Cxu vi jam scias...
...kien surfi?
...ke ni blindgardistas sub 'www.esperanto.de/is/bg.htm'?
...ke germana akcento en Esperanto kelkfoje kauxzas problemojn?
...ke simpla frazo kiel 'mi dormis kvalite' povas ricevi tute alian senson?
...ke gxi ekzemple povas soni kiel 'mi domis kvarlite'?
...ke kelkaj homoj kredas ke en Esperanto ekzistas vorto por 'multaj pecoj'?
...ke tio estas eraro?
...ke la teatrajxo de la Kroatoj estis vere evidente nevidebla?
...ke la kauxzo estas ke nia gardisto estas blinda?
...ke Jan Schröder komencis rilaton kun tre cxarma kaj fresxa bulko?
...ke li pro tio ne plu mangxas bananojn?
...ke vi ricevas 10%an rabaton se vi aligxas dum tiu cxi IS por la venonta?
...ke vi lauxeble aligxu kiel pli ol 26-jara A-landano cxar tiam la rabato estas plej granda?
...ke dum la novjara koncerto pluraj homoj mortis?
...ke tio nek estis pro la longa kantado nek pro agxkadukeco?
...ke laux la oficiala raporto de la kuracisto la morton kauxzis malgrandaj malakraj malmolaj ajxoj?
...ke kelkaj de la viktimoj havis premsignon kiu memorigis al cxokoladajxo?
...ke la cxijaran mangxilofrakasadan premion gajnis Aage Fischer?
...ke la dua kaj tria premio iris al Arnaux Torras i Tutusaus kaj Dawid Pochanke?
...ke la jugxantaro diskvalifikis Bonvola Tisxljar (nomo sxangxita) cxar sxi intense frakasis tason?
...ke la redakcio de la Blinda Gardisto forte kritikas la homojn kiuj acxetis bieron en la 'Plus' -supermerkato anstataux cxe KoToPo?
...ke pro tiuj acxuloj ni mem ne plu ricevis iujn ajn alkoholajxojn tie?
...ke ni finfine solvis la fumadoproblemon dum la IS por cxiam?
...ke nefumantoj simple ne plu rajtas aligxi?
Lastaj sxangxoj: 08.01.99
auxtoroj: Till Schönberner kaj Gunnar R. Fischer
retposxta adreso de Gunnar:
kunar@uni-paderborn.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana aux la angla.