Saluton, karaj!
Denove jaro finigxas kaj la Blinda Gardisto reaperas... sed cxifoje ja temas pri speciala jarsxangxigxo: Ne nur (almenaux lauxskribe) komencigxos nova jarmilo - multaj homoj ecx pensas
ke okazos la fino de la mondo dum la silvestra balo! Kaj ni ne parolas nun pri la kutima batalo cxe la silvestra bufedo... Tamen, kompreneble, la redakcio esperas ke estos male kaj ke vi
cxiuj povos ankoraux gxui la unuajn tagojn de la venonta jaro. Nu bone, gxustas ke dum Esperanto-renkontigxoj ofte okazas naturfenomenoj kiel kometoj, tertremoj kaj suneklipsoj kaj ke
KKREn (la organiza teamo de la IS) certe sxatus oferti ion eksterordinaran al vi ankaux tiurilate... sed oni povas troigi cxion, cxu ne? Do, NE aligxu nur partatempe cxar vi pensas ke la
mondo finigxos cxiukaze dum silvestro!
La temo de la cxijara Internacia Seminario estas "jarmilo finigxas - kio estas malantaux ni?". Tiun demandon cxiu el ni provu sincere respondi pensante pri sia propra vivo kaj malgraux
rerigardado malfacilas por ni (vidu la apudan foton) pro la nomo de nia gazeto, ankaux ni faras tion nun: multaj trafestitaj noktoj, amaso da mangxitaj cxokoladoj, belaj "La Bamba"-rondoj
kaj aro da stultaj cxemuraj artikoloj.
Kore salutas
Till Schönberner kaj Gunnar Fischer
Blinda Gardisto estas la oficiala subtenanto de la esperanta olimpika piedpilkteamo 2003.
Lastaj sxangxoj: 18.01.2000 auxtoro: Gunnar R. Fischer
retposxta adreso:
Gunnar.Fischer@esperanto.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana, la angla aux la itala.