X-Accent-Convention: cx, ux

IS 1999/2000

43a Internacia Seminario

27.12.1999 - 3.1.2000 en Wetzlar

parto de la 2a informilo


 

Kiel atingi la ejon:
Wetzlar situas proksime al la urbo Gießen kaj norde de la urbo Frankfurt/Main.

Notu: La IS komencigxas la 27an de decembro. Tamen, vi povas jam alveni ekde la vespero de la 26a kaj tranokti en la junulargastejo. Ni atentigas ke en tiu cxi kazo vi devas tion anonci gxis la 15a de decembro al Norbert Piechotta. La kroma nokto kostas 40 DEM kaj inkluzivas la tranokton, maten- kaj tagmangxon je la 27a, sed ne la vespermangxon de la 26a. Alikaze ni konsilas al vi uzi "Pasportan Servon".

Per aviadilo: lauxeble flugu tra la flughaveno de Frankfurt/ Main. De tie pluiru per trajno.

Per trajno: Wetzlar situas cxe la trajnlinio inter Gießen kaj Hagen. Rektaj IR- aux RE-trajnoj foriras
De la stacidomo prenu buson de la linio 12 aux 13 en la direkton "Sturzkopf" kaj eliru aux cxe la stacio "Am Sturzkopf" aux "Hohl/Sturzkopf" - la bussxoforo versxajne volonte eljxetos vin se vi antauxe klarigas al sxli ke vi volas iri al "Jugendherberge". De la busstacio sekvu la indikilojn.
Tre helpa ttt-pagxo por via vojagxoplanado estas http://www.bahn.de.

Per auxto: Wetzlar situas proksime al la auxtosxoseo A45 (inter Siegen kaj Gießen). Sxangxu cxe la krucigxo "Wetzlarer Kreuz" en la direkton "Stadtmitte" (= urbocentro). Tiam sekvu la straton B 277 en la direkton "Butzbach" gxis "Hallenbad" (= nagxejo). Tie vi trovos sxildojn kiuj indikas la vojon al "Jugendherberge" (= IS-ejo).

Kion kunporti:
Memzorgantoj kunportu dormosakon kaj aermatracon aux similajxon. Plenpagantoj povas kunporti proprajn litotolajxojn (ne dormosakojn!) aux prunti tiajn de la junulargastejo pagante 6 DEM. Indas kunporti sportvestajxojn, tablotenisan rakedon, kasedojn, fotilojn, lumbildojn kaj videofilmojn pri cxiaj Esperanto-arangxoj, ludojn, nagxkostumojn kaj dansxuojn. Se vi volas kontribui al la muzika vespero (sed ankaux se ne!), kunportu viajn muzikilojn kaj muziknotojn.

Pri la "jaro 2000"-problemo: Kiel vi versxajne jam auxdis, eble okazas komputilaj fusxoj en la silvestra nokto, kaj estas tre malfacile antauxvidebla kiom tio havas efikon al la IS. Tamen, por la kazo ke elsxaltigxas la kurento, vi kunportu posxlampon. Dum la silvestra vespero ni cxijare volas okazigi maskobalon pri nia IS-temo. Do bonvolu vestigxi laux stilo de unu el la pasintaj jarcentoj. Kompreneble ankaux estos konkurso pri la plej bona vestajxo! Por la Rocky-Horror-Picture-Show-festo kunportu erotikajn subvestajxojn, rizon kaj necesejpaperon.

Kontribuu!
Cxiaspecaj programeroj ankoraux bonvenas. Bonvolu sendi viajn kontribuproponojn kiel plej eble frue al la koncerna respondeculo (adresojn vidu sube). Ni precipe invitas cxiujn aktorojn kaj muzikistojn kontribui. Por ajna programero haveblas rabato!

La Blinda Gardisto estas la oficiala murgazeto de la Internacia Seminario. Respondecas pri la enhavo de la dua informilo Gunnar Fischer, Till Schönberner kaj Holger Boos.

Grava atentigo:
Se vi je la komencigxo de la IS ankoraux ne havas 18 jarojn, bonvolu nepre kunporti skriban vojagx- kaj partoprenpermesilon de viaj gepatroj.

Adresoj

(La retadresoj plu funkcias (kun novaj personoj malantaŭ ili), sed en tiu ĉi paĝo ne plu estas alklakebla pro kontraŭspama kialo.
Paŭlo, 2004-3-29)
Aligxilon al Norbert Piechotta, Rondellstr. 3, DE-85540 Haar
tel./fax: +49 / 89 / 68 83 779
rete: is.admin (ĉe) esperanto.de
Tema programo: Harald Fischer, Steinfurter Straße 63a, DE-48149 Münster
tel. +49 / 251 / 27 26 51
rete: is.tema (ĉe) esperanto.de
Distra programo: Brigitte van Raden, Valentinastr. 8, DE-54516 Wittlich
tel. +49/6571/21 92
rete: is.distra (ĉe) esperanto.de
Vespera programo: David-Emil Wickström, Weseler Str. 17, DE-10318 Berlin
tel.: +49 / 30 / 508 40 11
rete: is.vespera (ĉe) esperanto.de
Asocia adreso Deutsche Esperanto-Jugend e.V.
rete: bero (ĉe) esperanto.de