charset - elektu al unikodo aŭ al cx

Germana Esperanto-Junularo invitas vin

Bildo

46-a Internacia Seminario

27.12.2002 - 3.1.2003

en Trier

Temo : EKSTREMISMO - specoj, originoj, efikoj



"Kion vi faras dum silvestro?". Tiun demandon mi ofte aŭdas, kvankam la respondo estas tiom simpla kiom memkomprenebla: La IS okazos - apenaŭ aliaj eblecoj ekzistas. Nur ĉi tie oni povas ĝui kaj etosplenan silvestron kaj bonkvalitan tagan, vesperan kaj noktan programon dum la tuta semajno.

Kadre de nia temo "Ekstremismo - specoj, originoj, efikoj" ni diskutos pri la diversaj formoj de ekstremismo kiel ekzemple ekstrema politiko, religio aŭ sporto. Ankaŭ interesos nin de kie ili venas kaj kiel ili ekiĝas. Plie ni volas rigardi al la konsekvencoj de la formoj de ekstremismo. Se oni volas kontraŭbatali kelkajn formojn, kiel oni plej bone faras tion?

Ĉijare la Internacia Seminario okazos en la plej malnova urbo de Germanio - Trier, kiu situas en la okcidento de Germanio. Tio estas la fama vinregiono "Mosel" kaj tie estas belega kaj komforta junulargastejo kun duŝo kaj necesejo en ĉiu ĉambro. En la subtera etaĝo troviĝas belega trinkeja salono kie ni povas amuziĝi ĉe biero aŭ vino el la regiono. Sed tio estas nur kelkaj de la avantaĝoj de tiu ĉi ejo.

en la nomo de KKRen (la organiza teamo)

Till Schönberner

<br> <p> Reen al la <a href="index.html" target="_top">menuo </a></p>
Kompilita de Basim Al-Shaikhli