|
| ||||||||||||
|
Rat-festivalo Hameln, majo ĝis oktobro 2004
La ratoj revenas al la urbo de la ratkaptisto: al Hameln. Je la 2-a de majo 2004 komencis rat-festivalo en Hameln. La ratoj revenis de la rivero Weser kaj iris peraŭte al la malnova urbocentro, kie ili restos ĝis meze de oktobro. Intertempe pli ol 70 artistoj formis kaj kolorigis grandajn ratskulpturojn, kiuj de majo ĝis oktobro 2004 estos videblaj en la stratoj de la malnova centro de la urbo Hameln, kiu funkcias dum tiu-ĉi tempo kiel liberaera galerio. Se iu interesito ŝatas veni dum tiu tempo al Hameln kaj volas viziti la festivalon, li aŭ ŝi povus uzi la Pasportan Servon. La lokaj gastigantoj provos helpi ilin. La entuziasmo dum la rigardo de fascine formitaj bovinoj en Calgary en
la jaro 2000 donis al la Hameln-a kuracisto d-ro Franz-Josef Vonnahme
la ideon, organizi similan projekton, ĉe kiu mondvaste nur ekzistas unu
urbo, en kiu la rato plej taŭgas esti la modelo - estas Hameln. La bazan ideon al kampanjo kun formataj bestoj artistoj en Zuriko jam havis
en 1998. La tie ekspoziciitaj 800! bovinoj montriĝis kiel turista magneto
kun adekvataj ekonomiaj efikoj. Ne mirinde, ke la fajrero transsaltis la oceanon
kaj trovis imitantojn en Chicago, Novjorko kaj pliaj nordamerikaj urboj.
Intertempe ankaŭ en Germanio sekvis projektoj kun bovinoj, ĉevaloj,
porkoj, fiŝoj kaj birdoj, ĉe kiuj venis krom la ideaj artaj aspektoj
ankaŭ la dezirata efiko de plimultigo de turista torento. Ne nur vidante la
originan artan pretendon "strat-art-eventoj" montriĝis kiel
utilaj fondus-plialtigiloj, kiuj en aŭkcioj kun formitaj bestoj donis
monrimedojn por karitataj kaj socialaj celoj. Tiamaniere la de "Tiffany's"
donita bovino en Novjorko trovis novan posedanton kontraŭ 60.000 dolaroj.
Pli da informoj kaj bildoj vi trovas germanlingve sur la retpaĝoj de la "Ratten-Festival-Hameln e.V.": http://www.rattenfestival.de
Anzahl der Besucher - nombro de vizitantoj:
Ĉ ĉ Ĝ ĝ Ĥ ĥ Ĵ ĵ Ŝ ŝ Ŭ ŭ |