Deutsche Esperanto-Jugend e.V.

DEJ-Logo

Germana Esperanto-Junularo r.a.


Esperantaj literoj: Unikodo  charset - elektu al unikodo aŭ al cx  
47a Internacia SeminarioKotiztabeloPartoprenkondiĉojKonto-ligojAliĝilo
DosierojNovaĵojAdresojMesaĝtabuloAnmeldeformular (deutsch)

47a Internacia Seminario

27.12.2003-3.01.2004 en Naumburg

"IS, Germanien mi alvenos..." Ankaŭ vi - ĝi ja estas memkomprenebla aranĝo por junaj esperantistoj. Nur dum IS eblas ĝui etosplenan silvestron kaj bonkvalitan tagan, vesperan kaj noktan programon dum la tuta semajno.

Kadre de nia temo "Naturmedio - strukturo, ekspluato, protekto" ni parolos pri la multaj aspektoj de naturmedio. El kio ĝi konsistas, kia ĝi estas kaj kiel evoluas ĝia strukturo, kiel uzas kaj misuzas la homo la medion kaj kiel ni povas protekti ĝin kontraŭ detruo. Interesos nin same la pasinteco, la nuntempo kaj la estonteco.

La IS ĉi-jare okazos en Naumburg, ĉarma urbeto en Saksio-Anhaltio (Sachsen-Anhalt) kun bela katedralo - vi povas trovi ĝin sur la mapo apude. Trajne ĝi troviĝas ĉirkaŭ du kaj duonhorojn sudokcidente de Berlino kaj tri horojn oriente de Frankfurt/Main. La renovigita junulargastejo enhavas komfortajn ĉambroj iu kun duŝo kaj necesejo. Kaj bona novaĵo ĉi-jare estas, ke la memzorgantejo troviĝas en la junulargastejo - do ne necesos promeni tra pluvo dum longa tempo.

Ĝis IS!

En la nomo de KKRen (la organiza teamo)

David-Emil Wickström


kompilita de Basim Al-Shaikhli