Cxu vi jam scias...
...ke ni havis tri "La Bamba"-rekordojn dum la cxijara IS?
...ke la unua estis la plej mallonga "La Bamba"-rondo (unu kanto)?
...ke la dua estis la plej multaj "La Bamba"-rondoj dum Esperanto-renkontigxo?
...ke la tria estis la "La Bamba"-rondo kun la plej malmultaj partoprenantoj (2)?
...ke ni havas novan KKRen-membron?
...ke sxi nomigxas Anja?
...ke sxi estas la nokta programo?
...ke sxi ankoraux ne scias pri sia bonsxanco?
...ke la 21a jarmilo nek komencigxas en 2000 nek en 2001?
...ke ni devis konfiski 13 litrojn da biero?
...ke ili jam estas forversxitaj?
...ke ili cxiukaze ne bongustis?
...kio estas pelpi?
...ke vi ne volas scii tion?
...ke vi estos pelpota se vi misuzas la lauxtparolilan anoncsistemon?
...ke estas telefonalvoko por Bernd Finger?
...ke vi rericevos 30 fenigojn por cxiu botelo kaj 2 GM por cxiu glaso kiun vi redonas?
...ke vi ricevos baton rekte en la vizagxon por cxiu bierskatolo kiun vi provas redoni?
...ke ekzistas nova Esperanta komputila ludo?
...ke "Billy" pro tio ne plu estas la plej sxatata ludo de Andrej?
...ke la nova ludo nomigxas "kontroli mangxkuponojn"?
...kie la oficeja sxlosilo estas?
Lastaj sxangxoj: 18.01.2000 auxtoroj: Till Schönberner kaj Gunnar R. Fischer
retposxta adreso:
Gunnar.Fischer@esperanto.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana, la angla aux la itala.