11 reguloj por legi la Blindan Gardiston
Ni kore gratulas vin pro via unua rigardo al Blinda Gardisto, la oficiala murgazeto de la 41a IS! La unuaj artikoloj cetere jam aperis kune kun la dua informilo. Do, se vi aligxis surloke, vi nun scias ke vi jam maltrafis ion. Por plejfaciligi la legadon ni ellaboris kelkajn regulojn:
1
La multaj literoj estas ligitaj al vortoj kiuj mem formas, metite unu malantaux la alia, kompletan frazon.
2
Grava atentigo! La ordo ne malgravas!
3
Estas rekomendata tralegi la liniojn de maldekstre al dekstre kaj la pagxojn de supre malsupren. En cxiu kazo de nekonsidero ni ne responsos.
4
Tralegitajn pagxojn bonvolu ne desxiri nek forjexti! Ili estas uzeblaj plurfoje.
5
Atentu ke cxi tiu gazeto pendas gxuste. Do se vi ne povas legi la tekstojn - eble vi staras surkape.
6
Por ke la legado ne estu teda, ni skribis sur cxiun pagxon ion alian. Vi nun certe pensas: "Ne! Tio ja ne povas esti vero!"
7
Tamen estas vero.
8
Se cxi tiu pagxo - malgraux nia espero - ne placxas al vi, malbonsxance por vi.
9
Se vi ne povas legi tion aux vi bezonas (novajn) okulvitrojn aux vi eble plibonigu vian Esperanton.
10
Se vi povas legi tion vi eble acxetis tro fortajn okulvitrojn aux staras tro proksime al la muro.
11
Blinda Gardisto estas sendependa gazeto kaj pro tio enhavas neniujn varbajxojn. Ni ecx ne mencius la nomojn de koncize (la aktuala euxropa malnederlanda junulara gazeto), la esperanta olimpika piedpilkteamo 2003 (kies oficialaj subtenantoj ni estas) aux "De Vesperkrepusko Gxis Tagigxo" (la nova filmo de Marko Naoki Lins).
12
Nur ekzistas 11 reguloj!
Lastaj sxangxoj: 08.01.99
auxtoro: Gunnar R. Fischer
retposxta adreso:
kunar@uni-paderborn.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana aux la angla.