Kelkaj artikoloj el la unua Blinda Gardisto
Malfamaj lastaj vortoj
1. Kompreneble mi faros tion mem, ja ne estas la unua alttensia kurentkablo kiun mi sternas!
2. Ahx, vi vere mem kolektis la fungojn?
3. Ne, Don Pepperoni, mi tutcerte NE pagos monatan "asekuran kotizon"!
4. Mi CXIAM transiras straton dum rugxa trafiklumo!
5. Ho, vi ja estas cxarma hundeto!
6. Ankoraux lastan glason por la revojo!
7. Strange, mi ankaux havas kvar asojn!
8. Nu bone, venu se vi volas ricevi batojn!
9. Mi bezonas 20 fenigojn por la stacidoma necesejo, cxu vi povus sxangxi 1000 germanan markan bileton?
10. Hej, Gunnar, rakontu historion!
11. Volapuko! Volapuko!
(SEKVAS VARBADO)
Venu al la Festivala Internacia Kunkusxado !
okazontaj programkontribuoj:
-> Seksumado en Esperantujo dum la lastaj 10 jaroj - raportas Inat Terzi
-> Kiam vi...? - mondfama Ulrich "Sexman" F. ankaux demandos vin!
-> Prezentado de la nova frivola bildhistoria E-kurso de Arnaux: Mazo en Pornolando!
-> La plej malridindaj sxercoj pri seksumado - de René Philipp (hihihihi)
-> Skandaloj dum la IS en Freiburg - ankoraux nenio okazis, ni atendas viajn kontribuojn!
Salutvortoj de d-ro med. Wladimir Kolbasow
(la fama seksumadoeksperto el la euxropa junulara Esperanto-revuo koncize) al la IS-partoprenantaro:
„Kristnasko - la festo de la amo - jxus finigxis. La Novjaro, kiu indikas novan tempon, komencigxas. La koncize-redaktoro petis min saluti tiun cxi 40an Internacian Seminarion de GEJ. Do, saluton. Amo kaj seksumado estas ligitaj temoj, kiuj estu priparolataj, -farataj kaj -traktitaj serioze kaj sen antauxjugxoj. Mi povas vin - la junularon, la estontecon - alvoki ami kaj seksumi dum tiu cxi IS. Seksumado estas kulmina esprimo de amo. Karesumu vian partner/inon en la vizagxo, sur la dorso - karesu cxiujn korpopartojn laux la deziro de via kunamindumant/ino."
Felicxan novan jaron (1997-01-01)
La Blindaj Gardistoj deziras al vi cxiuj bonan 1997, multe da Labambado, kaj al si mem pli da sukceso ol lastjare. Samtempe ni gratulas Marko Naoki Lins, nova prezidanto de GEJ, al sia elekto kaj la saman al Holger "Boss" Boos kiel nova KKRen-boso. Plie ni esperas, ke finfine cxijare ekzistas la vorto "boso", pli kula vorto por "cxefo" (ankaux la saman por la vorto "kula"). Okaze ke vi ne scias: KKRen estas la organiza teamo de la IS (venontjare en Traben-Trarbach).
Lasta artikolo... (1997-01-02)
Karaj legantoj!
La IS preskaux finigxis do ankaux la Blinda Gardisto baldaux ne plu legeblas por unu jaro. Sed venontISe, kiu estos en Traben-Trarbach, versxajne la Blinda Gardisto revivigxos. Ni esperas, ke vi unue venu kaj ke tiu cxi murgazeto placxis al vi. Kiel dankon ni volonte akceptos kisojn kaj monon (ne gravas kiom da).
Por la kisoj (nur de inoj!) venu al cxambro 139 aux sercxu nin en la diskoteko kie cetere hieraux nokte dum kelkaj horoj Djx Gunnar "King of Pain" Fischer elektis la muzikon. Ni deziras al vi cxiuj tre bonan revojagxon. al viaj hejmurboj kaj esperas revidi vin plej malfrue dum la 41a IS.
Lasta grava atentigo: Nova religio fondigxis dum la IS: La zikoanoj kiuj kredas al la reinkarnigxo de samtempe Wigald Boning, Jürgen von der Lippe kaj Jesuo en Marcus "Inri" Sikosek.
Lastaj sxangxoj: 02.09.98
auxtoroj: Till Schönberner kaj Gunnar R. Fischer
retposxta adreso de Gunnar:
kunar@uni-paderborn.de
Se mi komprenu la retmesagxon bonvolu skribi en Esperanto, la germana aux la angla.