![]() |
||
|
|
|
PartoprenkondiĉojServoj La plena kotizo inkluzivas la loĝadon kaj manĝadon en la junulargastejo, la programon kaj la silvestran bufedon. Datumprotekto La Germana Esperanto-Junularo uzos, daŭrigos kaj traktos viajn
datumojn interne de la asocio, por organizi la Internacian Seminarion. Antaŭpago La aliĝo de A- kaj B-landanoj ekvalidas nur post alveno de antaŭpago per kontoĝiro aŭ monbiletoj en eŭroj (sendo je via propra risko – al la administrado!). Bonvolu kunporti pruvilon pri via antaŭpago! – La aliĝo de C-landanoj ekvalidas post la alveno de la aliĝilo. Rabatoj por programkontribuantojEblas proponi programerojn. Haveblas 15 € por la unua, 8 € por ĉiu plia, 5 € por sendi priskribon de la kontribuo kaj foton de la kontribuanto antaŭ la 1a de oktobro. Rabatoj por TEJO-membroj Kiu estas individua membro de TEJO por la jaro, kiu komenciĝos dum IS (do por 2007 dum la 50a IS) kaj pruvas tiun dum la akceptado, ricevos rabaton de 5 €. Krompagoj
Partatempa partoprenoEblas partopreni ne la tutan renkontiĝon. La kotizo estas la jena el via aĝ- kaj aliĝkategorio dividita per ses kaj multobligita per la nombro de partoprentagoj. Parttempa loĝado en la junulargastejo nur eblas se estas liberaj litoj. (Ni preferas plenpagantojn.) Tial estu preta loĝi en la amasloĝejo kaj provizore kunportu dormosakon kaj aermatracon. Malaliĝoeblas. Se vi sciigos nin ĝis la 20a de decembro, ni repagos ĉion krom 5 €. Poste ni repagos ĉion krom la (deviga) antaŭpago. Via antaŭpago estas transdonebla al alia persono, se vi skribe anoncas tion. En tiu kazo ni alĝustigos la kotizon, kiu ne povas malaltiĝi. Ĉu mankas al vi mono por partopreni? GEJ havas fonduson por malriĉaj partoprenantoj. (Retpaĝo bedaŭrinde nur en la germana.) Via peto alvenu gis la 31a de oktobro. AtentigojPartoprenanto, kiu neelteneble negative influas la kunestadon en la grupo aŭ la efektivigon de la IS aŭ draste malobeas la doman regularon de la junulargastejo, povas esti forigita de la IS tujefektivige. Li tiukaze ne havas rajton je repago de ajna parto de la partoprenkotizo. Ĉiujn eblajn plikostojn pro la ekskludo ŝuldas la partoprenanto. Fumado estas en la tuta domo (escepte en la trinkejo) strikte malpermesita. En kazo de kontraŭa ago aŭtomate fummezuriloj vokos la fajrobrigadon, kio kostas 400 € en kazo de ne-fajro (kion ni fakturos al la kulpinto). (En kazo de fajro kostos kompreneble multe pli.) Ni volonte bonvenigus handikapulojn, sed ni ne povas certigi taŭgan ejon. Nepre kontaktu nin por ke ni povu prepari ĉion necesan. Por familioj kaj ne tiom junaj esperantistoj ekzistas du paralelaj renkontiĝoj: la Internacia Festivalo (IF) kaj la Novjara Renkontiĝo (NR). |
||