IS en Germanio
(laux la melodio de "My love" / "Il volo" de Zucchero Fornaciari)
Distrigxi dum la jarsxangxigxo
kun pli ol tricent homoj
En Germanio estas renkontigx'...jes, certe
Samideanoj festas kune
semajnon gxojoplenan
Esperantistoj el la tuta mond'
La bierumado en trinkejo...bonas
kaj babilado en teejo
Vi venu do, vi venu do al...
(La) IS
en Germanio
tien ni vojagxos
fine de la jar'
(Oh la) IS
tie nie amuzigxos
dum la nokta programo
komence de la jar'
La diskoteko kaj La Bamba
Trafesti cxiun nokton
Ni iros dormi post la matenmangx'...jes, certe
Silvestra balo kaj bufedo
Ni dancos tiom longe
gxis la novjaro venas al Kanad'
Amon kaj amikecon...spertu
Internaciecon
Vi havos dum, vi havos dum la
IS
en Germanio
tien ni vojagxos
fine de la jar'
(Oh la) IS
tie nie amuzigxos
dum la nokta programo
komence de la jar'
IS en Germanio...kia festo
IS en Germanio...
IS en Germanio...kia gxojo
IS en Germanio...
Amon kaj amikecon...spertu
Internaciecon
Vi havos dum, vi havos dum la
IS
en Germanio
tien ni vojagxos
fine de la jar'
(Oh la) IS
tie nie amuzigxos
dum la nokta programo
komence de la jar'
(Oh la) IS
tie nie amuzigxos
dum la nokta programo
fine de la jar'
Aldono de la auxtoro: origine la refreno estis "IS en Traben-Trarbach" (IS-ejo 1988/89 kaj 1997/98).
Mi intertempe anstatauxis tion per "IS en Germanio" cxar tio cxiam gxustas.
teksto verkita 1997 de Gunnar R. Fischer -
por komentoj aux demandoj skribu al kunar@uni-paderborn.de
(Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana aux la angla.)
Se vi ne konas la melodion: Cxi tie estas MIDI-datumo de la kanto. (ankaux havebla kiel datumo pakita per "pkzip")