Startseite     Lektion 3     Lektion 4     Übersetzungen zu Lektion 4     Grammatik zu Lektion 4     Lektion 5

Esperanto en dialogo

Lektion 4 / leciono kvar


In dieser Lektion lernen Sie die noch ausstehenden Laute des Esperanto kennen,
außerdem das Zahlensystem und einen weiteren großen Teil der Wortformen des Esperanto.


<1.0> Elparolo: <eŭ>
Kiel sonas kontraŭ eu

Man spricht einsilbig als e mit nachklingendem u aus (nicht wie dt. eu).
Unterscheiden Sie:

neŭtra ('unbestimmt', neŭ-tra: zweisilbig),
neŭtrala ('neutral',neŭ-tra-la: dreisilbig),
neutila ('unnütz', ne-u-ti-la: viersilbig),
neu ('verneine', ne-u: zweisilbig),
Eŭropo ('Europa', Eŭ-ro-po: dreisilbig).


Verwandtschaftsbezeichnungen:

Miaj parencoj

<1.1>
Frato de mia patro aŭ de mia patrino estas onklo de mi.
Filo de mia onklo estas kuzo de mi.
Mi havas dek gekuzojn.
Filo de mia frato aŭ de mia fratino estas nevo.
La patro de mia patro aŭ de mia patrino estas mia avo.
Filo de mia filo aŭ de mia filino estas nepo.


<1.2> <bo-> <pra->
La patro de mia edzo estas mia bopatro.
Frato de miaj avoj aŭ de miaj avinoj estas praonklo.
La gepatroj de miaj geavoj estas miaj prageavoj.
La gefiloj de miaj genepoj estas miaj pragenepoj.
La parencoj antaŭ miaj prageavoj estas miaj pra-uloj.
Mia amiko ne estas parenca al mi.
Mi havas entute 26 (dudek ses) parencojn.


<1.3> Vortoj, kiuj estas neŭtraj aŭ ne neŭtraj pri la sekso

Ankaŭ la vorton li oni uzas foje seksneŭtre:
Ekzemplo: se oni ne scias, ĉu parenco estas viro aŭ virino, oni diras li.
Parenco estas seksneŭtra vorto.

Uzu ankaŭ la vorton amiko seksneŭtre!

Ekzemple:
"Vi demandas, kiom da amikoj mi havas. Mi havas ok amikojn."

Oni nun ne scias, ĉu estas viroj aŭ virinoj.

La aliaj vortoj por parencoj sen -in- ne estas seksneŭtraj,
ili nomas ekskluzive virojn.
La formoj kun -in- nomas ekskluzive virinojn.

<2.0> <-u>
Formu novajn vortojn por parencoj:

<2.1> Fratino de unu el miaj gepatroj estas {?} de mi.

<2.2> La patrino de mia edzino estas mia {?}.

<2.3> Frato de mia edzino estas {?} de mi.

<2.4> La kvin gefiloj de mia fratino estas miaj {?}.

<2.5> La gepatroj de miaj gepatroj estas miaj {?}.

<2.6> La gepatroj de mia edzo estas miaj {?}.

<2.7> La naŭ gefiloj de miaj gefiloj estas miaj {?}.

<2.8> Filo de mia onklo estas {?} de mi.

<2.9> La patrino de mia patrino estas mia {?}.

<2.10> Filo de mia avino estas mia {?}{?} de mi.

<2.11> La gefratoj de mia frato estas: miaj {?} kaj miaj {?} kaj mi.

<2.12> Filino de mia avino estas mia {?}{?} de mi.

<2.13> Filino de miaj geonkloj estas {?}.

<2.14> La sep genevoj de mia onklo estas: miaj {?} kaj miaj {?} kaj mi.


<3.0> <-ind-> <plej> Elparolo: La sono <ej>
Respondu nun demandojn pri via familio!
Diru eble ŝerce: "Ho, bedaŭrinde jes / ne!" aŭ: "Bedaŭrinde mi (ne) estas / havas ...!"

<3.1>
Se vi studas,
ĉu vi loĝas ĉe via familio
aŭ en studenta hejmo
aŭ en privata ĉambro?

<3.2> Ĉu viaj geavoj vivas ankoraŭ?

<3.3> Kiom da gefratoj vi havas?

<3.4>
Se vi havas gefratojn,
ĉu vi estas la plej aĝa el viaj fratoj kaj fratinoj?

<3.5>
Mi ne scias vorton en Esperanto:
Kion oni diras por "filo de la onklo"?

<3.6> Ĉu vi estas edzo (aŭ edzino)?

<3.7>
Se vi estas edzo (aŭ edzino):
Ĉu via bofamilio estas malgranda?

<3.8> Ĉu vi konas bildon kun unu el viaj pra-uloj?

<3.9> Ĉu vi volas havi multajn genepojn?

<3.10>
Mi ne scias vorton en Esperanto:
Kion oni diras por "filino de siaj gefiloj"?

<3.11>
Ĉu vi volas diri al mi,
kiom da nevinoj vi havas?

<3.12> Ĉu "praonklino" estas la ĝusta vorto por "frato de la avino"?

<4.0> <Zahlen>
La sistemo de la nombroj en Esperanto

Nombroj estas gravaj. Ili servas por nombri, mezuri kaj kalkuli.

Ĉu vi volas lerni la Esperantan nombrosistemon?
Tiam legu sub <Zahlen> en la gramatiko.


<4.1>
Kaj nun bonvolu montri, kiel oni nombras en Esperanto:

1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10

Kaj nun legu ankaŭ aliajn formojn de la nombrovortoj:

1a leciono, 2a leciono, 3a leciono, ... kaj tiel plu

1e, 2e, 3e, ... k.t.p.

<4.2>
Legu tiujn nombrojn en Esperanto:
0
47
24
99
13
81
40
12
67
11

<4.3>
Kaj nun legu tiujn nombrojn en Esperanto:
100
247
324
999
613
781
940
512
167
111

<4.4>
Kaj nun uzu ankaŭ "mil" (1.000):

3.247
7.324
2.008
9.011
28.333
1.547
18.175
11.111
654.823

<4.5> <-as>
Nun vi kalkulu en Esperanto:

Kiom estas unu plus sep?
Kiom estas dek unu minus tri?
Kiom estas tri oble naŭ?
Kiom estas mil cent tri minus kvin?
Kiom estas dek oble cent?
Kiom estas minus ses plus ses?

Nun vi scias nombri kaj kalkuli en Esperanto.
Oni gratulu al vi!


<4.6>
Malgranda ŝerco

Unua persono:
Kiom da mono vi ricevas, se mi donas al vi naŭcent eŭrojn
kaj okdek ok cendojn plus dek kvin cendojn?

Dua persono:
Hm, multan monon, ĉu ne?


<5.0> <-is> <-os> (Pliaj tempoformoj en Esperanto.)

Kio okazis hieraŭ en la hejmo de gesinjoroj Majer.


<5.1>
Hieraŭ gesinjoroj Majer estis en la familia ĉambro.
Sinjorino Majer legis libron, sinjoro Majer legis gazeton.
Tiam, post longa tempo, venis ilia filo Bruno, kiu volis viziti ilin.
Li aspektis tute maleleganta.


<5.2>
Li estis sen ŝuoj, nur kun ĉemizo kaj pantalono,
kaj, kio estis la plej malbona afero, liaj haroj estis tiel longaj,
ke oni ne vidis lian vizaĝon.
Tial la gepatroj ne rekonis lin, kaj ili demandis:
Ĉu tiu senŝu-ulo tie fakte estas nia filo aŭ iu fremdulo?


<5.3>
Antaŭ unu tago Bruno estis en studenta hejmo kaj parolis kun alia studento,
kies nomo estis Udo.
Bruno diris al li: "Morgaŭ mi vizitos miajn gepatrojn."
Udoo respondis:
"Sed tiel, kiel vi nun aspektas, ili ne rekonos vin."
Bruno diris:
"Ba, ili jes rekonos min, ankaŭ se mi aspektas alie ol tiam,
kiam mi iris el la familia hejmo por studi tie ĉi."
Udo ridetis: "Mi ne estas certa, ke vi solvos tiun problemon. Sed ni vidos."


<6.0>
Ŝerca dialogo: Granda talento

<6.1>
Unua persono:
"Saluton, ĉu vi ..."
Dua persono:
"Ho, viaj manoj! Mi povas legi iliajn liniojn."

<6.2>
1a persono:
"Ĉu vi povas legi la liniojn de miaj manoj?"
2a persono:
"Jes, kompreneble, ĉi tiujn liniojn.
Vidu, jen via vivo-linio.
Tre longa. Tio signifas, ke vi longe vivos."

<6.3>
1a persono:
"Kompreneble mi ĝojas aŭdi tion, sed ..."
2a persono:
"Estas la vero, kredu min!
Kaj jen via koro-linio.
Vi havos bonŝancon en viaj amo-aferoj ..."

<6.4>
1a persono:
"Ĉu tio estas vera?
Ĉu vi povas vidi pli?"
2a persono:
"Ho jes, jen via mono-linio.
Vidu, vi baldaŭ ricevos monon ..."

<6.5>
1a persono:
"Kia bonŝanco!
Vi havas vere grandan talenton.
Gratulon!
Ĉu mi tiam povas peti vin,
prunte doni al mi cent eŭrojn?"

<7.0>
Indirekte Rede im Esperanto /
La tempo de la rekta parolo en Esperanto estas ankaŭ la tempo de la nerekta parolo.

Im Deutschen steht bei der indirekten Rede der Konjunktiv:
Er sagte: "Ich komme morgen." => Er sagte, dass er morgen käme.
Im Esperanto bleibt einfach dieselbe Zeitform:

Li diris: "Mi venos morgaŭ." => Li diris, ke li venos morgaŭ.

Stellen Sie sich nun vor, dass Sie jemandem den Dialog aus Paragraph 6, wiedererzählen.
Sie beginnen als Einleitung mit:
"Gestern traf Monika nach langer Zeit ihre alte Freundin Birgit wieder."
(Monika ist die 1. Person, Birgit die 2. Person.)
Geben Sie nun den restlichen Dialog in indirekter Rede wieder.
Der Anfang wird für Sie noch im nächsten Abschnitt gemacht.


<7.1>
"Monika salutis Birgit. Tiu diris, ke ŝi povas legi la liniojn de la manoj de Monika.
Monika demandis: ..."
kaj tiel plu
Nun parolu mem!

Ein ausführlicher Vorschlag für den Rest der Nacherzählung in indirekter Rede findet sich bei den Übersetzungen dieses Abschnitts.


<8.0> <-n (Richtung)>
-n povas ankaŭ indiki direkton

Um im Esperanto eine Richtungsangabe (wohin?) von einer Ortsangabe (wo?) zu unterscheiden, wird die Richtung durch die Markierung -n angezeigt. (Näheres siehe Grammatik)

La viro iras sur la strato.
Kie iras la viro? Sur la strato. (Indiko de loko)

La viro iras (el sia domo) sur la straton.
Kien iras la viro? Sur la straton. (Indiko de direkto)

Malantaŭ la prepozicio al oni ne uzas indikon de direkto,
ĉar al indikas ekskluzive direkton:
Ekzemple: La viro venas de la strato al sia domo.


<8.1>
Formulieren Sie mit Hilfe der u.a. Vorgaben weitere Beispiele für die Unterscheidung von Ort und Richtung nach folgendem Muster:

Vorgaben:
(bebo, kuŝi, en, lito) (patro, meti, bebo, en, lito)

Daraus erzeugte Sätze:

La bebo kuŝas en la lito.
Kie kuŝas ĝi?
En la lito! (loko)

La patro metas la bebon en la liton.
Kien li metas la bebon?
En la liton! (direkto)

Die Vorgaben bestehen aus zwei Teilen, die in Klammern eingerahmt sind.
Der Richtungsfall kann in der ersten oder der zweiten Vorgabe gebraucht werden - oder auch gar nicht!
Wenn sowohl die Richtung als auch der Ort möglich ist, wird ein Hinweis gegeben (
loko 'Ort', direkto 'Richtung'), ob man Ort oder Richtung ausdrücken soll.
Außer den Fragewörtern
kie? und kien? werden Sie auch noch andere benötigen.


Nun die weiteren Vorgaben:

<8.2>
(lakto, ne, en, botelo) (patrino, meti, lakto, en, botelo)

<8.3>
(direkto: bildo, fali, sur, tablo) (bildo, fali, de, tablo)

<8.4>
(mi, veni, en, hejmo) (mi, vivi, en, hejmo)

<8.5>
(infano, sidi, en, ĉambro) (infano, iri, el, ĉambro)

<8.6>
(patrino, teni, libro, en, mano) (patrino, meti, libro, sur, tablo)

<8.7>
(filo, rigardi, al, televid-aparato) (direkto: filo, rigardi, en, libro)

Bemerkung:
Nach
rigardi, meti und einigen anderen Verben findet sich auch oft die einfache Ortsangabe anstatt der Richtung. (Einfluss der jeweiligen Muttersprache.)

<8.8>
(sinjorino, veni, el, domo) (studento, veni, al, studenta hejmo)

<8.9>
(loko: infano, salti, en, lito) (direkto: infano, salti, en, lito)

<8.10>
(botelo, fali, el, mano) (direkto: botelo, fali, sub, lito)

<8.11>
(filo, esti, en, ĉambro) (direkto: tiam, filo, iri, antaŭ, ĉambro)

<8.12>
(patro, iri, al, ĉambro) (patro, sidi, en, ĉambro)

<8.13>
(bildo, pendi, sur, muro) (direkto: bildo, fali, apud, lampo)

<8.14>
(direkto: hundo, salti, en, ĉambro) (loko: hundo, salti, en, ĉambro)

<8.15>
(hundo, veni, de sub, la, tablo) (direkto: hundo, iri, sub, tablo)

<8.16>
(gepatroj, rigardi, en, bebolito) (gepatroj, rigardi, al, fileto)


<9.0>
Ripeto de la vortoj por parencoj.

Rigardu jenan skemon de la parencoj en familio: <Skemon montri!>
Ĉu vi memoras la vortojn?

Vi povas nun la skemon elpresi: <Parencoj.pdf>

Skribu nun en ĉiun keston la ĝustan vorton por parenco(j), dum vi diras (ekzemple):

"La homo maldekstre apud 'Mi' estas mia edz(in)o.
Do, mi skribas edz(in)o en la keston apud la kesto kun 'Mi'.

La kestoj super 'Mi' estas por miaj gepatroj.
Do, mi skribas en la maldekstran keston patro kaj en la dekstran keston patrino.

Patro kaj patrino estas miaj gepatroj.
Do, mi skribas en la keston super 'patro' kaj 'patrino' gepatroj."

kaj tiel plu, kaj tiel plu ...

Ĉu vi sukcesos? Rigardu la solvon.


<10.0> Ni kantu!
Bv. kanti jenan kanton kaj ripetu tiel la nombrojn:

Infanokanto

<10.1> <...'> (Auslassungszeichen / Apostroph)
Dek boteloj pendas sur la mur',
dek boteloj pendas sur la mur'.
Sed se malbonŝance falos unu nur,
tiam naŭ boteloj pendos sur la mur'.

<10.2>
Naŭ boteloj pendas sur la mur',
naŭ boteloj pendas sur la mur'.
Sed se malbonŝance falos unu nur,
tiam ok boteloj pendos sur la mur'.

Ok boteloj pendas sur la mur' ...

-------------------------------------------------

Certe vi antaŭscias la daŭrigon de tiu ĉi kanto, ĉu ne?

Finu la kanton per:

-------------------------------------------------

<10.3> (La fino de la infanokanto)
Unu botelo pendas sur la mur',
unu botelo pendas sur la mur'.
Sed se malbonŝance falos tiu nur,
tiam nul boteloj pendos sur la mur'.


<11.0> <-aĵ-> Elparolo: La sonoj < ĵ > kaj < ĥ >
Nun ni lernas elparoli la plej maloftajn sonojn en Esperanto: ĵ kaj ĥ.
Oni ne ofte aŭdas vortojn kun ĥ, eble jes eĥo kaj ĥoro.

Vortoj kun ĵ estas pli oftaj.
Tiu sono estas ekzemple en unu sufikso, nome -aĵ-.
Per -aĵ- oni formas vortojn por konkretaj objektoj,
aĵo tial signifas 'Ding', 'Sache'.

<11.1>
Ĉu vi deziras ricevi trinkaĵonmanĝi dolĉaĵon?
Pardonu, mi deziras, kaj trinkaĵon, kaj dolĉaĵon, se eblas.

<11.2>
La patro ne povas legi la skribaĵon.
La skribo estas tro malbona, ne legebla.

<11.3>
Estas la tempo por la tagmanĝo.
La manĝaĵo staras sur la tablo.

<11.4>
Ĉu vi volas trinki iun alkoholaĵon?
Ne, dankon. Sed ĉu vi eble havas sen-alkoholaĵon?

<11.5> <-ist->
Faru jenajn frazojn kompletaj per la uzo de la sufikso -aĵ-:

En Esperanto ĉiuj substantivoj havas la fin{?} -o.
En gazeto oni legas multajn nov{?}.
La gramatiko estas la special{?} de la gramatikistoj.

<11.6> Frazoj kun la sufikso -ist-
Kompletigu pliajn frazojn:

La gramatikisto estas specialisto pri {?}.
Specialisto por teni librojn estas libroten{?}.
(Tio ne estas ŝerco, sed ĝusta Esperanto!)
Kiu parolas Esperanton, estas Esperant{?}.
Kaj kiu parolas por multaj aliaj homoj, estas parol{?}.


<12.0> <ek-> <-us>
Plia ŝerca dialogo

<12.1>
1a persono (virino): Ho, hodiaŭ mi estas ..., mi dirus: feliĉa.
2a persono: Ĉu mi povus ekscii kial?

<12.2>
1a persono: Jes, kompreneble. Ĉu vi eble konas Hugon?
2a persono: Jes, mi konas lin. Kio estas kun li? Mi ŝatus scii pli.

<12.3>
1a persono: Aŭdu, li estas mia nova amiko,
kaj hieraŭ mi kuiris je la unua fojo por li.
2a persono: Kaj kion li poste diris?

<12.4>
1a persono: Li diris, ke estis manĝaĵo, kiu taŭgus por reĝo.
2a persono: Hm, se mi estus vi, tiam mi tial eble ne estus tiom feliĉa.

<12.5>
1a persono: Kial ne? Ĉu vi ne ĝojus?
2a persono: Tute ne. Li havas hundon, ĉu ne? Ĉu vi konas ties nomon?

<12.6>
1a persono: Ne, kiel la hundo nomiĝas?
2a persono: Ĝia nomo estas Reĝo ...

<13.0>
Ripetu vortojn. Kompletigu jenajn frazojn:


<13.1>
{Mein} nomo estas Hugo. {Was} estas via nomo?
Mi {heiße} Beate.

Beate, vi diris, ke vi volas {lernen} la vortojn por la {Zahlen} en Esperanto.
Jes, la {ersten} nombrojn mi konas: unu, du, tri, kvar, kaj tiel plu.

Bone, kiuj do estas ankoraŭ novaj por vi?
La nombroj super {zehn}.

Estas nur du vortoj por nombroj super dek, nome {hundert} kaj {tausend}.
Ĉu nur du? Ĉu ne estas {weitere} vortoj por nombroj super mil?

Ho jes, sed ilin oni malofte {benutzt}: miliono, miliardo, biliono.
Dankon, nun mi konas ĉiujn.

<13.2>
Vi demandas kaj mi {antworte}. Kiel oni nomas tion?
Tion oni nomas {Dialog}.

{Richtig}! Bone, tiam ni nun eku. Demandu!
Kiom estas ses oble {siebzehn}?

Ho ne, mi ne {schätze} kalkuli. Diru alian demandon!
{Warum} la vorto miliono havas la finaĵon -o,
sed la vortoj por la {weniger} grandaj nombroj ne?

Ĉar {Million} estas substantivo.
Kaj kial la aliaj {Zahlwörter} ne ankaŭ estas substantivoj?

Estas, ĉar, ĉar, ... Hm, tio {wahrhaftig} estas problemo.
Kaj ĉu vi {nicht mehr} memoras la solvon?

{Leider} ne!
Mi demandas kaj demandas, kaj vi ne scias la respondon.
Tion mi ne {nenne} dialogo.

Mi {habe ... gehört} tiun demandon je la unua fojo.
Pri {Wortformen} demandu specialiston, mi ne estas gramatikisto.
Ne malĝoju! Memoru: "Unu malinteligentulo povas
demandi {mehr als} dek inteligentuloj povas respondi."

Tio estas {richtig}. Sed nun ni fakte dialogis.

<13.3>
Frazoj, kiujn oni ofte {hört}:

Kiel oni agas, {so} la aliaj reagas.

Kies monon mi {bekomme}, ties {Lied} mi kantas.

Ne parolu {lange}, ekagu!


<13.4>
Kiu estas {dieser} viro tie? Ĉu vi {kennst} lin?
Tiun mi {durchaus} konas. Estas sinjoro Majer.

Ĉu vere? Mi ne rekonis lin. Al mi li ŝajnis (esti) fremda.
{Komm}, ni iru tien!

Ne, bedaŭrinde mi ne havas tempon.
Ba, vi certe havas iom da {Zeit} por trinki {etwas} kune.

<13.5>
Kiu estas la viro {rechts} de Heiner?
Estas {Herr} Bolte, la patro de Beate.

Ne, sinjoro Bolte sidas maldekstre de {ihm}.
{Oh, in Ordnung}, dekstre sidas {mein} amiko Bruno.

Ĉu vi {siehst}, ke dek {Flaschen} pendas super li sur la muro?
Mi ne komprenas, {warum} vi tion {gefragt hast}.

<13.6>
Sur la {Bild} mi vidas ĉambron. Tie {sitzt} s-ro Majer.
Li legis {eine Zeitung}, sed nun li {betrachtet} la longajn harojn de sia filo.
{Wie beschaffen} estas la haroj?
{Oh}, ili estas tro longaj, oni ne plu vidas la {Gesicht}.

Kaj kion s-ino Majer havas en la {Hand}?
Libron, ŝi {hält} libron en la mano.

Ĉu ŝi {weiß}, ĉu la junulo estas ilia filo?
{Nein}, ankaŭ ŝi ne scias tion.

Rigardu, sur la tablo {liegt} lampo.
{Sie} ne kuŝas, ĝi staras.

Ho jes! Kaj ĉu tie {hängt} bildo sur la muro de la {Zimmer}?
Jes, kaj sub {ihm} sidas s-ro Majer.

Se tiu bildo {fällt (= fallen wird)} de la muro, s-ro Majer havos {Pech}.
Bonŝance tio ne {wird passieren}.

<13.7>
Vidu, {neben} Heiner sidas Karin kaj Monika, dekstre kaj {links} de li.
Mi ne nur vidas, mi ankaŭ {höre} ilin.

Ĉu vi scias, {was} estas la familia nomo de Monika?
Jes, {er} estas Bolte.

{Was} vi diris? Mi ne {habe verstanden}.
Ĉu mi tiom malbone {ausspreche}? - Bolte!

{In Ordnung}! Nun mi komprenis, {danke}!

<13.8>
Saluton, Laura! Ĉu vi iras al Esperanto-{Kurs}?
Jes, {er} ŝajne estas bona.

Certe estas intensa kurso, {nicht wahr}?
Jes, mi iras {dorthin} kun mia amiko.

Kial ne {mehr} da personoj estas en la kurso?
Mi ne {weiß}, ankaŭ mi ne komprenas tion.

Nek mi.
Kion vi faris {gestern}?

Mi {las} libron.
Ĉu vi ne havas televid-{Apparat}?

Jes, {aber} mi ne volas tiom {fernsehen}.
Nek mi. Ankaŭ mi ne {habe ferngesehen} hieraŭ.

<13.9>
{Guten Tag}, s-ino Bolte! Ĉu via bebo trinkas {Milch} el la botelo?
Bonan tagon, s-ino Majer! Jes, {es} trinkas multe.

Kaj kion diras la {mehr} aĝa frateto?
Li demandas, {warum} ni havas monon por bebo, sed ne por {Fernsehapparat}.

Pardonu, ke mi pri tio {schmunzele}.
Mi komprenas {das}, ankaŭ mi {habe gelächelt}.

La okuloj de via edzo estas {blau}, {nicht wahr}? Via filo vere {ähnelt} lin.
Jes, tion diras {auch} aliaj.

Kaj de vi li havas la {blonden} harojn.
Jes, tio {kann} esti. Mi ne estas {sicher}.

Ĉu vi havas {große} familion?
Jes, mi havas {viele} parencojn.

Ĉu via onklo havas gefilojn?
Jes, mi havas tri {Vettern und Kusinen}.

Kaj ĉu ankaŭ via fratino havas gefilojn?
Ankaŭ, jes! Mi havas unu {Neffen} kaj du {Nichten}.

Sed ĉu vi ankoraŭ ne estas avino?
Ĉu de niaj uletoj? Vi {scherzen}!

<13.10>
Ĉu vi aŭdis, ke nia amikino Birgit scias legi la {Linien} de la manoj?
Jes, mi scias {das}.

Ŝi {las} miajn liniojn kaj diris, ke mi longe {leben werde}.
Kaj certe ankaŭ, ke vi baldaŭ {haben wirst} multan monon.

Jes, de {wo} vi scias tion?
Ŝi legis la liniojn ankaŭ de miaj {Hände}.

Kaj ĉu ŝi ne {wirklich} havas grandan {Talent}?
Jes, {ich} petis ŝin tial, {leihweise} doni al mi monon.

Bona ideo! Kaj ĉu vi {erhieltst} monon de ŝi?
Ne, ŝi eble havas talenton, sed malpli da mono {als} mi.

<14.0>
Assoziativ Wortpaare zusammenstellen (Wortschatzübung)

Finden Sie zu jedem der folgenden Wörter ein dazu bedeutungsmäßig passendes, verwandtes (z.B. auch das Gegenteil, manchmal mehrere Möglichkeiten) und formulieren Sie einen ganzen Satz dazu.
Diese Übung ist nicht nur zur Auflockerung da, sondern dient zur Unterstützung der Speicherung von Wörtern im Gehirn, weil das Gedächtnis überwiegend assoziativ (nach ähnlichen oder verwandten Bedeutungen) arbeitet.

Beachten Sie:
Das passende Wort muss keineswegs auch irgendwo unter den vorgegebenen Wörter links vorkommen!
"{??}" steht für mehr als ein Wort.

14.01 demandi
14.02 viro
14.03 kiu?
14.04 kien
14.05 sidi
14.06 dekstra
14.07 Bone!
14.08 kaj
14.09 intensa
14.10 multe
14.11 s-ro Majer
14.12 antaŭ
14.13 tio
14.14 sinjoro kaj
sinjorino Majer
14.15 vira amiko
14.16 seĝo
14.17 blanka
14.18 diri
14.19 pantalono
14.20 de kiu
14.21 junulo
14.22 en
14.23 tro
14.24 ŝi
14.25 li/ŝi/ĝi
14.26 vidi
14.27 piedo
14.28 super
14.29 kial
14.30 kuŝi
14.31 gepatroj
14.32 rideto
14.33 trinki
14.34 sen
14.35 doni
14.36 iri
14.37 agi
14.38 sub
14.39 certe
14.40 kiel
14.41 plus
14.42 ol
- 14.01 {?}
- 14.02 {?}
- 14.03 {?}!
- 14.04 {??}
- 14.05 {?}
- 14.06 {?}
- 14.07 {??}!
- 14.08 {?}
- 14.09 {?}
- 14.10 {?}
- 14.11 {??}
- 14.12 {?}
- 14.13 {?}
- 14.14 {??}

- 14.15 {?}
- 14.16 {?}
- 14.17 {?}
- 14.18 {?}
- 14.19 {?}
- 14.20 {?}
- 14.21 {?}
- 14.22 {?}
- 14.23 {?}
- 14.24 {?}
- 14.25 {?}
- 14.26 {?}
- 14.27 {?}
- 14.28 {?}
- 14.29 {?}
- 14.30 {?}
- 14.31 {?}
- 14.32 {?}
- 14.33 {?}
- 14.34 {?}
- 14.35 {?}
- 14.36 {?}
- 14.37 {?}
- 14.38 {?}
- 14.39 {?}
- 14.40 {?}
- 14.41 {?}
- 14.42 {?}

<15.0>
Ni ripetu novajn vortojn.


<15.1a>
Unue bv. kompletigi jenajn frazojn de dialogo.

Ĉu via {Familie} havas multajn gefilojn?
Kalkulu {selbst}: ĉiu fratino havas unu fraton, kaj {jeder} frato unu fratinon.

Ho, tiam vere estas {viele} personoj.
Ne tre multaj, estas {nur} du gefiloj.

Nun mi komprenas: Vi havas talenton por ŝerci.
Jes, sed vi ne havas talenton por {rechnen}.

<15.1b>
Due bv. rediri nun tiun dialogon kaj uzu jenajn vortojn:

... via familio ... hav... mult... {Kinder = Söhne und Töchter}?
Kalkul... mem: {jede} fratino hav... 1 frato... kaj ĉiu frato 1 ... .

Ho, {dann} ... ver... mult... persono... .
Ne {sehr} mult... , nur 2 gefil... .

Nun ... kompren... : Vi ... talent... por {scherzen}.
Jes, {aber} vi ne ... talent... {um ... zu} kalkul... .

<15.2a>
Unue bv. kompletigi la frazojn de jena dua dialogo.

Die schwatzhafte und neugierige Helga trifft Birgit auf der Straße.
Birgit ist genervt und beschließt, Helga tüchtig auf den Arm zu nehmen.

Helga: Saluton! {Wohin} vi iras?
Birgit: Mi iras al mia amikino {um ... zu} paroli kun ŝi.

Helga: Kaj {über} kio vi parolos kun ŝi?
Birgit: Mi havas {Liebesgeschichte} kun parenco.

Helga: Ne diru! Kiu estas {der Glückspilz}?
Birgit: Estas {Großneffe} de onklo de mia bopatro.

Helga: Tio ne estas tre {verwandt}, ĉu ne?
Birgit: Mia {Ehemann} dirus, ke jes. Li tre {schätzt} lin.

Helga: {Was} vi diras? Ĉu via edzo konas {ihn}?
Birgit: Jes, {gewiss}. Tiu pranevo de onklo de mia bopatro estas li {selbst}.
Birgit {lacht spöttisch}, Helga {rauscht beleidigt ab.}

<15.2b>
Due bv. rediri nun tiun duan dialogon kaj uzu jenan enhavon:

Helga:{begrüßt Birgit und fragt, wohin sie geht}
Birgit: {zu einer Freundin, um mit ihr zu sprechen}

Helga: {worüber?}
Birgit: {Liebesgeschichte mit einem Verwandten}

Helga: {Sag bloß (im Esperanto: Sag nicht) Wer ... Glückspilz?}
Birgit: {Großneffe von Onkel vom Schwiegervater}.

Helga: {... nicht sehr verwandt}
Birgit: {Mein Mann meint, doch, mag ihn}

Helga: {(Erstaunen)! Dein Mann kennt ihn?}
Birgit: {Sicher: Großneffe Onkel Schwiegervater er selbst}

<15.3a>
Unue kompletigu la frazojn de jena tria dialogo.

Ĉu vi {hast gehört} tion? Mia patro estas nun la {Ehemann} de la filino de mia edzino.
Mi ne komprenas. Ĉu li estas {also} edzo de sia {Enkelin}?

Ne, ne estas mia filino, sed nur tiu de mia edzino, de {anderer} patro.
{Zum Glück}! Tiam tio estas en ordo.

Ne, tio {gar nicht} estas en ordo. Mi estas nun la {Schwiegervater} de mia patro.
Ĉu vi {sein} bopatro? Ho jes, vi estas la patro de lia edzino.

Jes, kaj li ŝerce {nennt} min patro ...
Kaj kiel patro de via patro vi estas {deshalb} la avo de vi mem.

Ne ridu! Kaj {als} filo de mia {Schwiegersohn} mi estas ankaŭ mia nepo.
{Beende} tion, aŭ mi eble {so} multe ridegos, ke mi {werde fallen} sur la straton.

<15.3b>
Due kompletigu tiun trian dialogon per aliaj vortoj:

Ĉu vi aŭdis {das}? Mia patro estas nun la edzo de mia {Ehefrau}.
{Ich verstehe nicht}. Ĉu li estas do edzo de sia {Enkelin}?

Ne, ne estas mia {Tochter}, sed nur tiu de mia {Ehefrau}, de alia patro.
{Zum Glück}! {Dann} tio estas en ordo.

Ne, tio {gar nicht} estas {in Ordnung}. Mi estas nun la {Schwiegervater} de mia patro.
Ĉu vi {sein} bopatro? Ho jes, vi estas la patro de lia {Ehefrau}.

Jes, kaj li {scherzhaft} nomas min patro ...
Kaj kiel patro de via patro vi estas {deshalb} la {Großvater} de vi mem.

Ne ridu! Kaj {als} filo de mia {Schwiegersohn} mi estas ankaŭ mia {Enkel}.
Finu tion, aŭ mi {möglicherweise} tiel multe {werde vor Lachen brüllen}, ke mi falos {auf die Straße (Richtung!}.

<15.4a>
Unue kompletigu la frazojn de jena kvara dialogo.

Bonan tagon, sinjorino Bolte!
Bonan tagon, sinjorino Kluge!

Diru al mi: Ĉu vi ne {schätzen} mian edzon, ĉu li estas {unsympathisch} al vi?
Mi {bitte [um] Verzeihung}, sinjorino Bolte! Kial vi demandas tion?
Ĉar mia edzo vidis vin {gestern} en la strato. Li salutis, sed vi ne {haben zurückgegrüßt}.
Tio {kann nicht sein}, sinjorino Bolte, ĉar:
unue: mi ne {kenne} vian edzon;
due: mi tute ne vidis lin en tiu strato;
kaj trie: mi ne {habe wiedererkannt} lin, kiam li salutis.

<15.4b>
Due diru nun, kial ne povas esti, ke sinjorino Bolte diras la veron:

"Sinjorino Bolte diras, ke ..., sed ŝi diras ankaŭ, ke ..." (nerekta parolo!)
...


<15.5a>
Unue kompletigu la frazojn de jena kvina dialogo.

Saluton! Estas la unua {Mal}, ke mi vidas vin kun {Hund}.
Saluton! - Jes, {das} estas la hundo de mia amiko.

Kaj {wie} nomiĝas ĝi?
Ĝi {heißt} Reĝo. Bela nomo, ĉu ne?

Fakte! Kaj kiel longajn harojn {er} havas!
Oni {gar nicht} scias, kie estas la antaŭo kaj la malantaŭo.
Vi {machst Witze}. Ĉu vi ne vidas ĝiajn {Augen}? Tie estas la {Vorderteil}.

Ne, la tutan {Gesicht} mi ne vidas. Sed tiu {Ende}, kiu manĝas, estas la antaŭo, ĉu ne?
Tre inteligenta, jes. Ĉu vi konas plian {taugliche} metodon?

Jes: tiu fino, kiu "malmanĝas", estas la {Hinterteil}.
Vi {heute} vere estas ŝerculo. {Komm}, Reĝo, ni iru.

<15.5b>
Due rediru nun tiun kvinan dialogon kaj uzu jenajn vortojn:

Salut... ! ... {das erste Mal}, ke ... vidas ... {mit} hund... .
... ! - Jes, ti... ... {Hund} de ... amiko... .

Kaj ki... {heißt} ... ?
Ĝi nom... {König}. Bel... nom..., ĉu ne?

Fakt... ! Kaj {welch lange Haare} ... hav... !
Oni tut... ne sci... , kie ... {Vorderteil} ... {Hinterteil}.
... ŝerc... . Ĉu vi ne vid... {seine} okul... ? {Da} ... antaŭo .

Ne, ... {ganze} vizaĝ... mi ne vid... . Sed {dieses} fin... , ki... manĝas, ... antaŭ..., ĉu ne?
Tre inteligent... , jes. Ĉu vi kon... {eine weitere} taŭg... metod... ?

Jes: ti... fin... , kiu "malmanĝas", ... {Hinterteil}.
Vi hodiaŭ ver... ... {Witzbold [Scherzmensch]}. Ven... , Reĝo, {lass uns gehen}.

<15.6a>
Unue kompletigu la frazojn de jena sesa dialogo.

Bonan tagon! Kion vi {haben ... gemacht} hieraŭ?
Bonan tagon! - Ho, hieraŭ mi estis tre {glücklich}. Mi saltis kaj {sang} en la domo.

Kaj {warum} vi estis tre feliĉa?
Mi {freute mich} pri la vivo kaj pri mia {gutherzige} bopatrino.

Ho, vidu! Ĉu ŝi bone {hat gekocht}, ekskluzive por vi?
Ne, ŝi {gar nicht} kuiris. Sed ŝi {hat gezeigt} al mi, ke ŝi {wirklich} ŝatas min.

Ne diru! Ĉu vi {könnten} diri al mi, {wie} ŝi montris tion?
Vidu: Mi {habe gebeten} ŝin, iri {aus} mia vivo,
kaj ŝi fakte iris el la domo kaj ne {ist zurückgekommen}.

Kaj tion vi {nennen} ŝato!
Kompreneble! Estas nur unu malbona afero:
Ŝi {leider} ne iris {ohne} sia televid-aparato.

<15.6b>
Due rediru nun tiun sesan dialogon kaj uzu jenajn vortojn:

Bon... tag... ! Ki... vi far... {gestern}?
B... t... ! - Ho, hieraŭ ... {sehr} feliĉ... . ... {sprang} ... kant... en ... dom... .

Kaj ki... vi ... tre {glücklich}?
... ĝoj... {betreffs} ... vivo k... pri ... bonkor... {Schwiegermutter}.

{Sieh mal an (= Oh, sieh)}! Ĉu ŝi bon... kuir... , {ausschließlich} por ... ?
Ne, ... tut... ne {hat gekocht}. Sed ... montr... al mi, {dass} ... vere {schätzt} mi... .

{Sagen Sie bloß}! ... vi povus dir... al mi, ki... ŝi montris {das}?
{Schauen Sie [mal]}: ... petis ŝi... , ir... el ... {Leben},
kaj ... fakt... ir... el ... dom... kaj {ist nicht zurückgekommen}.

Kaj ti... vi nom... {Wertschätzung}!
{Natürlich}! Estas nur {1} malbon... {Sache}:
... bedaŭrinde ne ir... sen {ihren} televidilo.

Startseite     Lektion 3     Lektion 4     Übersetzungen zu Lektion 4     Grammatik zu Lektion 4     Lektion 5