IS-Memoroj
La unua Internacia Seminario okazis en Mainz en 1957 kaj
havis ĉirkaŭ 50 partoprentantojn el 6 landoj. Multo ekde tiam
ŝanĝis.
Ni petis kelkajn iamajn partoprenantojn priskribi iliajn
spertojn dum la renkontiĝo:
El la arkivo de la Centra Oficejo de <UEA>:
Al la redakcioj de kelkaj Esperanto-revuoj kaj radio-programoj kaj kelkaj
individuoj
"Tre estimataj gesinjoroj,
okaze de la 14-a Internacia Seminario, organizita de Germana
Esperanto-Junularo en la junulargastejo de Ulm/Danubo, granda grupo de
la partoprenantoj detale diskutis la problemon de subpremado de etnaj
mioritatoj kaj speciale de la vaskoj. Jen la teksto de rezolucio
telegrafita al la hispana Ŝtatestro Franco y Bahamonde kaj al la
generalo-kapitano de Burgos (en kastila lingvo) kaj ekspresletere
sendita al la hispana ambasadoro en Bonn (en germana lingvo):
Ni subskribintoj partoprenantaj
internacian seminarion de junaj esperantistoj en Ulm/Danubo (Federacia
Respubliko Germanio) eksciis kun grandega indigno la verdikton en la
proceso de Burgos kontraŭ la 16 vaskoj. Ni vaste diskutis la
problemaron de subpremado de etnaj minoritatoj, speciale de vaskoj,
katalunoj kaj galicoj en Hispanio. Ni konstatas, ke la leĝoj, sur kiuj
baziĝas la akuzo kaj verdikto, estas kontraŭaj al la Deklaracio de la
Homaj Rajtoj. Ni tial energie protestas kontraŭ la formo de la proceso
kaj la malhumanaj punoj absolute maldignaj en civilizita socio.
Ulm, la 29-an de decembro 1970
Wim Jansen, José Pinto de Sousa, Uwe Joachim Moritz kaj 31 subskribintoj el
10 landoj."
Mi opinias interese disvastigi tiun ĉi rezolucion tra la
Esperanto-movado, ĉu pere de revuoj kaj radio-informoj, ĉu pere de
persona informado.
Kun sinceraj salutoj,
via Uwe Joachim Moritz
Salutoj el Belgio:
Karaj IS-anoj,
Miaj unuaj du kongresoj estis IS-oj. Mi ĵus havis 16 jarojn kaj ne
parolis tiun strangan lingvon konatan de mia patrino. Sed por vojaĝi
sole mi trovis elirvojon. Mi promesis lerni Esperanton kaj rajtas kuniri
al IS. Dek Antverpenanoj (inter ili du malgrandaj infanoj) vojaĝis
kune al Darmstadt en '72. (Ses ankorau aktivas.) Mi estis timida
komencantino. La plej juna en tiu tempo, ne vivsperta.
Se mi bone memoras, estis pli malpli 60 partoprenantoj, inter ili nur 2
veraj komencantoj. Kompreneble mi klopodis dum la manĝo krokodili kun
mia kuzino sed ja venis Helmut. Li prenis min kaj metis min inter du
eksterlandanoj kaj baf, tie mi sidis uzante 10 el la 5 vortoj kiujn mi
konis por akiri manĝon. Dua problemo: la varmigilo de la knaba ĉambro
eksplodis kaj la knaboj devis dormi en nia dormsalono. Jes, estis aliaj
tempoj: ni ne estis tiel frue maturaj. Sed tio ne dauris longe, ni
rapide lernis. La duan tagon mi akiris amikon. Li perfekte regis la
lingvon, neniam tradukis sed daure klopodis per aliaj vortoj klarigi al
mi. Amo helpegas lerni lingvon. Je la fino de la semajno mi ne plu volis
iri hejmen. Tiom da novaj amikoj. Tio estis la komenco de 15 IS-oj
sinsekve. Nun mia filino iros por la unua fojo al IS por daŭrigi la
tradicion.
Kaj tiu stranga lingvo kiun mi ne volis vere lerni ĉar ĝi estis
strangaĵo de mia patrino iĝis unu el la gepatraj lingvoj de miaj
infanoj kaj mia laborlingvo jam de pli ol 25 jaroj.
Gratulojn al la IS-teamoj kaj
Ĝuu la 50an IS
kore,
Gerd
(por la germanoj, mi estas ino)
IS - la Esperanto-renkontiĝo kiu neniam dormas
Mia IS-historio etendiĝas de la 19a IS en Cuxhaven
1975/76 ĝis la 35a IS, same en Cuxhaven, en 1991/92.
Dum tiuj 17 jaroj mi povis kun ĝuo sperti kiel la IS
konkeras la nokton.
Komence, en 1975, preskau ĉiuj IS-partoprenantoj
dormis je noktomezo, almenau ili estis en la lito pro
manko de alternativoj. (Sola escepto kompreneble estis
la silvestra nokto.) Kutime post noktomezo nur deko au
maksimume dudeko da homo ankorau vekis kaj trinkis
"Esperanto-vinon" kunportitan de la GEJ-kasisto
Hans-Dieter Platz el St. Martin en Palatinato. Li
vendis sian "specialan rikolton" je tri markoj po
litro, bona bazo por diboĉado.
Dum la trinkpaŭzoj ni diligente lernis danajn
popoldancojn, ĉar unu el la kundrinkantoj estis
Kristjano el Danlando, kiu al ĉiu renkontiĝo
kunportis diskojn kun danaj popoldancoj. Kristjano
kapablis lautvoĉe kaj vigle instrui la ĝustajn
paŝojn por danci tra la antauhalo de la IS-gastejo.
Dum la dancpauzoj la tiutempe jam pli aĝaj
IS-partoprenantoj rakontis al ni, ke tia nokta dancado
dum IS estis neimagebla kelkajn jarojn antaue...
La reston vi povos legi en eta ekspozicio dum la IS.
Thomas Bormann (GEJ-prezidanto 1984-88)
Mia unua IS estis la 9-a IS okazinta en la junulargastejo en Hamburg-Horn 1965/66 - estis do klare la "antaŭ-la-Bamba-periodo". Mi partoprenis ĝin instigita de Brian Moon, kun kiu mi konatiĝis somere 1965 en Londono. Mi havis siatempe 17-jarojn, apartenis do al la plej junaj partoprenantoj, lingvajn problemojn mi ne havis, ĉar mi ja denaske parolas Esperanton. Estis la plej granda IS en tiu periodo, partoprenis pli ol 110 personoj el tri kontinentoj. La oficiala ĉeftemo estis "li kaj ŝi". Aparte memorindas la prelegoj de Michael Zeilinger "Kio estas amo" kaj "Ĉu amo estas lernebla" (bedaŭrinde mi tamen ne memoras pri detaloj), la prelego de Profesoro d-ro Ivo Lapenna "Juraj aspektoj de internaciaj geedziĝoj" (al kiu mi jarojn poste aldonis ankaŭ ĉapitron) kaj de nia hinda amiko Aŝvinikumar.
Preskaŭ ĉiam la IS dum la fruaj jaroj okazis en junulargastejoj, kies cirkonstancoj estis draste aliaj: ofte estis 6 aŭ 8 litaj ĉambroj, la pordo fermiĝis je la 22-a horo kaj la klopodo de seks-divido estis tre strikta sed sensukcesa. Simile malsukcesis junulargastejoj la malpermeso de alkoholajhoj. En kelkaj junulargastejoj la mastro de sia centralo malŝaltis la lumon je la 23-a horo en ĉiuj ĉambroj. Tiu kondiĉoj tamen instigis nin serĉi pli liberalajn domojn.
Por mi partopreno de IS estiĝis grava parto de mia vivo, ĉar nur tie eblis krom dum IJK renkontiĝi kun siaj geamikoj, kun kiuj oni dum jaro interŝanĝis amase leterojn.
Mi esperas, ke baldaŭ mia filo aperos ankaŭ ĉe la IS-oj. Unu de la neoficialaj ĉeftemoj certe kaj daŭre estos "Li kaj Ŝi", tiurilate dum 50 jaroj nenio ŝanĝiĝis.
Helmut Klünder (GEJ-prezidanto de 1970 ĝis 1974)
De miaj multaj IS-partoprenoj (kiel nura partoprenanto kaj poste kiel
organizanto en la KKRen-teamo) mi nur memoras fragmentojn, ne datojn.
Sed la plej ĝojiga momento por mi certe estis la IS 89/90 en
Neumünster (poste nomata "Neumünster unu"), kies
ĉefa organizanto mi estis, tuj post la malfermo de la german-germana
landlimo. Multaj esperantistoj el la tiam ankoraŭ ekzistanta GDR subite
aliĝis al IS aŭ ne aliĝis, sed simple venis. La junulargastejo,
kvankam ĝi havis multajn litojn, jam estis plenplena, kaj la estro de
la ejo organizis litojn de la Germana Ruĝa Kruco, kiujn oni starigis
en la kelo. Tie en la kelo li ankaŭ ebligis la preparadon de
manĝaĵoj, ĉar multaj de la GDR-esperantistoj tute ne havis sufiĉe
da mono por pagi eĉ reduktitan kotizon por loĝado kaj manĝado.
Estis vere esperiga sperto vidi kiom entuziasme ĉiuj homoj en la teamo
de la junulargastejo ĝojis pri tiu subita kreskigo de la
partoprenantaro (kaj la kaŭzo por ĝi). En tiom internacia etosokia
ĝojo estis por mi kiel Germanino finfine povi saluti ne
eksterlandanojn, sed samlandanojn, kiuj por la unua fojo havis la
eblecon vojaĝi al IS, al alia parto de la sama lando!
Dagmar Schütte (ĉeforganizanto de la IS 1987/88 en Hannover,
1988/89 en Traben-Trarbach kaj 1989/90 en Neumünster se mi bone
memoras ...)
En 1994/95 estis la grandaj diskutoj pri la konservo de unu el la du
oficejoj, tiu en Bonn aŭ Berlin. Pli grava por mi persone estis la
informado pri la IS, kiun mi faris unuafoje (ankaŭ, esti elektita al
estrarano pri tiu fako). Sin anoncis teamo de RTL. Jam posttagmeze ili
alvenis, du teknikuloj kaj unu raportistino. Jen ni havis etan
problemon: ŝi volis prezenti "tipan IS-silvestran feston", por la
novaĵoj de 18:45h, sed tiam ni ja ankoraŭ ne havis feston. Mi tamburis
la homojn al la granda salono, pruntis kelkajn ĉampanbotelojn de la
drinkejo kaj lasis komenci la feston.
La conférencier de la vespero aŭ de posta internacia vespero estu
Attila Kaszás, ĉarma hungaro, kiun mi lasis sin jam adekvate vesti,
kaj krome ni havis la etan Sergej. Ni atendis ĝis la momento de la
rekta sendo al Kolonjo; origine oni volis doni al ni pli ol du minutojn,
sed pro la ĉeĉenia milito tio ŝrumpis fine al malpli ol duona minuto.
La rezulto? Poste, en estrarkunsido januaro, ni vidis vidbendon. Fine de
la novaĵoj de tiu 31a de decembro estis du kontribuetoj konforme al la
tago, unue pri la preparoj en luksa novjorka hotelo, due pri IS. Oni ne
vidas Zikon, kiu konscias pri maltaŭgeco por televido, sed la
raportistinon kiu diras etan enkondukon kaj demandas al Sergej pri ties
opinio. Verŝajne neniu en la mondo komprenis kion li krietis ĝoje, sed
Attila afable tradukis laŭ peto de la raportistino: "Är findät das Isoh
ainfach toooll." Jen la mesaĝo kiun ni volis doni al la homaro.
Perfekta informado.
Ziko van Dijk (nask. Sikosek)
Mi lernis Esperanton ekde 1972, kiam mi jam ne plu estis en la aĝo de
IS-junulo. Sed dum la periodo, kiam oni festis la Internacian Seminarion
(IS) kaj la Internacian Festivalon (IF) kune, t.e. ekde 1979/80, mi
povis veturi al tiu komuna aranĝo, kune kun mia filino Gudrun (nask. en
1973). Mi neniam forgesos la silvestran balon en Sensenstein (1980/81)
dum la 24a IS/2a IF: Estante meze en gaja rondo de Esperantistoj el tiom
da diversaj landoj min kaptis granda ĝojo pro tiu travivaĵo, sperti
malgrandan mondon de realigita unuiĝinta homaro, ke mi promesis al mi
tiun nokton, neniam forlasi la Esperanto-komunumon. Fakte intertempe jam
delonge la interna ideo estas parto de mia personeco. - La periodo de la
komunaj IS-/IF-oj finiĝis per la 30a IS en Kolonjo en 1986/87. Ekde
tiam la IF estas aparta aranĝo.
Rudolf Fischer, vicprezidanto de Germana Esperanto-Asocio
Pliaj memoroj sekvos ...
|