IS
(laux la melodio de "New York" de Art Garfunkel)
IS...
Germanien ni alvenas
cxiujare post la festoj
de kristnask´
IS...
cxu ni povus gxin forgesi?
gxi helpegas al la monda
harmoni´
IS...
ni glitkuras sur cxielo
inter steloj kaj planedoj
cxar estas kor´
la koro en la IS
La kor´ en IS
gxi batas por mi
por rugxaj cxevaloj dum nia feri´
La kor´ en IS
mufgantoj el tuta mond´
ties signifon divenu nun vi
IS...
oni vekas nin trumpete
por ke ni ne dormu troe
ne dormu tro
ni amas vin en IS
IS...
Feri Floro cxiujn distras
per kantajxoj pri la vivo
jes pri la viroj
la virtoj en la IS
La kor´ en IS
gxi batas por mi
por rugxaj cxevaloj dum nia feri´
La kor´ en IS
mufgantoj el tuta mond´
ties signifon divenu nun vi
IS...
oni vekas nin trumpete
por ke ni ne dormu troe
ne dormu tro
ni amas nin en IS
La teksto estis verkita de Mikke Englund kaj Bertilo Wennergren en trajno survoje al la IS 1983/84 en Niendorf kie la kanto estis unuafoje prezentita.
Lastaj sxangxoj: 13.05.98
auxtoro de la pagxo: Gunnar R. Fischer
retposxta adreso:
kunar@uni-paderborn.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana aux la angla.