X-Accent-Convention: cx, ux

La IS-ejo

La junulargastejo de Kassel, en kiu okazos la cxijara IS, situas en la urboparto "Vorderer Westen" je la rando de la urbocentro. Apud la domo trovigxas granda parko kun belaj arboj.

Kun pli ol 200 litoj en 2-, 4- kaj 6-litaj cxambroj (parte kun propraj dusxejoj; la 2-litaj cxambroj estas aparte mendeblaj cxe ni) la gastejo montrigxas perfekta por la arangxo. Gxi havas 10 seminariejojn kun loko por 12 gxis 140 personoj. Kompleta teknika ekipajxo kompreneble disponeblas. Krome ekzistas endoma diskoteko kaj pluraj tablotenisaj tabloj por sportemuloj.

La proksimo al la urbocentro ebligas cxiajn aktivajxojn, cxu sportumadon aux viziton de muzeoj. Gxi krome faciligas la atingeblon de la IS-ejo, kiu estas facile atingebla kaj per publikaj trafikiloj kaj per auxtomobilo el cxiuj direktoj.

  • Reen al la bazpagxo de la IS 1998/99
    supren