Kiel eviti ricevi invitleteron?
Cxu vi ankaux konas tion: Vi pagas vian kotizon, vojagxas al Germanio, partoprenas IS-n kaj devas elteni tutan semajnon da amo kaj amikeco en internacia rondo, kun multa amuzigxo dum la distra, vespera kaj nokta programo kaj precipe kun La Bamba! Kiom terure! Cxu oni ne povas iel eviti tiun silvestran renkontigxon? Sxajne ne: Pro la dauxra varbado oni ja preskaux auxtomate jam plenigas la aligxilon kaj antauxpagas. Do multaj el ni estas kondamnitaj al tutsemajna gxojo. Por kelkaj felicxkaze tamen ekzistas simpla ebleco maltrafi la IS-n sen tute kontrauxbatali la instinkton sendi aligxilon al la IS-administrado: Ili bezonas invitleteron por akiri vizon por eniri Germanion. En la pasinteco, ankaux inter ili la nombro de tiuj kiuj finfine devis partopreni IS-n estis granda, sed tamen kreskanta aro trovis multajn diversajn vojojn kiel eviti ke la petata invitilo atingas ilin en uzebla formo. Tiujn trukojn la Blinda Gardisto ne volas kasxi antaux la legantoj kaj fiere prezentas la liston de farindaj aferoj por certigxi ke oni ne ricevos vizon pro invitletero:
- La limdato por invitiloj estas la 1a de decembro. Pro tio nepre aligxu poste! Plej bone estas se la peto alvenas la 23an de decembro cxar tiamaniere la respondeculo pri invitleteroj certe nenion plu povos fari cxar la Germanaj ambasadejoj ne plu estos malfermitaj.
Se leteroj bezonas plurajn semajnojn por vojagxi de via lando al Germanio kaj reen, tiam vi ne tiom zorgu pri tio. Ja jam suficxas sendi vian aligxilon la 2an de decembro por ke respondo ne plu atingu vin gxustatempe. Teorie vi ecx povas sendi gxin kelkajn tagojn antaux la 1a de decembro cxar ecx tiam la tempo ne plu suficxos.
Kelkfoje leteroj ankaux sen via helpo perdigxos. "Kia bonsxanco!" vi nun eble pensas. Sed vi mem povas iom pli grandigi ke tiun sxancon ankaux havos vi se vi tiom malfrue kiel eble anoncas ke eble via letero perdigxis. Tiam oni ne povos sendi novan al vi!
- Ofta kauxzo por sukcesaj invitilpetoj estas ke la aligxilo estis korekte plenigita. Ankaux tie cxi oni povas helpi sin: Simple ne kompletigu gxin! Forgesu personan aux/kaj familian nomon, skribu malgxustan naskigxdaton (longjara favorito estas 01.01.1900), ne menciu vian sekson (precipe se via nomo ne estas mezeuxropa) sed insistu pri unuseksa cxambro (tiel la administrado havos amuzajn vesperojn cerbumante cxu vi nun estas ino aux viro).
Nepre ne malkovru el kiu lando aux urbo vi venas - tion la IS-administrado ja mem povas diveni. Se vi partoprenis iun ajn renkontigxon post 1887, tiam la Germanoj certe ankoraux havos liston de gxi - la unua Esperanto-grupo en Germanio ja fondigxis en 1888 kaj certe oni kolektis cxiujn partoprenantolistojn de cxiuj renkontigxoj en la tuta mondo ekde tiu tempo. Por eltrovi la mankantajn datojn de vi (ekzemple vian adreson), tiuj uloj volonte kaj kun granda entuziasmo trasercxos la listaron.
Kelkfoje tio bedauxrinde rezultos en sukceso kaj ili tamen provos sendi al vi invitleteron. (Ne forgesu ke cxiuj organizantoj de la IS havas kiel nuran vivcelon labori en la movado kaj pro tio faras ankaux nenion alian tage kaj nokte!)
- Ne aparte indiku vian naciecon se vi ne logxas en via gepatra lando. Tio certe konfuzigos la IS-administradon - eble jam suficxe multe. Sed ankaux por la aliaj kazoj ekzistas solvo: Multe pli granda konfuzigxo ekestos se vi ne indikas ke vi entute bezonas invitleteron!
Granda eraro estas cxiam la indiko de retposxtaj adresoj. Kun ili oni ja povos kontakti vin se io ne gxustas kun via aligxilo. Pro tio, nepre ne indiku funkciantan adreson! Ankaux ne tiun de bona amiko kiu povus informi vin pri io ajn grava!
- Kompreneble ofte la Germana ambasadejo de si mem jam rifuzas doni vizon al vi - la altnivela burokratieco ne haltas cxe limoj! Sed ecx se ili teorie tamen farus tion vi povos eviti tiun kazon ne informigante la IS-administradon (aux pli bone: ecx vin mem) pri iu ajn afero ili postulas de vi krom la invitletero. Se ili ekzemple volas faksitan duan invitleteron el Germanio aux/kaj telefonalvokon de tie, tiam anoncu tion nur post meze de decembro! Tiam la ambasadejoj ja estas jam fermitaj. Kelkaj bonsxancemuloj havas ambasadejon en kiu cxiukaze ne funkcias telefono aux faksilo.
- Helpu al aliaj invitleterpetantoj: Telefone terurigu la respondeculon kaj lian familion gxis kristnasko. Tio foruzos tiom da nervoj de la envolvitaj personoj ke eble ili tute fusxos ne nur vian invitleteron, sed ankaux tiun de aliaj personoj! La telefonado mem ankaux jam forprenas multe da tempo kaj pro tio duoble helpas cxar eble la tempo ne plu suficxos por bone prepari cxion.
Ecx pli ruza estas insisti pri faksa sendado de la invitilo se oni samtempe indikas faksnumeron kiu ne cxiam (aux, pli bone, tute ne) funkcias. Provi la faksforsendadon kostas minimume unu tagon, do denove forsxtelas valoran tempon. La respondeculo pri invitleteroj certe gxojos se li dum horoj vane provas sendi ion fakse, speciale se li ne mem havas faksilon kaj do devas fari cxion cxe amikoj!
Aligu vian tutan amikaron ecx se neniu el ili volas partopreni aux entute jam auxdis pri Esperanto! Tio kauxzos tiom da laboro al la IS-administrado ke restas multe malpli da tempo po cxiu invitpeto.
Unu lasta konsilo: Ne diru post la IS kial ekzakte vi ne povis veni. Tiam la venontan fojon vi eble restos sen vizo pro la sama kauxzo!
Lastaj sxangxoj: 20.11.98
auxtoro: Gunnar R. Fischer
retposxta adreso:
kunar@uni-paderborn.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana aux la angla.