Kontakto

Menuo

Paĝarlisto

Novaĵoj

Jen listo de ĉiuj novaĵoj, kiuj ĝis nun estis publigigita pri la 50a IS. Vi ankaŭ povas aboni ilin kiel RSS.

Flugiloj de la malfacila vento

2006-12-19:

Plia parto de tiu seminaria serio okazos dum IS.

GEI-ekzameno – okazos

2006-12-19:

Vidu detalajn informojn en la novaĵo de la 22a de novembro. Aliĝu tuj por certigi lokon!

Internacia Kulinara Festivalo (IKF)

2006-11-23:

Dum la 50a IS (la 30an de decembro) okazos la unua IKF. Ankaŭ vi kontribuu!

Lingvoekzameno B de GEI – bonvolu aliĝi

2006-11-22:

Se estos sufiĉe da aliĝoj, ni ofertos la B-ekzamenon de la Germana Esperanto-Instituto pri (meza) lingva kapableco de Esperanto. Ĝi estas pli malpli komparebla al la B-ekzameno de ILEI. Vidu detalojn en PDF.

Ekzistas unulingva modelo por internaciaj partoprenantoj. Per tiu ekzameno vi povos pli bone taksi vian konon de Esperanto! Se vi interesiĝas, kontaktu Elisabeth (is.tema (ĉe) esperanto.de) kiel eble plej baldaŭ.

Vespera Programo: Dolchamar, Martin Wiese

2006-10-15:

La vespera programo de la Internacia Seminario nun havas du pliajn atrakciojn:

  • La nun verŝajne plej fama bando en Esperantujo, Dolchamar, koncertos ankaŭ dum tiu ĉi IS.
  • Krome ni povis konvinki Martin Wiese, ĉefkantisto de Persone, por koncerti en la jubilea IS.

Vespera Programo: JoMo

2006-10-13:

Krom la jam konataj partoj de la vespera programo (Kadakar), Esperanto Desperado, la silvestra balo, internacia vespero) plia konata Eo-artisto koncertos dum la IS: jOmO.

(Pliaj surrprizoj sekvos.)

Tradukistoj por IS-retpaĝaro serĉataj

2006-10-11:

Kiel vi eble rimarkis, la IS-retpaĝaro estas nun komplete dulingva (en Esperanto kaj la germana). Sed la baza sistemo ebligas enhavon en senlime multaj lingvoj.

Ĉar la IS-teamo mem nur regas limigitan nombron da lingvoj, ni bezonas volontulojn por la tradukado. Se vi pensas, ke vi povus traduki ĉ iujn paĝojn (aŭ nur kelkajn) en vian lingvon, sendu retmesaĝon al is.pagxaro (ĉe) esperanto.de - ni provizos vin per la necesaj informoj.

Ni jam havas tradukistojn por la angla, franca, hispana, kataluna kaj pola (sed vi ankaŭ povas volontuli al iu el tiuj lingvoj, ekzemple por korektlegado).

nova retpaĝaro por IS

2006-10-11:

La Internacia Seminario (IS) nun havas novan retpaĝaron, trovebla je http://www.internacia-seminario.de/.

Vi povas informiĝi pri la loko (kaj alveno), pri partoj de la planata programo (pliaj informoj sekvos), kalkuli vian kotizon, kaj kompreneble vi povas aliĝi.

program­kontribu­anonc­rabat­limdat­ŝovo

2006-09-29:

Se vi kontribuos al la programo, vi ricevos rabaton (depende de specoj kaj la nombro de kontribuoj, rigardu la kondiĉo-paĝon). Se vi antaŭe sendas tekstan priskribon kaj foton de vi (kion ni povas meti en la broŝuron), vi ricevas aldone al la programa rabato plian rabaton de 5 €.

La limdato (ĝis kiam vi sendu ambaŭ) ĵus estis ŝovita de la 1a de oktobro al la 30a de oktobro. Do estas ankoraŭ iom da tempo por elpensi ion kaj informi la respondeculon (verŝajne pri la taga programo, do is.taga (ĉe) esperanto.de).