X-Accent-Convention: cx, ux

42a IS - Internacia Seminario

27.12.1998 - 3.1.1999 en Kassel

La enhavo


supren

Saluton

La temo de la cxijara IS estas

Tous se tient - kiel diras la francoj, cxio iel interplektigxas. Kaj oni rajtas ofte emfazi la dependecon, ke la rilato estas ne opcia, sed deva, cetere ke en la dependa rilato iu/io povas esti pli forta ol la alia.

La 42a Internacia Seminario de GEJ havos ekzakte tiun temon: dependeco, sed ankaux sendependeco de io aux de iu. Komence oni certe pensas pri drogoj, kiuj dependigas homojn, tuj poste pri politika sendependeco aux dependeco. Fine, ankaux cxiu homo dependas de iu alia, cxu kiel estrato de estro, cxu kiel estro de siaj estratoj. Kaj ne estas tiel simple ke dependeco cxiam estas fia kaj nepre forigenda, kaj ke sendependeco solvas cxiajn problemojn!

Tiu dialektiko, kvazaux filozofia aksiomo, renkontos la seminarianojn en prelegoj, diskutrondoj, prezentoj kaj kursoj - kaj ekster la tema programo eble ankaux la aliajn partoprenantojn. Do jen nia temo: dependeco kaj sendependeco, paro cxu kiel fajro kaj akvo, cxu kiel Skylla kaj Charybdis, aux cxu kiel Beavis kaj Butthead? Formularon por la tema - resp. distra - programo vi ricevos cxe la koncernaj taskitoj. Anoncu vin frue!

Nepre ne maltrafu la cxijaran IS-n:

supren

Kotiztabelo

Cxiuj prezoj estas en germanaj markoj DEM. Ni havas 3 landajn kategoriojn (vidu sube)

Plena kotizo por A-landanoj
Agxo je 27.12.98 aligxo antaux
01.10.98
aligxo antaux
01.12.98
poste (surloke)
A-landanoj
gxis 20 jaroj 210 260 320
21-26 jaroj 250 300 360
ekde 27 jaroj 320 370 420

Rabato por B-landanoj: 50 gm. / Rabato por C-landanoj: 80 gm.


Memzorgantoj
Agxo je 27.12.98 aligxo antaux
01.10.98
aligxo antaux
01.12.98
poste (surloke)
A-landanoj
gxis 26 jaroj130140170
pli ol 26 jaroj170180210

Rabato por memzorgantaj B-landanoj: 70 gm. / Rabato por memzorgantaj C-landanoj: 100 gm.

Kategorio A:
Auxstrio, Belgio, Britio, Danlando, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Italio, Lihxtensxtejno, Luksemburgio, Monako, Nederlando, Norvegio, San Marino, Svedio, Svislando, Vatikano
Kategorio B:
Andoro, Cxehxio, Grekio, Hispanio, Hungario, Kroatio, Malto, Pollando, Portugalio, Slovakio, Slovenio
Kategorio C:
cxiuj ceteraj landoj

Krompagoj


supren

Partoprenkondicxoj

Grave: NEPRE havigu al ni pruvilon pri via pagdato kaj -sumo!


supren

Konto-ligoj


supren

Adresoj

(La retadresoj plu funkcias (kun novaj personoj malantaŭ ili), sed en tiu ĉi paĝo ne plu estas alklakebla pro kontraŭspama kialo.
Paŭlo, 2004-3-29)

Aligxilon al Norbert Piechotta, Rondellstr. 3, DE-85540 Haar
tel./fax: +49 / 89 / 68 83 779
rete: is.admin@esperanto.de
Tema programo: Ziko M. Sikosek, Hans-Sachs-Str. 10/5, DE-50931 Köln
tel.: +49 / 221 / 406 26 19
rete: is.tema@esperanto.de
Distra programo: Ulrike van Raden, Valentinastr. 8, DE-54516 Wittlich
tel.: +49 / 65 71 / 21 92
rete: is.distra@esperanto.de
Vespera programo: David-Emil Wickström, Weseler Str. 17, DE-10318 Berlin
tel.: +49 / 30 / 508 40 11
rete: is.vespera@esperanto.de
Por Invitleteroj (petu antaux 1/12/98!) Gunnar Fischer, Hardehauser Weg 29, DE-33100 Paderborn
tel.: +49 / 52 51 / 687 890
rete: is.invit@esperanto.de
Berlina oficejo Deutsche Esperanto-Jugend e.V., Grellstr. 36, DE-10409 Berlin
tel./fax: +49 / 30 / 428 57 899 ...

Kompilita de Steffen Pietsch


supren