manlibro kun fremdaj vortoj estas vort{?}o.

<15.23>
Por kelkaj aferoj ne estas kaŭzo, ili ŝajne de si mem ek{?}as.

<15.24>
Diri la literojn de vorto laŭvice, estas liter{?}i.

<15.25>
Oni montras malbonan edukon, kiam oni daŭre manĝ{?}as per la fingroj kaj ne per manĝ{?}oj.

<15.26>
Kie oni eniras, tie estas la enir{?}o; kie oni eliras, la elir{?}o.

<15.27>
Anstataŭ "Pollando" oni povas diri ankaŭ "Pol{?}o".

<15.28>
Per komputilo oni povas ankaŭ kalkuli, sed kutime sufiĉas poŝkalkul{?}o.

<15.29>
"Plulegi" signifas "daŭr{?}i la leg{?}on".

<15.30>
Instru{?}o de lern{?}o estas samtempe ankaŭ eduk{?}o.

<15.31>
Por paŭzi mi volonte trinkas kafon en kaf{?}o.

<15.32>
Nia aŭto estas granda, ni sidis iam dek{?}e en ĝi.
Tio estas nekred{?}a, vi tro{?}as.

<15.33>
La redakt{?}oj laboras en la redakt{?}o.

<15.34>
Ĝenerale oni ne plu uzas ordinaran tajp{?}on, sed komputilan pres{?}on.

<15.35>
Sport{?}ojn ofte pridemandas intervju{?}o kun fot{?}o.

<15.36>
La granda strato, kiu iras meze tra la urbo, nomiĝas {?}strato.

<15.37>
Kiam oni foriras, oni diras "Ĝis {?}vido!".

<15.38>
Post kiam oni studis mult{?}e da jaroj, oni trapasas ekzamenon kaj {?}as scienc{?}o.

<15.39>
Avar{?}o ne prunte donas monon eĉ al sia proksim{?}o.

<15.40>
La laŭtparol{?}o en la teatr{?}o komunikis, ke la homoj povas {?}paŭzi.

Nun diru unu vorton kun afikso al alia kursano kaj tiu formu kompletan frazon, en kiu aperu via vorto.


<16.0> Intervjuo

<16.1>
Intervjuisto: Bonan matenon, sinjoro. Mia nomo estas Karlo Pridemandema. Mi volas intervjui vin, ĉu en ordo?
Studento: Bonan matenon, sinjoro Pridemandema. Jes, tio estas en ordo.

<16.2>
Bone, dankon. Ĉu vi povas diri, kiel vi nomiĝas kaj kion vi faras ĉi tie?
Jes, mi estas Ivo Scionto, kaj mi legas libron.

<16.3>
S-ro Scionto, legi libron kutime estas hobio. Ĉu vi havas nun libertempon?
Ne, mi estas studento kaj legi libron signifas por mi studi.

<16.4>
Multaj homoj pensas, ke studentoj havas bonan vivon. Ili nur malofte laboras.
Tio ne estas ĝusta. Studi estas labori.

<16.5>
Se oni diras "labori", tiam la homoj kutime pensas pri manlaboro.
Studi certe ne estas manlaboro. Kiel vi povas klarigi, ke vi same laboras kiel ordinara laboristo?
La laboro de studento certe ne estas la sama kiel tiu de laboristo.
Studi signifas labori per la kapo, kaj vespere mi kutime estas sufiĉe malforta.

<16.6>
Sed studentoj ne produktas ion, ĉu ne?
Ankaŭ tio ne estas ĝusta. Per studo oni produktas scion en sia kapo,
kaj tiun scion oni post la ekzameno uzas por profesi-nivele, science labori.
Sen studentoj poste ne estas sciencistoj, kaj ekskluziva manlaboro ne sufiĉas.

<16.7>
Multaj homoj pensas, ke studentoj ne konas manlaboron.
Ankaŭ tio ne estas vera. Studento, kiu ne ricevas sufiĉe multan monon de la gepatroj,
devas ankaŭ manlabori por vivteni sin.

<16.8>
Bone, mi komprenas. Do, studentoj ne estas nur libertempuloj.
Certe ne.

<16.9>
Sinjoro Scionto, mi dankas vin, ke mi povis intervjui vin.
Mi ankaŭ dankas al vi, sinjoro Pridemandema.

Kaj nun ludu la intervjuon mem ...


<17.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 2: Hejmo kaj ĉirkaŭaĵo

Lernu la necesajn novajn vortojn.
Poste kompletigu la ekzemplan dialogon per viaj personaj indikoj.

<17.1>
Bonan vesperon, mia nomo estas Karlo Koro.

  {Begrüßung als Antwort, seinen Namen sagen}

Unue mi ŝatus scii, ĉu vi loĝas en domo aŭ en loĝejo?
 
  necesaj novaj vortoj:
{Haus der Eltern, eigenes Zimmer propra
oder eigenes Appartment / gemietete Wohnung / gemietetes Zimmer apartamento
im Souterrain / etaĝo, subter-etaĝo
im Keller / kelo
im Erdgeschoss / ter-etaĝo
im Dachgeschoss / tegmento, subtegmentejo
eines mehrstöckigen Hauses} plur-etaĝa

<17.2>
Bone, kaj kia estas la ĉirkaŭo?
 
  necesaj novaj vortoj:
{(un)ruhige(s) Viertel / Stadt / Dorf kvieta
viel/wenig Verkehr trafiko
helle/düstere Straßen hela
viele/wenige Bäume arbo
viele/wenige Grünanlagen verda, verdaĵejo
nah/weit Park zum Spazierengehen parko
  promeni
nah/weit Bushaltestelle buso
  halti, haltejo
nahe/weite Läden magazeno
(un)gemütliche Gaststätten / Kneipen} hejmeca
  gasto, gastejo
  trinkejo

<17.3>
Ĉu vi vespere ofte renkontiĝas kun amikoj?
 
  necesaj novaj vortoj:
{Ja, Gaststätte/Kneipe/Kino/Theater/Diskothek / teko, diskoteko
nein, keine Zeit, bis spät in die Nacht studieren}

<17.4>
Ĉu oni pli bone loĝas en luata loĝejo aŭ en studenta hejmo?
{Argumentoj por luata loĝejo:
  gasto povas tranokti
propraj necesejo kaj lavejo
argumentoj por ĉambro en studenta hejmo:
  pli malmultekosta
neniam sola / soleca
simpla loĝokontrakto
kann mit anderen Studenten desselben Faches zusammensitzen
und gemeinsam: über spezielle Probleme grübeln /
in der Studentenküche kochen und essen
alia alternativo:
  loĝokomunumo}

<17.5>
Bone, koran dankon pro viaj informoj.
Mi nun bone povas imagi vian loĝejon kaj ĝian ĉirkaŭon.
Ne dankinde. Estis por mi plezuro.
Ĝis revido, {nomo de la ekzamenito}!
Ĝis revido, sinjoro Koro!

<18.0>
Interparoloj. Post kiam vi legis la tekston, ludu la interparolon mem.

<18.1a>
Bonan tagon, Beate. {Wie} vi fartas?
Bonan tagon, Hugo. Mi fartas {ziemlich = genügend} bone, kaj kiel vi?

Dankon, ankaŭ mi sufiĉe bonfartas. Sed mi {muss} konfesi, ke mi estas tro {dick}.
Ĉu vere? Kaj {was} vi faras? Ĉu vi {treibst Sport} aŭ ĉu vi manĝas malpli?

Kaj, kaj. Mi multe {fahre Rad} kaj nur {wenig} manĝas.
Ne diru! {Vielleicht} sufiĉas, se vi nur {abends} ne manĝas ion.

Ne, mi ankaŭ malmulte {frühstücke}. Nur panon, kaj {außerdem} mi trinkas kafon.
Ĉu kafon? Tio ne {ist möglich}.

Ĉu vi pensas, ke mi pli bone {trinken soll} teon?
{Keineswegs = gar nicht}! Ankaŭ teon vi ne trinku.
{Also}, mi ne trinku ion kaj manĝu nur panon.
Panon! Ho, {gerade = ausgerechnet, genau} pano estas malbona, se vi ne volas resti dika.

Kio? Ĉu ne trinki, ne manĝi? Ĉu vi povas {erklären} al mi, kiel mi vivu tiel?
Vi ja ne diris, ke vi volas vivi. Vi diris, ke la {Haupt-}afero estas esti {dünn}.

<18.1b>
Bonan tagon, Hugo. Kiel vi {geht es}?
Bonan tagon, Beate. Mi fartas sufiĉe {gut}, kaj kiel vi?
Dankon, ankaŭ mi {genügend} bonfartas. Sed mi devas {gestehen}, ke mi estas tro dika.
{Wirklich}? Kaj kion vi faras? Ĉu vi sportas aŭ ĉu vi manĝas {weniger}?
{Sowohl als auch}. Mi multe biciklas kaj nur {wenig} manĝas.
{Sag bloß! = Sage [das] nicht}! Eble sufiĉas, {wenn} vi nur vespere ne manĝas ion.
Ne, mi ankaŭ malmulte {frühstücke}. Nur panon, kaj krome mi trinkas {Kaffee}.
{Kaffee}? Tio ne eblas.
Ĉu vi {denkst}, ke mi pli bone trinku teon?
Tute ne! Ankaŭ teon vi ne {sollst trinken}.
Do, mi ne trinku {irgendwas} kaj manĝu nur {Brot}.
Panon! Ho, ĝuste pano estas {schlecht}, se vi ne volas {bleiben} dika.
{Was}? Ĉu ne trinki, ne manĝi? Ĉu vi povas {erklären} al mi, {wie} mi vivu tiel?
Vi ja ne diris, ke vi volas {leben}. Vi diris, ke la {Hauptsache} estas esti {dünn}.

<18.2a>
Bonan tagon!
Bonan tagon ankaŭ al vi!
{Anscheinend} ni ankoraŭ ne konas nin. Mi estas Otto.
Bone, Otto, kaj mi estas Pascal.
De kie vi venas?
{Heute}?
Ne, mi {wollte} demandi, kie vi loĝas.
Ho, mi komprenas. Mi venas de Strasburgo, kaj de kie vi?
Mi venas de Essen.
Tiam vi estas {Deutscher}, ĉu ne?
Jes, kaj vi {Franzose}.
{Natürlich}. - Kion vi laboras? {Was = welcher} estas via profesio?
Mi estas studento de la {Universität} de Essen.
Studento, mi komprenas. Mi estas {Redakteur}.
{Entschuldigen Sie} la ŝercon: Redaktisto {beruflich} redaktas tekstojn, kiujn li ne komprenas, ĉu ne?
Mi {gern} reŝercas: Kaj studentoj profesie studas aferojn, {die} ili ne komprenas.
(Ili ridas)

<18.2b>
Bonan tagon!
Bonan tagon ankaŭ {Ihnen}!
Ŝajne ni ankoraŭ ne {kennen} nin. Mi estas Lara.
Bone, Lara, kaj mi estas Jacqueline.
{Woher} vi venas?
Ĉu hodiaŭ?
Ne, mi volis demandi, kie vi {wohnst}.
Ho, mi komprenas. Mi venas de Strasburgo, kaj de kie vi?
Mi venas de Essen.
Tiam vi estas {Deutsche}, ĉu ne?
Jes, kaj vi {Französin}.
Kompreneble. - {Was} vi laboras? Kiu estas via profesio?
Mi estas studento de la universitato de Essen.
Studento, mi komprenas. Mi estas {Redakteur}.
Pardonu la ŝercon: Redaktisto profesie {redigiert} tekstojn, kiujn li ne komprenas, ĉu ne?
Mi volonte {"scherze zurück"}: Kaj studentoj profesie studas {Sachen}, kiujn ili ne komprenas.
(Ili ridas)

<19.0>
Adiaŭa kanto
(Melodie: Auf Wiedersehen! Auf Wiedersehen!)
Esperanta versio: © Rudolf Fischer

Nun diru "Ĝis / revido!" ni!
Ne restu longe for!
Malĝoje vivos mi sen vi,
doloros mia kor'.

Ni diru "Ĝis / revido" nur!
Al vi konfesas mi:
Sen vi ne estos plu plezur'
ĝis la revid' kun vi!


Startseite     Lektion 5     Lektion 6     Übersetzungen zu Lektion 6     Grammatik zu Lektion 6     Lektion 7