Finfine la 2a informilo troviĝas en la interreto! Nepre atente tralegu ĝin. Bonvolu noti ke la interreta versio enhavas kelkajn informojn kiuj ankoraŭ ne haveblis dum la redakcia limdato de la papera versio.
Atentu! La 30an de novembro finiĝos la dua aliĝperiodo. Tial nepre aliĝu antaŭe por ŝpari monon! Kaj cetere post ekzakte unu monato komenciĝgos la 44a IS!
Daŭre serĉataj estas kontribuoj por la diversaj programoj. Se vi volas oferti ion, bonvolu tuj kontakti la respondeculojn!
Du taskoj nun havas alian prizorganton: Dum Norbert Piechotta okupiĝas pri la aliĝiloj, Sarah Nawroth transprenis la teman programon! Iliajn adresojn vi trovos ĉe la kutima loko.
Bonega novaĵo: Dolcxamar, la - plej malfrue ekde la KEF 2000 - novaj steluloj sur la Esperanto-muzikĉielo, koncertos dum la IS! Ilia muzikstilo tre varias kaj ili ĉiam bonege distris la homojn! Ĉu vi pretas por la veno de Dolcxamar?
Mallonga sed grava anonco: Ekde nun eblas aliĝi ankaŭ interrete! Ni hodiaŭ finfine preparis la formularon.
Ekzakte ok monatoj antaŭ la komenco de la IS finfine haveblas novaj informoj ankaŭ interrete: La loko estas fiksita! Ni festos en Cuxhaven kie la IS jam okazis en 1991/2. Per tiu elekto oni post sep jaroj la unuan fojon denove IS-umos en la norda parto de Germanio. La temo cetere nomiĝas "Survoje al nova jarmilo - kio estas antaŭ ni?"
Jam dum la ĵus pasinta IJF en Italio komenciĝis la varbado. Baldaŭ ĉi tie ankaŭ troveblos formularo per interreta aliĝo.
Finfine ĝi estas preta - la unua versio de la IS-retpaĝoj 2000/01. Oni jam povas legi kelkajn novaĵojn. Multaj partoj kompreneble ankoraŭ estos preparataj dum la venontaj semajnoj.
Nun ankaŭ troviĝas en la reto novaj artikoloj de la Blinda Gardisto, la oficiala murgazeto de la IS.
Post la internacia vespero la organiza teamo de la IS, KKRen, festas kune kun helpantoj la bonegan sukceson de la 43a Internacia Seminario en Wetzlar. Feliĉkaze nek la mondo finiĝis nek oni havis aliajn teknikajn problemojn kaŭzitajn de tiu speciala jarŝanĝiĝo kaj la "jaro 2000"-problemo.
Ĉiuj - kaj partoprenantoj kaj organizantoj - uzas la lastan nokton de la IS por amuziĝi ankoraŭfoje. Tamen por la KKRenanoj nun la venonta granda tasko pli kaj pli montriĝas ĉe la horizonto: La organizado de la IS kiu ja jam okazos fine de la jaro!
Dum la jarĉefkunveno de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) Holger Boos, la estrarano respondeca pri renkontiĝoj kaj samtempa kunordiganto de KKRen, prezentas sian ideon okazigi la 44an Internacian Seminarion de la 27a de decembro 2000 ĝis la 03a de januaro 2001 en Germanio.
La temo tre verŝajne estos "Jarmilo komenciĝas - kio estas antaŭ ni?". Tielmaniere oni dum du ISj traktos la jarmilŝanĝiĝon, unufoje reen- kaj unufoje antaŭenrigardante, kaj elegante finos la eternajn diskutojn pri kiu estas la vera dumjarmilŝanĝiĝa IS.