Kion ni povas lerni el la historio?
Al tiu grava demando ankaux la redakcio de la Blinda Gardisto provis trovi respondon! Post longa (duminuta) pripensado ni venis al la konkludo ke oni cxiukaze ne povas pritrakti
cxiun eblan faceton de tiu temo sur unu pagxo. Pro tio ni sekve ignoras politikajn, sciencajn, religiajn, filozofajn, artajn, muzikajn, seriozajn aux sencenhavajn alirojn al gxi kaj anstatauxe
fokusigxas sur la historio de la Esperanto-movado, aux, pli detale, sur pasintaj renkontigxoj kaj iliaj efikoj al nia lingvo. Ofte ili ja havas unu aux du tipajn okazajxojn aux proprecojn kiujn
oni ne forgesas. Post iom da tempo la nomo de la loko de la evento igxas substantivo, verbo, adjektivo ktp. priskribanta la specialajxojn de tiu renkontigxo. Do ni povas lerni novajn
vortojn el la historio de la Esperanto-renkontigxoj! Intertempe ekzistas tuta listo da tiuj vortoj kiujn ni kompreneble ne volas lasi malkonata. Do ni fiere prezentas al vi la
liston de novaj Esperanto-vortoj kreitaj laux la nomoj de renkontigxolokoj
(rimarko: ni nur konsideris grandajn renkontigxojn kiujn ni mem partoprenis inter 1991 kaj 1999)
kukshafeni prepari pli bonan mangxajxon por vegetaranoj ol por nevegetaranoj.
Cxifoje mi aligxis kiel vegetarano cxar mi sciis ke la kuirejaj laboristoj kukshafenas precipe dum la matenmangxo.
badklajnen (direkto) a) tien kie estas ege malvarma, kun kvazaux polusgradaj temperaturoj. Li veturis badklajnen kaj kompreneble preskaux mortfrostis.
b) for de la civilizacio, en la mezon de nenio. Ahx, mi ne plu sxatas vin. Iru badklajnen!
nojminstero renkontigxejo kie jam antaux kelkaj jaroj okazis la sama renkontigxo. Pro la bonaj kondicxoj kaj la manko de alternativoj la domo igxis nojminstero.
tibingena filistra, konservativa, kontrauxetosa. La estroj estis suficxe tibingenaj kaj pro tio ne permesis surkoridorajn masagxojn.
veclaro grupo da bonetosuloj. Cxar sxi estis plurfoje en veclaro, sxi bone amuzigxis.
gintersberge a) havante tro longan internacian vesperon. Cxiuj lacigxis kaj enuigxis pro la gintersbergeco de la lasta tago.
b) havante tro fruan diskejofinigxon. Ni private organizis noktan feston cxar la renkontigxo estis gintersberga.
frajburgo (tempe kaj laux nombro de partoprenantoj) longega vico. Mi tuj rezignis pri la bufedo cxar estis vera frajburgo antaux gxi!
rovinji malvarmegi, frosti (sinonima verbo por la unua signifo de badklajnen). Ecx kun tri litkovriloj rovinjis la tutan nokton.
tratra ofte vizitata de la surloka polico. La renkontigxo estis tre tratra cxar la muziko sxajne tro bruis ekster la ejo.
linjano membro de grupo da krokodilantoj. Kiel eterna komencanto li estas preskaux cxiam ankaux linjano.
rijeka kun bona vespera sed malbone organizita nokta programo. Mi trafestis cxiujn noktojn cxar la renkontigxo estis evidente nerijeka.
kaseli paroli netradukeble pro la uzo de longaj frazoj kaj maloftaj (fak)vortoj. Apenaux eblis komuniki kun li cxar li kaselis tiom multe.
rimini a) ne iri en la diskotekon sed anstatauxe fari privatajn surcxambrajn (i.a. tekilumadajn) festojn. Cxiuj riminis en la cxambro 44 cxar la muziko placxis al neniu.
b) festivali en kvar hoteloj samtempe. "Homoj perdigxis cxar oni ja riminis.
zanka okazanta aliloke ol origine planita kaj privarbita.
Kiam ne eblis konsenti pri kontrakto laux la originaj kondicxoj kun la hotelestroj montrigxis ke la renkontigxo igxos zanka.
specialaj vortoj por eksterordinaraj naturfenomenoj kiuj regule okazas dum aux tuj post renkontigxoj:
koldinava kun kometo videbla sur la nokta cxielo. Mi faris noktan promenon por rigardi la koldinavan cxielon.
asizi tertremi. Post la kongreso asizis tiom forte ke parto de la malnova katedralo terenfalis.
vespremo kompleta suneklipso. Por plene gxui eventon kiel vespremon, nepre acxetu specialajn sunokulvitrojn kontraux 500 Hungaraj forintoj.
Lastaj sxangxoj: 18.01.2000 auxtoroj: Till Schönberner kaj Gunnar R. Fischer
retposxta adreso:
Gunnar.Fischer@esperanto.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana, la angla aux la itala.