50 jaroj da IS – Ĉu ankoraŭ juna?
Tio estas la temo de la ĉi-jara, 50a IS,
okaze de la jubileo.
Parto de tiu temo estos la laboro de junularaj organizoj kaj
la laboro kun junuloj. Por ekscii pri la ISoj en antaŭaj tempoj
ni invitos veteranulojn. Kelkaj jam antaŭe
sendis iliajn memorojn por publikigo en la retpaĝaro.
Se vi havas proponojn por la tema programo, sendu ilin
al is.tema (ĉe) esperanto.de.
|