X-Accent-Convention: cx, ux

PERSTAKSO:

40a IS en Freiburg, Germanio



Kategorio Perstakso Komento
1. etoso7,0 (6,5) "gxis la 6a matene; en la gufujo rilakse, antauxtagmeze dorma"
2. graveco por E-ujo7,0 (8,0)"kion fari vintre ferie?"
3. anoj (kvalito/kvanto)6,0 (7,0)"kvanto 7, kvalito 5"
4. programo5,0 (5,5)"bonega vespera programo, magra dumtaga (prec. tema)"
5. mangxajxoj3,5 (8,0)"junulargastejo de alia kvalito (komparu al pasinta jaro!)"
6. logxado9,0 (7,5)"nur la pordaj turn-ansoj malfaciligis la encxambrigxon"
7. internacieco7,0 (7,0)"tro fortaj germanaj, italaj kaj kroataj rondoj"
8. organizeco (infoj...)6,5 (8,0)"kompatindaj memzorgantoj sciis nenion"
9. malkrokodileco4,0 (4,5)"kiel cxiam, kelkaj geitaloj ne venis por esperantumi"
10. diskoteko9,0 (6,0)"antaux du jaroj nur 3,0 - enorma pasxo antauxen!"
11. rilato valoro/prezo7, (7,5)"En ordo"
12. memzorgantejo 5,0 (8,5)"kuirejo nur dumkelktempa; suficxe for"
13. trinkejo9,5 (8,5)"vere cxiam originale vestitaj servantinoj; granda oferto"
14. vetero5,0 (7,5)"vintre malvarme; minusaj gradoj; negxo; glacio"
PERSTAKSO ((C) l'alpa kanguruo) = PER STeloj TAKSi pasintajn renkontigxojn; Ju pli da steloj des pli bone. Individue perstaksis cxifoje 10 partoprenintoj de IS kaj el la averagxo igxis la fina noto. Perstakso tamen (aux tial) neniam 100%e objektivas. Ne gravas... Enkrampaj numeroj = pasintjara IS en Wetzlar. Komentario de la perstaksintoj (el^cerpo).

supren