X-Accent-Convention: cx, ux

Kassel

La urbo Kassel estas la kultura, ekonomia kaj administra centro de la nordo de la germana federacia lando Hesio. Gxi bele situas en valo de la rivero Fulda cxirkauxita de arbaroj. Malgraux gxia statuso kiel grandurbo Kassel disponigas siajn vizitantojn per multaj distrigxebloj.

La muzeo "Fridericianum" estas centro de moderna arto, cxi tie okazas cxiujn kvin jarojn la mondfama ekspozicio "Documenta". La kastelo Wilhelmshoehe, kiu estis konstruata je la fino de la 18a jarcento, enhavas grandan kolekton de diversaj mondfamaj pentristoj kaj krome antikvajn, pra- kaj fruhistoriajn ajxojn.

  • Pri la gastejo de la IS
  • Reen al la bazpagxo de la IS 1998/99
    supren