Cxu vi jam scias...
...kion fari?
...ke doktoro Wladimir Kolbasow, kunlaboranto de Koncize, kore salutas cxiujn IS-partoprenantojn kaj deziras al ili multe da seksumado?
...ke tiu cxi IS estas la 40a?
...ke la temo de gxi estas "Regionoj - cxu la veraj landoj?”?
...ke Ulrich "Sexman” Farrenkopf volis ke la temo nur estu "Regionoj” cxar gxi inkluzivus ankaux la korpajn regionojn?
...ke en Germanio la monato post "decembro” estas "decembro”?
...ke tion pruvas la mangxkuponoj?
...ke la konata IS-melodio ne estas de Amplifiki sed de Art Garfunkel?
...ke en Frajburgo oni protektas sin alimaniere kontraux rabistoj ol normale?
...ke oni kontruas la pordojn tiel, ke ecx la enlogxantoj preskaux ne povas malfermi ilin?
...ke finfine Rusoj alvenis?
...ke Lars Böhmer pro tio tuj maltrankviligxis?
...ke Polina Iodis tamen ne venis cxar sxi perdis sian pasporton unu tagon post sxia 18a naskigxtago?
...ke tiu tago estis vendredo la 13a?
...ke Till Schönberner faris la cxi-jaran IS-brosxuron?
...ke tiu laboro estis tre strecxa?
...ke Till tre miras, ke gxis nun neniu raportis grandan eraron en gxi al li?
...ke Harald Fischer nun havas tre mallongajn harojn?
...ke Gunnar Fischer estas lia frato?
...ke Gunnar nun havas pli longajn harojn?
...ke Sylvia Pöhlmann tamen ne povas distingi ilin?
...ke Gunnar aliflanke ankaux ne povas distingi sxiajn du fratinojn (gxemeloj)?
...ke ili nomigxas Dorota kaj Ewa?
...ke de la 23 anoncitaj Rusoj venis finfine 6?
...ke Gunnar Fischer kiam li auxdis tion furiozegis cxar li gxis la 23a de decembro preparis iliajn invitleterojn kaj pro tio dauxre estis strecxita?
...ke Ulrich Görtz venontjare ne plu estos GEJ-Prezidanto?
...ke tio estas sekreto?
...ke ni tiun cxi informon normalkaze ne rajtas publikigi?
...ke la Blinda Gardisto estas la unua murgazeto dum IS?
...ke nur Till kaj Gunnar konas 'Blind Guardian', pezmetalan rokgrupon?
...ke gxis nun Marc Steßgen ecx ne ludis unu kanton de ili?
...ke laux nia scio la vorto 'pezmetalo' tute ne ekzistas?
...ke ni ne trovis pli bonan tradukon por 'Heavy Metal'?
...ke Ziko havas novan plej favoran kanton?
...ke unu frazo el gxi estas "hej Ziko, Ziko cxu vi pretas?”?
...ke Maja Tisxljar timas vespertojn, kiuj nokte flugas tra la trinkejo?
...ke la vesperto estis speciala, neanoncita programero por sportumigi la drinkemulojn?
...ke la ideo de cxi tiu artikolo estis tute sxtelita de Kolego?
...ke ni dankas Marc Steßgen pro tio ideo?
Lastaj sxangxoj: 02.09.98
auxtoroj: Till Schönberner kaj Gunnar R. Fischer
retposxta adreso de Gunnar:
kunar@uni-paderborn.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana aux la angla.