charset - elektu al unikodo aŭ al cx

Saluton

Germana Esperanto-Junularo invitas vin al la

45-a Internacia Seminario

27.12.2001 - 3.1.2002

en Rotenburg (Wümme) / Norda Germanio

Temo : Eŭropa unuiĝo - idealoj kaj realoj



Vi kiel interesato pri la IS (vi ja estas vizitanta tiun ĉi paĝon) nepre devas veni al tiu tradiciriĉa renkontiĝo. Aliĝu plej bone tuj ĉar ĉifoje la Germana Esperanto-Junularo ofertas kelkaijn specialajn erojn de la fama ĉirkaŭsilvestra semajno. Krom la bonkvalita taga, vespera kaj nokta programo mi volas ĉi tie mencii la tuttagan ekskurson (antaŭvideble al Bremen), la silvestran balon (memkompreneble kun bongusta bufedo) kaj kelkajn koncertojn de novaj kaj famaj artistoj. Sed mi volas nek varbi nek diri tro - eltrovu mem kaj supriziĝu ĉe la ankoraŭ sekretaj aŭ spontaneaj programeroj.
Ni ĉiuj jam povas antaŭĝoji al bonega junulargastejo en norda Germanio kun belega kaj etospromesa diskotekĉambro. Kvankam ĝis nun ne okazis iu ajn junulara Esperanto-aranĝo en la ejo, mi povas diri ke la sukceso tie estas garantiita. Ankoraŭ ne certas sed verŝajnas ke la memzorgantejo troviĝas apud la junulargastejo
Por la ĉijara IS ni elektis sendube interesan temon por Eŭropanoj same kiel pro Alikontinentanoj: Eŭropa unuiĝo - idealoj kaj realoj. Unuflanke ni diskutu pri kiajn revojn ni havas pri Eŭropo kaj kio estus dezirinda fari pri la interŝtataj rilatoj. Aliflanke nia temo estu ankaŭ la nuntempa realeco. Kio, do, estas kiel kaj kial en Eŭropo? Kie estas la limoj de niaj revoj?

en la nomo de KKRen (la organiza teamo)

Till Schönberner

<br> <p> Reen al la <a href="index.html" target="_top">menuo </a></p>
Kompilita de Basim Al-Shaikhli
Last modified: Fri Aug 10 19:47:51 CEST 2001