Karaj kun(e)homoj,

en 1984 mi dediĉis mian liberan legadon al la verkaro de Orwell kaj de aliaj utopiaĵoj ekde la „Politeia" de Platono (427-347 a. Kr.), kun sekva ISo-prelego. Mi aĉetis ĉion ajn, kio estis havebla tiukoncerne kaj, kompreneble, oni tiam ne preteriras la anglan aŭtoron H.G. Wells (1866- 1946). Mi legis liajn utopiaĵojn kun multe da intereso, kaj mi konstatis, ke ankaŭ liaj neutopiaj verkoj estas legindaj, kaj kiam mi vidis en universitata moderna brokantejo tutan kolekton je bona prezo, mi kunportis ĝin hejmen. Intertempe mi legis du, tri da ili kaj ĵus nun mi trovis la tempon daŭrigi la konatecon. Temis pri „Mr. Britling Sees it Through" de 1916. Mi cetere neniam estus riskinta fari frazon tian uzante la anglan lingvon, ĉar ĝi ŝajnis al mi sufiĉe germaneca laŭ la modelo de rektaj tradukoj, per kiuj ni amuziĝis inter ni lernejanoj, sed mi ankaŭ mire devis lerni, ke „I know not." en la tempo de Charles Dickens (1812 – 1870) estis tute regula bona angla frazo.

Pro kio la mencio de mia legado? - Mi konstatis, ke H.G.Wells mencias Esperanton ne nur preterirante, mi neniam vidis ie aludon pri tio. Mi decidis traduki kelkajn citaĵojn kaj unu iom pli grandan parton, kio eble estas interesa por vi. Mr. Britling estas bonstata aŭtoro sufiĉe simila al H. G. Wells. En lia domo vivas germano, Herr Heinrich, kiel la doma edukanto de la du pli junaj el liaj filoj. Herr Heinrich estas Esperantisto kaj la tuto okazas en 1914, do en la jaro de la komenco de la Unua Mondmilito. Herr Heinrich estas per la milito malhelpata iri al la Universala Kongreso en „Bulonjo sur Maro". La unua kongreso en Bulonjo (1905) estis tiel atentoveka, ke Wells memoras tiun lokon anstataŭ la veran planitan en Parizo 1914, kiu ne okazis pro la milito. Tiu planita kongreso en Parizo jam havis la rekordan aliĝonombron de 3739 personoj, tio estas pli ol la duoblo de la plej multnombraj ĝistiamaj. La postaj Universalaj Kongresoj estis en San-Francisko, dum la milito, 1915/163 (jaro/partoprenintoj), en Hago 1920/408 kaj Prago 1921/2361. Pli multajn aliĝojn havis nur Nurembergo 1923/4963, Budapeŝto 1966/3975, Varna 1978/4414, Budapeŝto 1983/4834, Varsovio, la jubilea, 1987/5946. Se vi analizas, vi konstatas, ke la monujo de la Esperantistoj sufiĉe influas la nombron de partoprenantoj en UK-oj. Estas ja ankaŭ interese, kiel anglo en la jaro 1914 vidas la germanon de la jaro 1914, kiu estas iom „tipa", kompreneble. Oni vidas iom ridetigan, naive sincerecan, fervoreman homon kun okulvitroj, kiu estas laboranta je sia doktora disertacio, posedante kompreneble violonon kaj multajn librojn, kaj kiu sindediĉe edukas sciuron „Billy", kiun la knaboj neglektis. Montriĝas nur poste, ke li amas ne nur sian sciuron; sed dum la ekscitigaj tagoj, kiam li devis hejmeniri por militservi, malkaŝiĝas, ke li amas ankaŭ la filinon de la vilaĝa gastrejestro (kie li verŝajne havis sian regulan bieron, kompreneble). Legante mi ĉiam havas ĉe mi krajonon kaj kartotekajn kartojn, por ke mi povas noti kaj retrovi, kio al mi ŝajnas interesa, kaj Esperanto, kompreneble, estas interesa. Herr Heinrich videble estas „finvenkisto". - Do, kelkajn citaĵojn komence kaj iom pli longan citaĵon pri la decida tempo de la komenco de la milito en la venonta kajero. Do, jen la unua mencio de Esperanto:

Li [Herr Heinrich] klarigis, kiel li intencis prepari sian disertacion, kaj kiel ĝi estos akceptita, pri sia soldatservo kaj pri la diversaj stacioj tra kiuj li, unu post la alia, atingos la laŭordan vivon de profesoro, kio estis lia celo. Li konfesis ioman mankon en sia intereso por filologio, sed, li diris: "Estas tio, kion mi devas fari." Kaj tiel li farus por sia tuta vivo. Kio koncernis lin mem, li interesiĝis pri mondcivitaneco, pri Esperanto kaj Ido kaj universalaj lingvoj, kaj similaj atakoj kontraŭ la bariloj inter homo kaj homo. Sed la hejmaj aŭtoritatoj ne favoris kosmopolitajn ideojn, pro tio li apudmetis ilin. „Ĉi tie estas kvazaŭ ne ekzistas aŭtoritatoj." li diris kun iom da envio.

Post matenmanĝa interparolo pri la bombatako en Sarajevo :
„Bonvolu! [Herr Heinrich ĉiam komencas siajn demandojn per „bonvolu" - ankaŭ en Skandinavio germanoj estas karakterizitaj per tio – ili mem simple ekparolas] Ĉu tio ne signifas militon?"
„Mi kredas, ke ne. Aŭstrio eble avertos Serbion, sed evitos provoki konflikton kun Ruslando. Tio tro proksimigus la pulvoturon." ...
„Kompreneble mi iom timas, ĉar mi posedas biletojn por miaj ferioj ĉe Esperanto-konferenco en Bulonjo."
Denove dum matenmanĝo Herr Heinrich komencas sian konversacion, kiu ĝenerale precipe konsistas en demandoj per:
„Bonvolu!" li diris iom malheligante sian ruĝetan koloron kaj iom turnante sin al Mr. Britling. Aspekto de rezignacio aperis en la okuloj de Mr. Britling. „Jes?" diris tiu. - „Mi ne kredas, ke estus saĝe teni miajn biletojn por la Esperanto-konferenco en Bulonjo. Ĉar mi opinias, ke estos milito inter Aŭstrio kaj Serbio, kaj ke Ruslando militatakos Aŭstrion."
„Povas okazi. Sed mi kredas, ke tio estas neverŝajna."
„Se Ruslando atakos Aŭstrion, Germanio atakos Ruslandon, ĉu ne?"
„Ne, se ĝi estos prudenta", diris Mr. Britling, „ĉar tio enmiksigus Francion."
„Pri tio mi demandas. Se Germanio militiros al Francio, mi devus iri hejmen por fari mian soldatservon. Tio signifus multon da malkomforto por mi."
„Mi ne povas imagi, ke Germanio faros ion tiel stultan kiel estas ataki Ruslandon, tio enmiksigus ne nur Francion, sed ankaŭ nin."
„Anglion?"
„Tutcerte, ni ne povas permesi, ke Francio falos. Tio estas afero tiel klara kiel la taga lumo. Tiel klara, ke ĝi ne povos okazi ... Ne povos ... Escepte se Germanio volas universalan militon."
„Dankon", diris Herr Heinrich pli obeeme ol sekurigite. [La afero ŝajnas iom trankviliĝi kaj] Herr Heinrich sendis post iom da dubo sian aliĝilon kaj la antaŭpagon por la Esperanto-konferenco en Bulonjo ...

Do, tio por nun, venontfoje sekvos iom pli longaj citaĵoj.

Ĝis! (Dirk Willkommen)

zurück zur Artikelübersicht