Internacia Seminario (IS)
La jaro forpasas...la IS venas!
43a Internacia Seminario en Wetzlar, 27.12.1999-03.01.2000
Junaj Esperantistoj el la tuta mondo vojagxas cxiujare por unu semajno al Germanio por festi la due plej grandan renkontigxon de la tuta junulara movado! Lastjare en Kassel estis preskaux 300 partoprenantoj el 23 landoj, inter ili ankaux kelkaj el Brazilo, Togolando, Kostariko, Kanado kaj Sudafriko!
La IS cxijare havas la temon "jarmilo finigxas - kio estas malantaux ni?" kion oni pritraktos pere de diversaj prelegoj, laborgrupoj kaj diskutrondoj... sed ne zorgigxu! Kompreneble ankaux ekzistas vasta distra programo, kaj vespere cxiukaze okazos cxiam io speciala. Ankaux la nokta programo donas bonan eblecon por amuzigxi: Aparte de "normala" trinkejo en kiu plej ofte regas bonega etoso ekzistas teejo kun trankvila atmosfero. Kiu preferas svingi la gambojn aux bambi povas fari tion en la diskoteko kaj kiu cetere (same kiel la trinkejo) ofte fermas nur mallonge antaux la matenmangxo. Pro cxio tio validas inter la IS-anoj la devizo: IS-noktoj - se ili estas tro longaj, vi estas tro malforta.
Tute klare la absoluta kulmino de la renkontigxo estas la silvestra balo. Cxar je cxiu plena horo ie aliloke en la mondo komencigxas la nova jaro, la partoprenantoj ne nur intersxangxas novjarajn bondezirojn je meznokto sed ekde la malfrua vespero gxis la frua mateno! Kaj kompreneble estas malfacile supertrafebla bona emocio festi kun homoj el la tuta mondo la jarsxangxigxon. Ne estas mirinda ke la Esperanto-rokgrupo Amplifiki ecx dedicxis kanton al la IS kiu intertempe igxis tre fama inter junaj Esperantistoj - same kiel la renkontigxo mem.
Pro tio mi diras: IS - dormi vi povas ie aliloke!
Se vi nun interesigxis pri la IS: Aligxi oni povas rekte cxi tie.
Ankoraux demandoj? Tiam simple skribu retmesagxon al mi.
Lastaj sxangxoj: 12.01.99
auxtoro: Gunnar R. Fischer
retposxta adreso:
kunar@uni-paderborn.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana aux la angla.