Ekde hodiaux la 2a informilo ankaux legeblas en la reto! Ni metis cxiujn gravajn informojn
sur niajn retpagxojn.
Cetere gxis la 1a de decembro aligxis 327 partprenantoj! Por la verspera programo ni havas JOMO KAJ LA LIBERECANOJ, JXOMART KAJ NATASXA, KIM kaj multaj surprizoj.
Internacia buskaravano al IS kaj IF
Komunan busvojagxon al Wetzlar kaj Münster por esperantistoj
en Alp-Adria regiono organizas Orbis Pictus el Trieste. La karavano
plej tauxgos por italaj esperantistoj, sed ankaux por auxstroj,
slovenoj, kroatoj kaj cxiuj aliaj vagabondoj kiuj kristnaske trovigxos
en la regiono kaj volos veturi al ISoooooo. Se restos iom da liberaj
lokoj, la organizanto volonte ofertos ilin bonpreze al sudgermanaj
esperantistoj.
Cxiuj interesitoj por pliaj informoj kontaktu:
ORBIS PICTUS de Visnja Brankovic
Via Leghissa 6; IT-34 131 Trieste
tel/fax:+39/040 767 875; orbispictus@iol.it
Cetere ekzistas ankaux alia karavano, nome tiun de Aleksej Sabirov (Alekhsei.Sabirov@psu.ru).
Ni havas memzorgantejon! Jes karaj, eblas do partopreni kiel memzorganto ankaux cxifoje! Temas pri la sama sporthalo kiel dum la IS 1995/96, do gxi ne estas tro for de la ejo kaj plie ekzistas tie kuirebleco.
Hodiaux igxis konfirmita ke Jomo kaj la liberecanoj (antauxe: mamutoj) koncertos dum la IS! Do ankaux cxiISe ni povos oferti al vi konatan Esperanto-muzikgrupon. Kompreneble la organizantoj (KKRen) gxojas pri tiu speciala vespera programero!
Se vi volas informigxi pri la gastigonta (kaj cetere jam dufoje gastiginta) urbo Wetzlar, tiam vi povas ekde nun surfi al http://www.wetzlar.de. La oficialaj urbopagxoj estas bedauxrinde nur en la germana. Sed eble tio sxangxigxos post la venonta IS se ni tiam sukcesos konvinke prezenti nian lingvon al la publiko... ; )
Interesa ankaux por negermanparolantoj estas la pagxo http://www.wetzlar.de/tourismu/landkarte/landkarte.html. Tie oni trovas mapon de Germanio kaj mapon de la regiono kiuj montras kie situas Wetzlar.
Hodiaux la oficialaj retpagxoj pri la IS 1999/2000 estis instalataj kaj estas nun libere legeblaj. La pagxoj uzas la modernan framostilon, en kiu la cxefa menuo estas cxiam videbla kaj uzebla je la maldekstra rando de la ekrano. Por programoj kiuj ne kapablas montri tiun cxi stilon ekzistas ankaux pagxoj en la konata stilo.
La novaj IS-pagxoj konsistas el pagxo kun teksto pri la temo, kotiztabelo, aligxkondicxoj kaj adresoj, tiu cxi novajxpagxo, pagxo kun elektronika aligxilo kaj du pagxojn pri la gastigonta urbo Wetzlar kaj gxia junulargastejo. La lastaj du estas momente konstruataj.
La IS en Kassel finigxis sukcesa kaj kontentiga por cxiuj flankoj. Kolektigxis jam pluraj aligxiloj kaj antauxpagoj por la IS 1999/2000. La interesigxo estis tiom granda ke iam kvitancoj elcxerpigxis kaj la kolektantoj devis konfirmi la ricevon de la antauxpago sur la aligx-folio.
Krom tio kunsidis KKRen en nova, pli granda rondo kun kelkaj novaj vizagxoj. La teamo nun konsistas el 20 alte motivigitaj junaj kapoj!
Partoprenantoj de la 42a IS en Kassel alvenantaj estis surprizataj kiam ili rimarkis ke cxe la enirejo atendis ilin interalie aligxilo por la IS 1999/2000. Krom tio en multaj anguloj de la IS-ejo trovigxis varbafisxoj pri la arangxo en la konata stilo, kun iomete sxangxita slogano: "La jarmilo finigxas - la IS venas!"
Plia surprizo estis la oferto por partoprenantoj kiuj aligxas dum la IS en Kassel: ili gxuos dekprocentan kotizo-rabaton dum la IS 1999/2000!
La rezulto de la vocxdono pri la bugxeto por la IS 1999/2000 hodiaux konatigxis: la estraro de GEJ unuanime akceptis la proponon de KKRen-estro Holger Boos kaj tiel ebligis la organizan teamon eklabori!
KKRen-estro Holger Boos hodiaux prezentis la planitan bugxeton pri la IS 1999/2000 kun detalaj klarigoj al la estraro de GEJ kiu devas decidi pri gxi. Menciindas ke la sumo por la vespera programo restas je la alta nivelo de 4000 DEM. Granda profito ne estas atendata de tiu cxi IS pro la relative altaj elspezoj por la tre bonkvalita junulargastejo de Wetzlar. Aliflanke la kotizoj por la partoprenantoj restas plene la samaj kiel por la IS en Kassel. Tamen oni estas optimisma ke ne estos malprofito.
La Konstanta Komisiono por Renkontigxoj (KKRen, la organiza teamo de la IS) estis kunsidinta pri la organizado de la IS en Kassel kaj je la finigxo de tiu cxi kunsido detale priparolis ankaux la IS 1999/2000.
Certe unu el la plej gravaj decidoj estis pri la loko. Holger Boos, estro de KKRen, proponis la bone konatan junulargastejon de Wetzlar kie jam okazis du tre sukcesaj IS-j. Oni kolektis avantagxojn kaj malavantagxojn. Inter la avantagxoj estis interalie la alta kvalito de la junulargastejo, gxia cxarma teamo, la bongustaj mangxajxoj, abunda bufedo kaj ankaux la bela urbo. Kontrauxe la malavantagxoj estis suficxe malfortaj. La rilato avantagxo/malavantagxo fine estis 15/4, kaj kio estis plej grava: inter la malavantagxoj trovigxis neniu esenca argumento kontraux Wetzlar. Vocxdono pri la ejo do rezultis en unuanima akcepto.