
|
D-RO KOLBASOW: LIA VIVO |
Tri gravaj homoj mortis en 1997: Lady Diana, patrino Theresa kaj, plej grave, dr-o med. Wladimir
Kolbasow. Kiom strange tamen ke kvankam la unuaj du estis suficxe konataj kaj nun
pliplorataj, dr-on Kolbasow, kiu faris tiom multe por la junulara Esperanto-movado, preskaux
neniu el ni konas! Tiun grandan informomankon la Blinda Gardisto devas forigi kaj pro tio
aperigas artikolon pri tiu nobla kaj engagxigxinta viro kies morto postlasis grandan truon en
la koroj de multaj el ni:
Wladimir Victor Kolbasow naskigxis la 10an de oktobro 1947 en Cxeboksari, Sovetunio (hodiauxa
Rusio). La filo de malricxaj instruistoj jam frue auxdis pri la internacia lingvo kaj eklernis
gxin jam kun dek jaroj. Post nur mallonge da tempo li aktive laboris en la internacia junulara
laboro. Kun 16 jaroj Kolbasow ekamigxis al Galina Kohxdaswasa, juna Rusino el Moskvo.
En la sekva tempo li spertis kiom da problemoj juna amo povas kauxzi se temas pri distancrilato.
Tamen estis gxojigaj jaroj, kaj en 1971 ili ambaux geedzigxis. Tiu finfina sukceso kaj aliflanke
liaj multaj Esperantaj amikoj kiuj ne havis tiom da bonsxancon kun la amo en junaj jaroj
instigis la intertempan doktoron kaj diploman psikologon helpi junajn samideanojn kun lia sperto
de la multaj jaroj en kiuj li mem estis konfrontata kun la tipaj problemoj de plenkreskuligxo.
Liaj unuaj libroj pri tiu temo havis grandegan sukceson kaj pravigis la bezonon de konsilo por
junuloj. Tamen Kolbasow cxiam havis malamikojn kiuj riprocxis al li ke li delogus la junularon
al nemorala konduko. Ili malgxuste interpretis lian agadon por pli libera kaj malferma
agmaniero en la amaskomunikiloj kaj la socio. Sed Kolbasow ne lasis sin reteni de labori por lia
revo: pli kontenta kaj pli bone pri kelkaj temoj informita junularo.
Komence de la 90aj jaroj kiam tuta orienteuxropo transvivis politikajn sxangxojn li finfine
havis la eblecon malfermi amoklinikon en Moskvo. Pro la pligrandigxo de la cxiutaga leteraro kiu
atingis lin nun post la pli vasta publikado de liaj libroj li decidis ankaux oferti sian
konsilon en junulara Esperanto-gazeto. Ekde 1996 liaj respondoj al kelkaj junaj samideanoj
aperis en koncize sub la de li mem elektita titolo "amo kaj seksumado". Pro la ekde tiu tempo
kreskanta ofteco de anonimaj minacoj li decidis cxiam porti sunokulvitrojn en la publikeco. La
Rusa mafio ecx tute senkasxe avertis lin cxar lia agado por pli da kontenteco efektive
malaltigis la drogkonsumadon de junuloj kaj pro tio laboris kontraux iliaj interesoj. Sed ecx
tio ne povis suficxe impresi lin por fini lian laboron. La 20an de junio 1997 okazis la terura
trafikakcidento en Moskvo: Blanka Seat Marbella surveturis lin sur vojo por piedirantoj. La
sxoforo tuj fugxis kaj postlasis la mortantan Kolbasow en la brakoj de lia edzino. Sxi poste
rakontis ke liaj lastaj vortoj estis: "Amu kaj seksumu!" Kvankam oficialaj instancoj parolis pri
"akcidento", multaj supozas ke estis planita murdo de unu de liaj malamikoj.
Kun dr-o Wladimir Kolbasow, la junulara Esperanto-movado perdis gravan personon kaj multaj el
ni bonan amikon, ankaux la redakcio. Kolbasow ankoraux lastjare skribis salutvortojn por la
"Blinda Gardisto". Nur du monatoj antaux lia morto li ludis gastrolon en "De vesperkrepusko gxis
tagigxo", la nova filmo de Marko Naoki Lins (cetere cxefa redaktoro de koncize).
Malgraux cxiu funebro Galina Kolbasowa tamen ne perdis la esperon kaj skribis libron pri lia
vivo. Gxi havas la titolon "Amo kaj seksumado: informi sen mitoj". La libro baldaux aperos en
cxiu bona Esperanto-libroservo kaj kostos cxirkaux 40 GM. La redaktoroj de la "Blinda Gardisto"
nur povas rekomendi acxeti tiun interesan kaj kortusxan verkon pri unu el la plej idealistaj
aktivuloj de nia tempo.
Lastaj sxangxoj: 03.03.99
auxtoro: Gunnar R. Fischer
retposxta adreso:
kunar@uni-paderborn.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana aux la angla.