La plena kotizo inkluzivas la loĝadon kaj manĝadon en la junulargastejo, la programon
kaj la silvestran bufedon.
La kotizo por memzorgantoj inkluzivas la loĝadon en amasloĝejo, la programon kaj la silvestran bufedon.
Atentigoj
Eblas partatempa partopreno: la kotizo estas la plej alta kotizo en via aĝkategorio,
dividita per sep kaj multobligita per la nombro de partoprentagoj. Rimarku ke parttempa
partopreno en la junulargastejo eblas nur se ne ĉiuj litoj jam estas rizervitaj por
plentempaj partoprenantoj! Parttempaj partoprenantoj do estu pretaj loĝi en la
amasloĝejo kaj provizore kunportu dormosakojn kaj aermatracojn!
Vi povas certi pri lito nur se vi frue aliĝas kaj ricevas konfirmilon de ni.
Via aliĝo estas transdonebla al alia persono, se vi skribe anoncas tion. Ni alĝustigas
la kotizon, kiu ne povas malplialtiĝi.
Por ĉiu aliĝanto necesas aparta aliĝilo, do grupaj aŭ listigitaj aliĝoj ne estos
akceptataj.
Petoj je invitleteroj devas esti alvenintaj ĉe ni ĝis plejmalfrue la 1an de
decembro 2001!
Kiel aliĝi
La aliĝo de A- kaj B-landanoj ekvalidas nur post alveno de antaŭpago per kontoĝiro
aŭ monbiletoj en germana valuto (sendo je via propra risko!). La antaŭpagsumo estas por
A-Landanoj: 30 EUR
B-Landanoj: 10 EUR
La aliĝo de C-landanoj ekvalidas post la alveno de la aliĝilo.
Se vi havas monon en konto ĉe UEA, vi povas pagi en nian konton GEJU-H. Se por pagi en
tiun konton vi devus unue fari internacian pagon al UEA, prefere uzu nian konton ĉe
poŝtĝiroficejo en Dortmund!
Grave: NEPRE havigu al ni pruvilon pri via pagdato kaj -sumo!