Jxus finigxis la 39a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo en Wetzlar, 27.12.95 - 3.1.96. Kun 350 partoprenantoj el 30 landoj (ecx el cxiuj 5 kontinentoj) gxi estis versxajne la plej granda junulara Esperanto-arangxo de la pasintaj kvin jaroj (kvankam pasintjare en Tuebingen ne estis esence malpli da partoprenantoj). Kiel kutime dum IS, la programeroj estis ege multnombraj kaj pli-malpli centprocente ofertitaj de junaj IS-partoprenantoj mem anstataux de speciale invititaj prelegantoj, muzikgrupoj ktp.La temo de la IS estis "perforto"; gxin traktis preskaux 20 diversaj prelegoj kaj diskutrondoj; ili temis ekzemple pri junulara krimeco, perforto kontraux infanoj, perforto (kaj malperforto) en la islama religio, la "Sangmakula dimancxo" en Litovio, rifuzo de militservo, batalartoj, vegetarismo, droga politiko, perforto sub komunismo en Rumanio... Speciale menciindas la prelego "Ruando - provo kompreni homan katastrofon" de Edmondo Uzziel, kiu en somero 1994 fugxis de la teruraj masakroj en sia hejmlando. Gxenerale la temaj programeroj - krom kelkaj okazintaj antauxtagmeze, kiam multaj partoprenantoj ankoraux dormis - estis suficxe bone vizitataj. La distra programo enhavis danckursojn, lingvajn kaj movadajn diskutojn, kartludojn, kunvenojn por Esperanto- instruistoj, por matematikistoj kaj biciklistoj, teceremonion kaj diinan masagxon sub gvido de Natsuko Takahashi kaj multon plian. Vespere okazis inter alie magia prezentajxo de "Sxubi", nagxado, barda vespero (tre auxskultinda, malgraux la oficiala titolo "Perforto kontraux oreloj"), kaj novjara koncerto. Dum la silvestra balo iomete gxenis la manko de granda halo, tiel ke uzigxis tri disaj salonoj por mangxado kaj dancado; sed entute kaj la etoso de la arangxo kaj la tauxgeco de la ejo estis tre kontentigaj. Kompare kun la cxambroj, kunvenejoj kaj mangxoj en averagxaj germanaj junulargastejoj la kondicxoj en Wetzlar estis ecx luksaj. La noktojn eblis pasigi krom en la diskoteko kaj la gastejo nun unuafoje ankaxu en speciala teejo ("gufujo") - sen fumo, alkoholo kaj lauxta muziko, sed kun literatura legado je noktmezo. (Dankon al Rolfo kaj Natalie pro la realigo de tiu cxi bonega ideo!) Resume, temas pri ege agrabla arangxo, al kies sukceso granda nombro de junaj talentuloj kontribuis en plej diversa maniero - jen per kantado aux muzikado, jen per prelego, skecxoj, organizado ktp. Laux mia impreso ecx la krokodilado ne tre abundis, sed cxie sentigxis la vivanteco de nia lingvo. Ulrich Matthias
