DE VESPERKREPUSKO GXIS TAGIGXO (Esperantujo 1997)
"du gefratoj volas eskapi.
du policanoj ilin haltigi.
kaj inter la kvar tuta armeo da malbono...
kiu venkos finfine?"
Post riska eskapo el la malliberejo kaj diversaj kosmetikaj operacioj, la du fifamaj gefratoj Gecko (Harald kaj Gunnar Fischer) vagadas tra Euxropo, prirabante bankojn kaj postlasante tutan aron da viktimoj. Dum ilia fugxo antaux la polico ili prenas la konatan seksualpsikologon dr-o Hans Wurst (dr-o med. Wladimir Kolbasow ludante sin mem nur kun alia nomo) kiel ostagxon kaj planas renkonti kontakpersonon nomata "Inat Terzi" kiu promesas helpi ilin eskapi kaj organizi falsitajn vizojn al Brazilo por 30 % de la mono en la Esperanto-diskoteko "Penthouse" en Traben-Trarbach kie jxus okazas la Internacia Seminario,
renkontigxo de la Germana Esperanto-Junularo. Post kiam Hans Wurst veturis Seth kaj Richard Gecko en lia karavano tra diversaj policaj kontroloj, la tri finfine alvenas al la diskoteko. Cxio sxajnas iri glate, la gefratoj sin refresxigas alrigardante la dancantajn belulinojn el la tuta mondo, kiam la du heroaj specialpolicanoj Soni Acxe (Marc Steßgen) kaj Silenti Ofte (Till Schönberner) eniras la "Penthouse" por aresti la du krimulajn gefratojn. Sed antaux ol iu ajn povas pafi, subite la belaj dancemulinoj kaj la tuta servistaro de la diskoteko vampirigxas - kun grandega sangosoifo! En la
sekvanta sangoplena batala kaoso inter vampiroj kaj gastoj la gefratoj, la policistoj kaj la psikologo rapide realizas ke ili nur havas sxancon fini tiun nokton vivante se ili kunlaboras...
Post "AMO KAJ PERFORTO" kaj "MURDO EN COL DI NAVA", "DE VESPERKREPUSKO GXIS TAGIGXO" estas la tria verkajxo de la juna regxisoro Marko Naoki Lins. Cxifoje la emfazo estas klare sur la perforto - cxu en sangoversxantaj pafdueloj inter la gefratoj Gecko kaj la polico, cxu en amasbatalscenoj en kiuj la korpopartoj flugas amase. Malgraux la kruela
agado de la krimuloj kaj poste de la vampiroj, la filmo ankaux enhavas multajn amuzajn elementojn kaj scenojn kaj entute povas esti interpretata kiel parodio de la krim- kaj la vampirfilmgxenro. Gxi cetere montras la faman kaj interalie el koncize konatan dr-o med. Wladimir Kolbasow nur du monatojn antaux lia sur misteraj kondicxoj okazinta akcidenta morto en Moskvo. La specialefektojn en la diskoteko prizorgis la jam ofte por tiuj eventoj uzata entrepreno ILM (Infanoj Luligxos Malbone).
"DE VESPERKREPUSKO GXIS TAGIGXO" certe estas nenio por homoj sub 18 jaroj sed plenkreskuloj rigardu gxin se ili ne tute malsxatas la manieron de Lins aux miksajxojn inter krim- kaj vampirfilmo.
| REGXISORO: |
| Marko Naoki Lins |
| |
| AKTOROJ: |
| Richard Gecko... | Harald Fischer |
| Seth Gecko... | Gunnar Fischer |
| Soni Acxe... | Marc Steßgen |
| Silenti Ofte... | Till Schönberner |
| dr-o Hans Wurst... | dr-o Wladimir Kolbasow |
| cxefa vampiro... | Holger Boos |
| Don Francx... | Francesco Amerio |
| Njokki, la diskjxokeisto... | Marco Pacotto |
| Richard antaux la operacioj... | Quentin Tarantino |
| Seth antaux la operacioj... | George Clooney |
| bela vampirino... | Salma Hayek |
Lastaj sxangxoj: 08.01.99
auxtoro: Gunnar R. Fischer
retposxta adreso:
kunar@uni-paderborn.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana aux la angla.