X-Accent-Convention: cx, ux
43a Internacia Seminario
27.12.1999 - 3.1.2000 en Wetzlar
Saluton!
La delonge atendita jaro 2000 estas finfine alvenanta kaj okaze
de tio Germana Esperanto-Junularo ofertas al vi la eblon festi la gravan jarsxangxigxon
dum unu tuta semajno! Krom la konataj kvalitoj de la IS kiel ricxa taga, vespera kaj nokta
programoj kun koncertoj, teatro, filmoj, dancado, ekskursoj (antauxvideble al
Frankfurt/Main) kaj kompreneble la fama silvestra vespero kun abunda kaj bongusta bufedo
kaj balo ni antauxvidas ankaux aliajn amuzajn kaj interesajn programerojn - surprizigxu!
Por tiu cxi grava okazo ni elektis ejon, kiun IS-partoprenintoj
certe unuanime nomos unu el la plej bonaj IS-ejoj iam ajn! Temas pri la junulargastejo de
la cxarma mezgermania urbeto Wetzlar kiu gastigis la IS-jn 1984/85 kaj 1995/96. Gxi situas
sur monteto kun belega superrigardo tra la urbo. La plej proksimaj najbaroj estas tiom
for, ke la tipa IS-etoso gxenos neniun. La junulargastejo estas tre moderna kaj bone
ekipita (la plej alta kvalito-kategorio por germanaj junulargastejoj!). Krome gxiaj
kunlaborantoj estas same tiom festemaj kiel la IS-partoprenantoj, do perfekta harmonio
estas antauxvidebla! (Cetere, por partoprenantoj de la IS 95/96: cxu vi memoras Hubi? Li
dauxre estas tie!!!)
(Legu pliajn informojn pri Wetzlar cxi tie.)
Ankaux nia seminaria temo okupigxas pri la finigxo de la jarmilo:
tiukadre ni volas rigardi kion ni lasas malantaux ni, cxefe el la historia vidpunkto kaj
por tiu tempo kiu plej influas nian cxiutagan vivon, do la nun preskaux pasintan
jarcenton, kiu estis certe okazintajxplena kaj pozitive kaj negative. Kion gravas memori,
kion endas lerni el niaj lokaj, regionaj, naciaj kaj la internacia historio?
Cxiuj prezoj estas en germanaj markoj DEM. Ni havas 3 landajn kategoriojn (vidu
sube)
Plena kotizo por A-landanoj
|
| Agxo je 27.12.99 |
aligxo antaux
01.10.99 |
aligxo antaux
01.12.99 |
poste (surloke)
|
| A-landanoj |
| gxis 20 jaroj |
210 |
260 |
320 |
| 21-26 jaroj |
250 |
300 |
360 |
| ekde 27 jaroj |
320 |
360 |
420 |
Rabato por B-landanoj: 50 gm. /
Rabato por C-landanoj: 80 gm.
Memzorgantoj
|
| Agxo je 27.12.99 |
aligxo antaux
01.10.99 |
aligxo antaux
01.12.99 |
poste (surloke)
|
| A-landanoj |
| gxis 26 jaroj |
130 |
140 |
170 |
| pli ol 26 jaroj |
170 |
180 |
210 |
Rabato por memzorgantaj B-landanoj:
70 gm. / Rabato por memzorgantaj C-landanoj: 100 gm.
- Kategorio A:
- Auxstrio, Belgio, Britio, Danlando, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Italio,
Lihxtensxtejno, Luksemburgio, Monako, Nederlando, Norvegio, San Marino, Svedio, Svislando,
Vatikano
- Kategorio B:
- Andoro, Cxehxio, Grekio, Hispanio, Hungario, Kroatio, Malto, Pollando, Portugalio,
Slovakio, Slovenio
- Kategorio C:
- cxiuj ceteraj landoj
Krompagoj
- 60 DEM: Germanoj kiuj ne estas ordinaraj membroj de GEJ / GEA
- 30 DEM: por logxado en 2-lita-cxambro
- 5 DEM: por invitletero (nepre petu antaux 01.12.99!)
- La plena kotizo inkluzivas la logxadon kaj mangxadon en la junulargastejo, la programon
kaj la silvestran bufedon.
- La kotizo por memzorgantoj inkluzivas la logxadon en amaslogxejo, se ekzistas tia,
la programon kaj la silvestran bufedon.
Atentigoj
- Eblas partatempa partopreno: la kotizo estas la plej alta kotizo en via agxkategorio,
dividita per sep, multobligita per la nombro de partoprentagoj. Rimarku ke parttempa
partopreno en la junulargastejo eblas nur se ne cxiuj litoj jam estas rizervitaj por
plentempaj partoprenantoj! Parttempaj partoprenantoj do estu pretaj logxi en la
amaslogxejo kaj provizore kunportu dormosakojn kaj aermatracojn!
- Vi povas certi pri lito nur se vi frue aligxas kaj ricevas konfirmilon de ni.
- Via aligxo estas transdonebla al alia persono, se vi skribe anoncas tion. Ni algxustigas
la kotizon, kiu ne povas malplialtigxi.
- Por cxiu aligxanto necesas aparta aligxilo, do grupa aux listigita aligxo ne estos
akceptata.
- Petoj je invitleteroj devas esti alvenintaj cxe ni gxis plejmalfrue la 1an de
decembro 1999!
Kiel aligxi
- La aligxo de A- kaj B-landanoj ekvalidas nur post alveno de antauxpago per kontogxiro
aux monbiletoj en germana valuto (sendo je via propra risko!). La antauxpagsumo estas por
- A-Landanoj: 50 DEM
- B-Landanoj: 20 DEM
- La aligxo de C-landanoj ekvalidas post la alveno de la aligxilo.
Se vi havas monon en konto cxe UEA, vi povas pagi en nian konton GEJU-H. Se por pagi en
tiun konton vi devus unue fari internacian pagon al UEA, prefere uzu nian konton cxe
posxtgxiroficejo en Dortmund!
Grave: NEPRE havigu al ni pruvilon pri via pagdato kaj -sumo!
| Aligxilon al |
Norbert Piechotta, Rondellstr. 3, DE-85540 Haar
tel./fax: +49 / 89 / 68 83 779
rete: is.admin (ĉe) esperanto.de
|
| Tema programo: |
Harald Fischer, Steinfurter Straße 63a, DE-48149 Münster
tel. +49 / 251 / 27 26 51
rete: is.tema (ĉe) esperanto.de
|
| Distra programo: |
Brigitte van Raden, Valentinastr. 8, DE-54516 Wittlich tel. +49/6571/21 92
rete: is.distra (ĉe) esperanto.de
|
| Vespera programo: |
David-Emil Wickström, Weseler Str. 17, DE-10318 Berlin
tel.: +49 / 30 / 508 40 11
rete: is.vespera (ĉe) esperanto.de
|
| Asocia adreso |
Deutsche Esperanto-Jugend e.V., Grellstr. 36, DE-10409 Berlin
tel./fax: +49 / 30 / 428 57 899 ...
rete: bero (ĉe) esperanto.de
|
Kompilita de Steffen Pietsch