La Doktoro-Frenezius-Instituto prezentas:
la grandan psikologian teston:
"Kiom multe vi scias pri 'dependeco'?"
1. Kiu el la sekvaj personoj estas la inkarnigxo de dependeco?
a) Boris Jelzin
b) Bill Gates
c) Diego Maradona
cx) Wladimir Kolbasow
d) Ludoviko Zamenhof
2. Kiujn de la sekvaj dependecoj vi jam mem spertis?
a) Mi ne povas cxesi fumi cigaredojn.
b) Mi ofte drinkas tro multe da alkoholajxoj.
c) Kelkfoje mi sentas dependecon de la gufuja teo.
cx) La etoso de rekontigxo dependas de la kvalito de la nokta programo.
d) La funkcio "f(x)=2x+1" dependas de x.
3. Dependecon ofte kauxzas drogoj. Kiujn drogojn vi mem elprovis?
a) Alkoholon.
b) Hasxisxon.
c) La Bamba.
cx) Cxokoladon.
d) Blindan Gardiston.
4. Kiuj el la sekvaj filmoj temas pri dependeco?
a) "Indepence Day - ID4"
b) Basic Instinct
c) De vesperkrepusko gxis tagigxo
cx) Mazi en Gondolando
d) Mazo en Pornolando
5. De kio dependas la momento de la fina venko?
a) cxefe de la dato
b) sendepende de la dato gxi neniam okazos
c) de la gxustan uzon de la akuzativon
cx) de la planto en la genuo
d) mi pensas ke tiu cxi demando estas tute stulta
la poentoj:
|
a |
b |
c |
cx |
d |
| 1. |
73% vol. |
586 |
1986 |
2 |
0 |
| 2. |
100 |
150 |
0 |
100 Kunaoj |
3,141592654 |
| 3. |
200 |
500 |
1,5 |
2,25 |
0 |
| 4. |
407 |
69 |
0 |
1 |
6 |
| 5. |
-100 |
-150 |
4n |
0 |
1000 |
rezultoj:
malpli ol 0 poentoj:
Vi ne nur estas suficxe stulta, sed ankaux radikalulo. Do vi cxefe dependigas vin mem per viaj ismaj pensoj! Forjextu la drogecan radikalismon kaj spertu pli belan vivon sen gxi!
0 poentoj:
Gratulon! Vi estas 100%e sekurita kontraux drogoj, cxar vi cxiam elektis la plej stultan respondon kaj pro tio estas tro stulta por iam gxuste konsumi iun ajn drogon. Tio bedauxrinde ankaux signifas ke vi neniam atingos momenton de mensa klareco en la vivo, kio estas ecx pli malbone ol kelkaj dependecoj.
1-11,641592654 poentoj:
Cxu vi entute scias, pri kio temas? Sxajne mankas al vi spertoj pri dependeco. Aliflanke, tio eble ne estas malbone. Drogoj cxiukaze nur malhelpas. Ni levas la glason je via sano!
12,391592654-4043 poentoj:
Vi estas ie inter iomscianto kaj spertulo. Kiel spertulo vi certe nun estas ne tute malebria, pro tio ne indas plitrakti vian rezulton cxar vi cxiukaze ne plu tute komprenus gxin. Kiel iomscianto ni nur povas rekomendi al vi ne fari same kiel la spertulo.
pli ol 4043 poentoj:
Kiel vi atingis tiom da poentoj???
Lastaj sxangxoj: 01.12.98
auxtoro: Gunnar R. Fischer
retposxta adreso:
kunar@uni-paderborn.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana aux la angla.