Esperantaj literoj: Unikodo  charset - elektu al unikodo aŭ al cx

IS 2000/01

44a Internacia Seminario

27.12.2000 - 03.01.2001 en Cuxhaven

Survoje al nova jarmilo - kio estas antaŭ ni?


Saluton!

Atinginte la jaron 2000 en unu el la plej frenezaj kaj sovaĝaj IS-j iam ajn - nome la fifama IS 1999/2000 en Wetzlar - ni konstatas: malgraŭ multaj antaŭdiroj la mondo ne detruiĝis, la vivo ne finiĝis kaj nenio vere ŝanĝiĝis. Tio estas parte feliĉiga ĉar ŝajne ni, la junularo de la mondo tamen havas ankoraŭ estonton. Sed kian?
Ĝuste tiun demandon ni volas starigi al ni dum la venonta IS. Parolinte dum la lasta IS pri kio estas malantaŭ ni, nun necesas rigardi antaŭen kaj esplori iom pri nia estonta vivo. Kio atendas nin, ĉu en nia hejmo, nia urbo, nia lando aŭ internacinivele? Kiaj evuluoj en la politika, socia kaj kultura kampoj estas atendeblaj? Kaj ĉifoje ni volas ĝuste ankaŭ demandi la sciencistojn inter ni pri inventaĵoj kiuj eble havos gravan influon al nia ĉiutaga vivo.
Krom tio dum tiu ĉi jarŝanĝiĝo ni ja ankaŭ havas bonan okazon por festi, ĉar ni nun eniras la 21an jarcenton kaj la 3an jarmilon! (Por ĉiuj kiuj eble ne konsentas pri tio: memoru ke ne ekzistis la jaro 0...) Ni antaŭvidas diversajn koncertojn de la konataj Esperantlingvaj muzikistoj, teatraĵon, nokte filmojn, dancadon, kunumadon en diversaj trinkejoj kaj kiel kulminon la faman IS-an silvestran balon!
Por tiu ĉi okazo ni invitas vin al regiono longe neglektita de IS - al Cuxhaven, en norda Germanio. La gastiganta strukturo estas granda kaj agrabla junulargastejo kiu jam gastigis la IS-n 1991/92. Ĝi situas nur kelkajn metrojn de la maro. En ĝi troviĝas sufiĉe da loko por prelegoj, laborgrupoj, diskutrondoj kaj ankaŭ por la grandaj vesperaj aranĝoj. Memzorgantoj povos resti en gimnastikejo proksima de la junulargastejo. La situo de Cuxhaven permesas kaj ekkursojn laŭ la maro kaj al unu el la proksimaj grandurboj Hamburg kaj Bremen. Estu kore invititaj!


Kotiztabelo

Ĉiuj prezoj estas en eŭroj EUR. Ni havas 3 landajn kategoriojn (vidu sube).


Plena kotizo por A-landanoj
Aĝo je 27.12.00 aliĝo antaŭ
01.10.00
aliĝo antaŭ
01.12.00
poste (surloke)
A-landanoj
ĝis 20 jaroj

110

130

160

21-26 jaroj

130

150

180

ekde 27 jaroj

160

180

210

Rabato por B-landanoj: 30 eur. / Rabato por C-landanoj: 40 eur.


Memzorgantoj
Aĝo je 27.12.00 aliĝo antaŭ
01.10.00
aliĝo antaŭ
01.12.00
poste (surloke)
A-landanoj
ĝis 26 jaroj

60

70

80

pli ol 26 jaroj

90

100

110

Rabato por memzorgantaj B-landanoj: 40 eur. / Rabato por memzorgantaj C-landanoj: 50 eur.

Kategorio A:
Aŭstrio, Belgio, Britio, Danlando, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Italio, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio, Monako, Nederlando, Norvegio, San Marino, Svedio, Svislando, Vatikano
Kategorio B:
Andoro, Ĉeĥio, Grekio, Hispanio, Hungario, Kroatio, Malto, Pollando, Portugalio, Slovakio, Slovenio
Kategorio C:
ĉiuj ceteraj landoj

Krompagoj


Partoprenkondiĉoj

Grave: NEPRE havigu al ni pruvilon pri via pagdato kaj -sumo!


Konto-ligoj


Adresoj

Aliĝilon al Norbert Piechotta, Rondellstr. 3, DE-85540 Haar
tel./fakso: +49 / 89 / 68 83 779
rete: is.admin (ĉe) esperanto.de
Tema programo: Sarah Nawroth, Sölder Str. 8, DE-59439 Holzwickede
tel. +49 / 23 01 / 62 00
rete: is.tema (ĉe) esperanto.de
Distra programo: Brigitte van Raden, Valentinastr. 8, DE-54516 Wittlich
tel. +49 / 65 71 / 21 92
rete: is.distra (ĉe) esperanto.de
Vespera programo: David-Emil Wickström, Brueder Str. 14, DE-10178 Berlin
tel.: +49 / 30 / 20 45 42 94
rete: is.vespera (ĉe) esperanto.de
Asocia adreso: Deutsche Esperanto-Jugend e.V., Grellstr. 36, DE-10409 Berlin
tel./fakso: +49 / 30 / 428 57 899
portebla tel.: +49 / 177 / 28 34 320
rete: bero (ĉe) esperanto.de

Kompilita de Gunnar R. Fischer (retpoŝte: Gunnar.Fischer (ĉe) esperanto.de, URL: http://stud.upb.de/~e48220/index-s.htm)