Se vi alvenos trajne
De Kolonjo (Köln), Düsseldorf, Dortmund, Monastero (Münster),
Kassel ktp. oni atingas Paderborn tre facile per regionaj trajnoj
(aŭ RegionalBahn (RB) aŭ RegionalExpress (RE)).
En Germanio ekzistas malmultekostaj biletoj por regionaj trajnoj. Ĉe la
ruĝ-bluaj biletaŭtomatoj en la stacioj oni eĉ povas elekti la
lingvon (bedaŭrinde ne Esperanton) kaj kutime haveblas informoj pri la
biletspecoj. Tre inda por grupoj estas la grupbileto por 5 homoj
(SchönerTagTicket NRW 5). Ĝi kostas 27 Euroj po 5 homoj kaj
21 Euroj po unu homo (2 Euro pli, se vi aĉetas ĉe iu vendisto)!
Vi rajtas veturi tra tuta NRW ekde la 9-a horo ĝis la 3-a nokte.
Ankaŭ per buso, sed ne per la rapidaj trajnoj IC, ICE ktp.
Koncerne trajnoj kaj biletoj pretas helpi Andreas Diemel, atingebla
per andreas.diemel (ĉe) esperanto.de, sed bonvole kontakti lin sufiĉe frue.
Por atingi la ejon vi povas uzi la
buson 460 ĝis la haltejo "Wewelsburg Schule, Büren"
(entajpu tion en la
serĉilo de
Deutsche Bahn post "To: Station/Stop"). La buso veturas
inter la centra stacidomo Paderborn kaj la flughaveno Paderborn/Lippstadt. |