![]() |
||
|
|
|
50a IS – pri la loko
La ejo
La 50-a IS okazos en unu el la plej grandaj
junulargastejoj
de Germanio. La kastelo Vevelsburgo
(Wewelsburg),
en kiu ne nur troviĝas la junulargastejo sed ankaŭ muzeo,
estis konstruata ekde 1603 ĝis 1609 en la samnoma vilaĝo,
hodiaŭ parto de la urbeto
Google Maps havas satelitan bildon de la ejo. Jen la adreso de la junulargastejo: Jugendherberge Wewelsburg Burgwall 17 33142 Büren-Wewelsburg Telefono: +49 (0)2955 6155 telefakso: +49 (0)2955 6946 En la enirhalo estas publika (monera) telefono,
kiu tamen ne redonas ŝanĝmonon, se vi pagis tro.
Eblas telefoni al tiu aparato de ekstere per numero
La UrboLa urbo Paderborn estas universitata urbo. Situata inter Kassel kaj Dortmund, ĝi estas unu de la centraj urboj de Vestfalio (Westfalen). Tiu regiono Vestfalio troviĝas en la centro de Germanio, pli precize en la orienta parto de la germana ŝtato Nordrhein-Westfalen (mallonge NRW). Komence de la pasinta jarcento la vestfaloj estis ĉefe kamparanoj, sed baldaŭ la (automobila) tekniko kaj la vestaĵ-farado iĝis pli gravaj. Krome la muzeo de Heinz Nixdorf (komputilado) estas en la regiono. |
||