Cxu Sankta Nikolao ekzistas?
1) Neniu konata rangiferspecio povas flugi. SED ekzistas 300.000 specioj, kiuj ankoraux devas esti klasifikataj, kaj kvankam la plej granda parto estas insektoj kaj bakterioj, tiu ne tutcerte ekskludas flugantajn rangiferojn, kiujn gxis nun nur vidis Sankta Nikolao.
2) Ekzistas 2 miliardoj da infanoj (malpli-ol-18-jaruloj) sur la mondo. SED cxar Sankta Nikolao (sxajne) ne liveras al muslimoj, hinduoj, judoj kaj budhistoj, malaltigxas sia labora al proksimume 15% de la entuto - 378 milionoj da infanoj. Je averagxa infannombro de 3,5 po mastrumo rezultigxas 91,8 milionoj da domoj. Ni supozas, ke en cxiu domo vivas minimume unu obeema infano.
3) Sankta Nikolao havas 31-horan kristnasktagon, kauxze de la diversaj tempozonoj, se li vojagxas de oriento al okcidento. El tiu rezultas 822,6 vizitoj sekunde. Do Sankta Nikolao havas 1/1000 sekundo da tempo por cxiu kristana mastrumo kun obeema infano por fari sian laboron: Parki, elsalti de la glitveturilo, grimpi la kamentubon malsupren, plenigi la sxtrumpetojn, dispartigi la aliajn donacojn sub la kristnaskarbo, ekstermi cxiujn restojn de la kristnaskmangxajxojn, grimpi la kamentubon supren kaj flugi al la sekva domo. Supozante, ke cxiu de tiuj 91,8 milionoj da haltoj estas same distribuitaj sur la tero, la rezulto estas 1,3 km da distanco inter mastrumo kaj mastrumo, entuta distanco de 120,8 milionoj da kilometroj, ne enkalkulita tio, kio ni cxiuj devas fari en 31 horoj.
4) La kargo de la glitveturilo gvidas al alia interesa efekto. Supozante ke cxiu infano ne ricevas pli ol unu mezgranda 'lego'-skatolo (proksimume 1 kg), tiam la glitveturilo havas pezon de 378.000.000 kg, ne kalkulita Sankta Nikolao, kiu estas priskribita kiel tro peza. Kutima rangifero ne povas tiri pli ol 175 kg. Ecx supozante, ke 'fluganta rangifero' (vidu punkton 1) povas tiri la dekoblan de la normala pezo, oni ne bezonas ok aux naux rangiferoj por la glitverturilo. Oni bezonas 216.000 rangiferojn. Tiu plialtigas la pezon - la glitveturilo mem ankoraux ne enkalkulita - 410.400.000 kg. Denove kiel komparo: Tio estas pli ol la kvarobla pezo de la 'Queen Elizabeth' (la sxipo! Ne la regxino!).
5) 410.400.000 kg je rapideco de 1040 km/s kauxzas ege grandan aerkontrauxstaron - per tio la rangiferoj estas varmegataj, same kiel spacsxipo, kiu reeniras la ter-atmosferon. La plej antauxaj rangiferoj devas pro tio absorbi 16,6 TRILIONOJ jxuloj da energio. Po sekundo. Ambaux. Alie dirite: Ili praktike tuj ekbrulus, la sekva paro de rangiferoj alfrontas la aer-kontra‹staron, kaj estigxas surdiga bruego. La tuta grupo de rangiferoj estas varporigata ene de 5 milona sekundo. Sankta Nikolao intertempe spertas 17.500-oblan ter-plirapidigxon. Iu Sankta Nikolao, kiu estas 120-kg-peza (kio laux la priskribo estas rindinde maltroigita) estus premita kontraux la malantauxa parto de sia glitveturilo - per forto de 20,6 milionoj N.
Do ni rezume povas diri: SE Sankta Nikolao iam disdonis la donacojn, li hodiaux estas morta.
Lastaj sxangxoj: 02.09.98
auxtoroj: Till Schönberner kaj Gunnar R. Fischer
retposxta adreso de Gunnar:
kunar@uni-paderborn.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana aux la angla.