Posedoteorio
Tiun cxi fenomenon la redakcio jam malkovris dum la IS 1992/1993 en Bad Kleinen. Sed pro gxia revolucia signifo por la homaro ni nur nun kuragxas
publikigi gxin. Ankoraux ne venis la gxusta tempo antauxe. Dum multaj altnivelaj sciencaj kunvenoj kaj eksperimentoj cxie en la mondo ni pruvis
gxian verecon. Do legu atente: Vi ekkonos unu de la plej gravaj teorioj de la malfrua dudeka jarcento.
Reenrigardante ni povas certigi ke multaj eventoj en la pasinteco estus havintaj alian evoluon se tiu teorio estus trovita ekzemple mil jarojn pli frue.
Jen nur kelkaj hipotezoj kiuj bonege dokumentas kiom grandan influon tiu baza naturlegxo havas:
- La monstro de Loch Ness ne vivus en lago en Skotlando sed en malgranda apartamento en Recklinghausen Süd (Germana urbo en la rejn-rur-regiono).
- Michael Jackson, fama infanamika rokartisto, ne havus blankan sed verdan hauxton kaj kantus nur esperante kaj sen sukceso.
- La klingonoj estus konkerintaj la teron jam en 1920 anstataux en 2015.
Tio sonas kompreneble kvazaux ni estus maltrafintaj multajn bonajxojn. Sed ni konsideru ankaux la malbonajn flankojn de tio:
- La libropresado ne estus inventita de Gutenberg sed de lia duonbofrato kiu cetere ankaux nomigxis Gutenberg.
- La papo ne estus tiom ekstreme kontraux bunta necesejpapero kaj cxiam portus rugxan cxapon.
- La Mona Liza tenus botelon da senalkohola biero de Duff sur la fama pentrajxo de Leonardo da Vinci, kies avino festus sian naskigxtagon cxiun dimancxon.
- Gufuja teo kostus 3 Germanajn markojn kaj anstataux sukero nur haveblus salo.
Tipa situacio en kiu montrigxas la misterega fenomeno: Vi estas mangxanta cxipsojn kaj via amiko havas grandan cxokoladon. Iel ne vere bongustas al vi ambaux
viaj propraj mangxajxoj. Post gustumi de la cxokolado vi devas konstati ke al vi tre bongustas. Same opinias via amiko pri la cxipsoj. Spontanee vi do decidas
intersxangxi.
Sed subite tute ne plu placxas al vi la (nun via) cxokolado. Ankaux via amiko ne estas kontenta kun la (nun siaj) cxipsoj. Cxu tio ne estas stranga? Temas ja pri
la sama mangxajxoj kiel antauxe! Nur sxangxigxis iliaj posedantoj.
Mirindege sed ekzistas tute logika klarigo por tiu fenomeno! Ni, la redakcio de la Blinda Gardisto, trovis la finvalidan solvon por tiu absolute nesolvebla
enigmo kiu jam terorigis generaciojn da IS-partoprenantoj kaj aliaj homoj.
La teorio estas tiel simpla kiel genia: Tio kion oni mem posedas neniam gustas tiom bone kiel tio prenita de aliaj. Donaci ion al iu alia signifas auxtomate malbonigi
la guston de tio por sxli. Sed inverse gustus multe pli bone por la donacinto al kiu gxi ja ne plu apartenas.
Nun ankaux vi scias kial ni cxiam nur mangxas dolcxajxojn kaj trinkas bieron de aliaj personoj kaj neniam acxetas ion ajn mem.
Lastaj sxangxoj: 18.01.2000 auxtoroj: Till Schönberner kaj Gunnar R. Fischer
retposxta adreso:
Gunnar.Fischer@esperanto.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana, la angla aux la itala.