La Blinda Gardisto
kore invitas al la 1a (kaj versxajne ankaux lasta)
KKRen
Kokina kaj Kokakolaa Renkontigxo
en Gooik (Belgio)
30a gxis 31a de decembro 1999
Forgesu tiujn kutimajn gastronomiajn semajnfinojn kun iliaj cxiutagaj mangxajxoj kiel cxipsoj, skatolbiero kaj cigaredoj!
Venu al la 1a KKRen por (mal)plenigi vian stomakon.
- Kun posta piediradebleco al la IJK 2000 en Honkongo.
- Por krei vere auxtentikan etoson, cxiuj ingrediencoj estos centprocente Belgaj produktoj.
- Cxiuj postvivontoj ricevos receptolibron, cxiuj malsanigxontoj ne devas antauxpagi por la venonta VOM
(Vomado de Ordinara Malsanulejomangxajxo).
- Infanoj, kiuj havas malpli ol 14 jarojn, nek pagos kotizon nek ricevos mangxajxon aux kolaon.
Sendu aligxilon al: Urbanus Infinpamp, Ikwoeljoewatstraat 42b, B-1755 Gooik, Belgio.
Pliajn informojn vi ne trovas cxe http://www.esperanto.de/is/bg.htm.
Lastaj sxangxoj: 18.01.2000 auxtoroj: Till Schönberner kaj Gunnar R. Fischer
retposxta adreso:
Gunnar.Fischer@esperanto.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana, la angla aux la itala.