La IS-ejo
Trian fojon gastiganto de la plej granda vintra junulara Esperanto-arangxo!
|
Kie? La junulargastejo situas en la suda urboparto de Wetzlar, tuj cxe la iama urbomuro. Gxi foras je 2 km de la urbocentro, 5 km de la centra stacidomo kaj estas bone atingebla per publikaj trafikiloj. |
| Faktoj La junulargastejo disponas pri pli ol 190 litoj, pri mangxejo kaj 11 seminariejoj. Disponeblas krome televidilo, vidbendilo projektiloj kaj tabuloj. Seminarioj trovas cxi tie la ekipajxon, kiu necesas por sukcesa organizado de la arangxo. Ekzistas 7 dulitaj, 2 trilitaj, 4 kvarlitaj, 6 kvinlitaj, 2 seslitaj kaj 14 oklitaj cxambroj: cxiuj kun propra banejo kaj dusxo. |
|
|
La mangxado Abunda maten-, tag- kaj vespermangxa bufedo staras je la dispono de la gastoj. Dumtage kaj -nokte funkcios ankaux moderna kafejo, kie dum la IS 1995/96 estis nekredeble bona etoso kun homoj dancantaj sur la tabloj kaj segxoj. |
| Distrigxo Biliardtablo, tablotenisaj tabloj, tablopiedpilko, darto kaj pluraj aliaj ludoj dum ripozaj momentoj ebligas distrigxon. Apud la junulargastejo situas ankaux granda piedpilkkampo. Proksime de la junulargastejo ekzistas nagxejo kaj minigolfejo. Nokte kaj estas muziko en la kafejo kaj en la - en la kelo situanta - diskoteko. |
Kiel atingi? Perauxte: Autosxoseo BAB 45 gxis "Wetzlarer Kreuz", elirejo "Stadtmitte", direkto "Butzbach" gxis "Hallenbad", poste sekvu la indikilojn "Jugendherberge". Pertrajne: Stacidomo Wetzlar, per la buslinio 12 gxis haltejo "Sturzkopf". Perbicikle: "Fernradweg R7" |
|
| |